Arkivo por la kategorio 'Nia trezoro'
11 Marto 2013 de AlKo
Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis nomata Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene. Pro politikaj motivoj, nur en 1918 li povis esti dungita de la Varsovia universitato.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Baudouin de Courtenay’
10 Februaro 2013 de AlKo
“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”.
Ĉu citaĵo el propaganda broŝuro pionir-epoka? Ne: temas pri frazoj el la lasta romano de franca verkisto-fantaziulo, kies revoj, kvankam ili plejparte jam plenumiĝis, ĉiam plu revigas la homojn: Jules Verne [pron. ĵil vern, 1828-1905].
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Jules Verne’
4 Januaro 2013 de AlKo
La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis:
Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio.
Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) naskiĝis en fama nobela familio, kies pluraj anoj eminentiĝis en diversaj sferoj de la vivo. Lev Tolstoj, post (malsukcesaj) universitataj studoj, mondumado, armeo, eksterlanda vivo, pedagogiaj eksperimentoj, literaturaj provoj, famiĝis pro siaj romanoj Milito kaj paco (ni ne diskutu la titolon), kaj Anna Karenina. Tamen en la 1880aj jaroj li preskaŭ ĉesis verki beletron. Surbaze de liaj verkoj sociaj, filozofiaj kaj didaktikaj en Ruslando formiĝis la tolstojanisma movado laŭ la spirito de la Evangelia “Prediko sur la Monto”. La ideoj de amo, pardonemo, neperforta kontraŭstaro al malbono, spirita kaj morala memperfektiĝo trovis adeptojn en ĉiuj tavoloj de la Ruslanda socio, precipe inter la pacifistoj kaj vegetaranoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Lev Tolstoj’
19 Decembro 2012 de AlKo
En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al la plej interesaj Esperanto-poetoj. Pli frue dum la 2012a jaro estis prezentitaj Ludoviko Zamenhof, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Nikolao Hohlov, Eŭgeno Miĥalski, Nikolajs Ķurzēns, Lajos Tárkony, William Auld, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: la kvina jaro finita’
18 Decembro 2012 de AlKo
Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda.
Ĝin tradukis István Ertl. Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Mao Zifu’
9 Novembro 2012 de AlKo
Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj.
Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.
Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.
La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Marjorie Boulton’
6 Oktobro 2012 de AlKo
“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. Eble ne infekto ĝi estas, sed io grandioza, por kies apreco mi estas tro stulta aŭ tro maljuna”. Tiel tekstas letero de Kálmán Kalocsay al Baldur Ragnarsson, aperigita en la prologo al Ŝtupoj Sen Nomo (1959), la unua poemaro de la islanda poeto. Evidente Kalocsay estis nek tro stulta nek tro maljuna, li nur ĝis la radikoj firmis ĉe malmodernisma grundo kaj kredeble vidis en la poezio de Ragnarsson atencon kontraŭ la tiam juna poezia vivo de nia lingvo. Ni danku la obstinon de Juan Régulo Pérez kiu eldonis la poemojn.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Baldur Ragnarsson’
11 Septembro 2012 de AlKo
Nia trezoro
Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ.
Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, Auld kaj liaj kamaradoj Dinwoodie, Rossetti kaj Francis ekredifinis la poezion per sia kunpublikigita poemaro Kvaropo. Sed en Spiro de l’ pasio, la Aulda volumero, la stilo ne tro devias de la parnasisma rimemo, malkiel postaj liberversaj kaj nerimaj eksperimentoj, komence en lia ĉefverko La infana raso (1956). Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: William Auld’
29 Julio 2012 de AlKo
Nia trezoro
Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.
54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn Tárkony-volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932, 1976) kaj poemaron kun praktike lia tuta poezia verkaro: Soifo (1964). Legu la tutan artikolon ‘Nia Trezoro: Lajos Tárkony’
22 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro
Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) en Dekdu poetoj, aperinta ĉe eldonejo Literatura Mondo en 1934. Temis pri tre talenta junulo, filo de gimnazia instruisto pri matematiko, junulo aktiva ankaŭ en la movado: apenaŭ pli ol dudekjara li estis redaktoro de La Ondo de Daugava (1932–34), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo, ekde 1933 versoj el lia plumo pluras en Literatura Mondo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns’
15 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro
La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay:
Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
<…>
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv’)
Pri la malkovro, ke pasiv ‘
Dialektikas kun pasio.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski’
21 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro
La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov.
En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En la revolucia jaro 1917 Hohlov konatiĝis kun la polino Vera, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. La juna familio ne akceptis la bolŝevistan revolucion kaj forveturis al Ukrainio, kie Hohlov ekservis en la “blanka” armeo. En la armeo Hohlov ekhavis tifon kaj estis savita de la Brita Ruĝa Kruco.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Nikolao Hohlov’
7 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro
Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio.
Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo Abaújszántó, en norda Hungario kaj iĝis kuracisto kaj infektologo en budapeŝta malsanulejo. Pasintjare oni festis la centan datrevenon de lia esperantistiĝo. Tiel do, li ellernis la Zamenhofan lingvon en 1911. Estas pluraj kialoj por lerni Esperanton, sed por Kalocsay la internacia lingvo devis esti ankaŭ lingvo literatura. Same en 1911 esperantistiĝis Julio Baghy, kiu ankaŭ naskiĝis samjare kiel Kalocsay. Ĉu mi troigas se mi diras, ke la fojfoje ŝtorma rilato ene de tiu “ora duopo” signis la estontecon de la Esperantaj literaturo, lingvo kaj movado?
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Kalocsay, masonisto de la Parnaso’
3 Februaro 2012 de AlKo
Nia trezoro
La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Julio Baghy, homo homa’
27 Decembro 2011 de AlKo
La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.
En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.
En 2012 ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.
Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?
Ĉiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?’