Arkivo por la kategorio 'Nia trezoro'
19 Decembro 2014 de AlKo
Per la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj.
La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav John iĝis elstara civitano. El liaj fratoj Rafael (1888-1933) estis populara ŝlagrokantisto kaj Manu (1881-1960) socialista parlamentano, dum Armas (1894-1979) iĝis la ĉefa finna adepto de Occidental-Interlingue.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Gustav John Ramstedt’
24 Novembro 2014 de AlKo
En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-Mer (1905). Do ne estas mirige, ke en francaj lingvistikaj rondoj oni ne povis ignori la planlingvan problemon kaj ties realiĝon en Esperanto. Al la francaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto aparte – i. a. Michel Bréal (1832-1915) kaj Antoine Meillet (1866-1936) – apartenas André Martinet (1908-1999), unu el la internacie plej gravaj lingvosciencistoj de la 20a jarcento.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: André Martinet’
28 Oktobro 2014 de AlKo
Unu el la diskut-temoj de la grupo “Esperanto” en la origine ruslingva socia reto “V Kontakte” estas demando: “El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?”. Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en lernejo, en la reto, en gazeto ktp) kaj konkretaj fontoj, kaj la plej ofte menciita konkreta fonto (naŭ mencioj) estis la romanserio de Harry Harrison (1925–2012) pri la Rustimuna Ŝtalrato.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Harry Harrison’
5 Septembro 2014 de AlKo
“Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato.
Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj jaroj estis elstara profesoro en tiu prestiĝa altlernejo, kaj danke al li Esperanto estis tie regula studobjekto. Instruis ĝin Mieczysław Sygnarski. Li estis amiko de la profesoro kaj invitis lin ĉeesti la lecionon, pri kiu mi intencis raporti. Mi trafis tiam unikan okazon paroli en Esperanto kun prof. Klemensiewicz antaŭ studentoj. Verŝajne li deziris demonstri al ili la praktikan funkciadon de la lingvo. Poste li mallonge prelegis kaj finis per jena sentenco: “Esperanto estas frukto de la pola kulturo”.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Zenon Klemensiewicz’
25 Junio 2014 de AlKo
La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank’ al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank’ al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la praktikan valoron de Esperanto kaj iĝis imitinda ekzemplo por la nuna generacio de esperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Antanas Poška’
1 Junio 2014 de AlKo
Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel unu el la unuaj italaj fakuloj (fakte preskaŭ la sola) pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj, scienco antikva kiom filozofio, ekde Platono, Aristotelo kaj la helena stoika skolo. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj, fakte iniciatintoj de diversaj aspektoj de semiologio estis usonano Charles Peirce (1839-1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932).
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Umberto Eco’
27 Marto 2014 de AlKo
Anna Aĥmatova, Anatole France, Jack London, Pablo Neruda, George Sand, Stendhal, Mark Twain, Moliero kaj Voltero, – kio kunigas ilin? Jes, ili estas verkistoj, sed, krome, temas pri pseŭdonimoj. Ankaŭ Lusin (= Lu Sin, Lu-Ŝin, Lu Xun, Lu Hsün), fondinto de la moderna ĉina literaturo kaj la plej populara ĉina verkisto de la unua duono de la 20a jarcento, estas pseŭdonimo, kiun la verkisto unuafoje uzis en sia 37a vivojaro, subskribinte sian rakonton La taglibro de frenezulo, inspiritan de la similtitolaĵo de Nikolaj Gogol.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Lusin’
17 Februaro 2014 de AlKo
La nomo de Georgi Dimitrov estas bone konata ne nur en Bulgario, sed en multaj eŭropaj landoj. Li estis unu el la bulgaraj politikistoj, kiuj post la Dua Mondmilito ludis gravan rolon en la politiko de la lando.
