Arkivo por la kategorio 'Mondo'

Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2011 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. Post la maoria kaj samoa kaj antaŭ la gvarania kaj latina (la lasta) la Papo bondeziris en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]
Legu la tutan artikolon ‘Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!’

Litovio: rilato al la rusa kaj pola minoritatoj

Laŭ sciigo de la inform-agentejo BNS, la litovoj rilatas al la rusa minoritato en Litovio pli bone ol al la pola minoritato. La internacia opinisondo montris, ke 77% da litovianoj pozitive rilatas al la Litoviaj rusoj, kaj 20% rilatas al ili negative. Al la pola minoritato pozitive rilatas 57% el la respondintoj, kaj 38% negative rilatas al la Litoviaj poloj.
Legu la tutan artikolon ‘Litovio: rilato al la rusa kaj pola minoritatoj’

Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992

Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2011 la nombro de la konstanta Ruslanda loĝantaro estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro.

Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 mln), Barato (1210 mln), Usono (309 mln), Indonezio (238 mln), Brazilo (191 mln), Pakistano (165 mln), Bangladeŝo (147 mln). Antaŭ ok jaroj ĝi estis la sepa. Legu la tutan artikolon ‘Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992′

Ruslando: Nova parlamento elektita

La 4an de decemto 2011, dimanĉe, en Ruslando okazis elektoj de la nova (la sesa) konsisto de la Ŝtata Dumao (Государственная Дума = Gosudarstvennaja Duma) — la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo (Федеральное Собрание = Federaljnoje Sobranije), la Ruslanda parlamento. Sep partioj konkurencis por la 450 lokoj en la Dumao. La balotadon partoprenis 60,2% de la balotrajtaj ruslandanoj en Ruslando kaj ekster ĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Ruslando: Nova parlamento elektita’

Estonio — la plej riĉa en la eksa USSR

La ŝtata standardo de EstonioKvankam mankas absolute fidindaj kriterioj por scii, en kiuj landoj la loĝantoj estas pli bonstataj, eble iomete helpas koni la situacion la malneta enlanda produkto (MEP, angle GDP). Laŭ ĝi la plej sukcesa lando en la teritorio de la iama Sovetunio estas Estonio – la plej malgranda el la respublikoj de USSR. La popersona MEP (MEP PP) en Estonio en 2010 estis 18 mil 527 Usonaj dolaroj, preskaŭ dekoble pli ol en Taĝikistano, kie la popersona MEP estas malpli granda ol $2000.
Legu la tutan artikolon ‘Estonio — la plej riĉa en la eksa USSR’

“La dua plej influa” terano en Kaliningrado

Putin en KaliningradoHieraŭ, la 2an de novembro, dum la Ruslanda ĉefministro Vladimir Putin havis sian laborviziton en Kaliningrado, la Usona magazino Forbes anoncis, ke li estas la dua plej influa persono en la mondo.

La unua en ĉi-jara listo de Forbes estas la 50-jara Usona prezidento Barack Obama, kiu okupis la duan lokon pasint-jare. Li estas la unua, ĉar, klarigas Forbes: “Usono sendispute restas la plej potenca lando en la mondo, kun la plej granda kaj la plej noviga (inovacia) ekonomio, kaj kun la plej mortiga armeo”, kaj ĉar “la sola legitima rivalo de Obama por la titolo, la pasintjara numero 1, prezidento de Ĉinio Hu Jintao, perdis ĉi-jare sian influon pro la informo pri la balfaŭa eksiĝo el la gvidaj postenoj.
Legu la tutan artikolon ‘“La dua plej influa” terano en Kaliningrado’

La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado

Hodiaŭ la loĝantaro de la Tero atingis la nombron 7.000.000.000. Laŭ la amaskomunikiloj la jubilea etulo enmondiĝis en Kaliningrado, la ĉefa urbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono. Kuracistoj kaj observantoj de UN konstatis, ke Pjotr (= Petro) Nikolajev naskiĝis je 2 minutoj post la noktomezo la 31an de oktobro. La patrino kaj la bebo fartas normale. La juna Peĉjo altas 50 centimetrojn kaj pezas 3,6 kilogramojn.

La jubilea bebo Peĉjo kaj lia patrino Jelena hodiaŭ famiĝis en la mondo.


Legu la tutan artikolon ‘La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado’

Kiel konduti en Danlando?

Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.
Legu la tutan artikolon ‘Kiel konduti en Danlando?’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.