Georgi Dimitrov naskiĝis la 18an de junio 1882 en vilaĝo Kovaĉevci, proksime al Sofio. Kiam li estis kvarjara, liaj gepatroj translokiĝis en Sofio. Lia familio estis tre malriĉa, kaj Dimitrov devis frue eklabori. Jam dekdujara li komencis labori en presejo. En 1902 Dimitrov iĝis membro de la socialdemokratia partio kaj komencis tre aktivan politikan kaj socian agadon. En 1909 Dimitrov estis elektita membro de la Centra Komitato de la partio.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Georgi Dimitrov’
13 Januaro 2014 de AlKo
Foje la renomo de homo evidentiĝas nur kiam tiu ne plu vivas. Sed `Abdu’l-Bahá tiom famiĝis, ke bahaanoj jam antaŭ lia morto nomis lin la Majstro; la britia registaro kavalirigis lin; diversnaciaj ŝtatistoj, profesoroj, ekleziuloj kaj poetoj vizitis lin; multaj famuloj – interalie, Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi – skribe montris sian estimon al li.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: `Abdu’l-Bahá’
29 Novembro 2013 de AlKo
Kameraoj panoramas valon de la rivero Bug, sur kies alta eskarpo situas baroka komplekso de la episkopejo Drohiczyn en la nordorienta parto de Pollando, nomata Podlaĥio. Estas la 10a de junio 1999. Mi deĵoras en la varsovia televidcentro kaj registras la Diservon, kiun celebras la papo Johano Paŭlo la 2a. La valon plenigas plurreligia homamaso, super kiu dominas provizora altaro. Tie la papon akompanas ne nur romkatolikaj hierarĥiuloj, sed ankaŭ altrangaj reprezentantoj de ortodoksa eklezio, de judismo kaj islamo. Ĉi tiuj religioj kunvivas en la regiono de Podlaĥio, kies ĉefurbo estas Bjalistoko. Oni ne povis elekti pli ĝustan lokon por ekumena Diservo. Kiam ĝi finiĝis, supreniras personoj, elektitaj por renkonti vid-al-vide la papon antaŭ la altaro. Sur mia monitoro aperas d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di’ estas filoj”, – diras la nepo de Ludoviko Zamenhof. “Ho, Esperanto!” – entuziasme respondas la papo kaj akceptas la enmanigatan Medalon de Toleremo. Sekvas interŝanĝe kelkaj frazoj en la pola lingvo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Johano Paŭlo la Dua’
15 Novembro 2013 de AlKo
Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en 1908 al Usono, en Novjorko li trapasis diversajn specialajn lernejojn kaj ricevis ankaŭ jezuitan edukadon. En 1932 li doktoriĝis ĉe la Columbia universitato per verkaĵo pri la lingvo de la oka jarcento en norda Francio. Restante fidela al la sama universitato, de 1952 ĝis 1970 Pei instruis kiel ĝia profesoro romanan filologion.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Mario Pei’
7 Oktobro 2013 de AlKo
Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis pri la lingvo, kiel rapide li lernis kaj poste bone regis ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Franz Jonas’
31 Aŭgusto 2013 de AlKo
Josip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Ruslando kaj tie entuziasmiĝis pri komunismo. Reveninte al Jugoslavio li aktiviĝis kiel komunisma aktivulo kaj pro tio li estis enprizonigita dum 1929–1933. Poste li rapide progresis en sia politika kariero kaj fariĝis ĉefsekretario de la Jugoslavia Komunisma Partio. Dum la dua mondmilito li organizis pere de sia partio ribelon de jugoslaviaj popoloj kontraŭ la okupacio fare de Germanio kaj Italio. Li gvidis la partizanan movadon, kiu kreskis kaj fine venke forpelis la okupantojn.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Josip Broz Tito’
1 Aŭgusto 2013 de AlKo
En Nia trezoro ĉi-jare aperis artikoloj pri tri verkistoj (Lev Tolstoj, Jules Verne kaj Frigyes Karinthy), kiuj simpatiis kun Esperanto, akceptis honorajn postenojn en esperantistaj organizoj kaj laŭdis la lingvon en siaj verkoj aŭ paroladoj.
Ankaŭ Bakin estis fama verkisto. Sed, malkiel la tri menciitoj, li ne nur subtenis Esperanton, li mem uzis ĝin. Sed antaŭ ol legi pri tio, unue iom konatiĝu kun li, ĉar eĉ la plej popularaj aziaj verkistoj en Esperantujo estas malpli konataj ol la aŭtoroj okcidenteŭropaj kaj Usonaj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Bakin’
18 Junio 2013 de AlKo
Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj foje traktas fikciaĵojn el liaj verkoj kiel faktojn.
Pri sia lingvoscio en 1928 li deklaris jene: “Esperanton, kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, je mia doloro, mi ankoraŭ ne parolas kontentige”. Ni povas supozi ke la nivelo de lia parolkapablo estis relative malalta, sed ke li legis kaj komprenis la lingvon sufiĉe por orientiĝi pri movadaj aferoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Frigyes Karinthy’