Arkivo por la kategorio 'Mondo'

UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco

Ĉiujare je la 21a de majo, la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj festas la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Tiu festado unue okazis en la jaro 2002, sekve de aprobo fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro de la antaŭa jaro, de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco.

Legu la tutan artikolon ‘UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco’

Deklaro de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro

ueaĈiujare la 27an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu.

Legu la tutan artikolon ‘Deklaro de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro’

Novaj horizontoj trans Plutono

Plutono

En 2015 la spacmisio “Novaj Horizontoj”, sendita de NASA en 2006, vizitis Plutonon, la lastan planedon de la sunsistemo, kiu neniam antaŭe estis esplorita de spacesplorilo. Efektive, Plutono ne plu estas konsiderata planedo, ĉar samjare, en 2006, la Internacia Astronomia Unio decidis modifi la difinojn de planedo kaj kreis novan grupon de etaj astroj nomataj “nanoplanedoj”, al kiu nun apartenas Plutono kaj kelkaj aliaj similaj objektoj, eĉ pli foraj de Suno. La esplorilo “Novaj Horizontoj” preterflugis Plutonon kaj estis direktita por viziti ankoraŭ pli foran astreton, unu el multegaj orbitantaj Sunon en la tiel nomata Kuiper-a Zono.

Legu la tutan artikolon ‘Novaj horizontoj trans Plutono’

Per Esperanto por la rifuĝantoj

Multaj esperantistoj interesiĝas pri la dramo de la rifuĝintoj (ĉu rifuĝantoj? ĉu iam rifuĝontoj?) Mi tion scias, ĉar pasintsomere en Seulo en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj kunlabore kun la Akademio de la Sciencoj de San Marino, mi gvidis kurson pri la movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo. Pro forta horzonozo kaj dormomanko la rezulto miaflanke estis nur duonkontentiga. Tamen, la komentoj de la ĉeestintoj estis tre pozitivaj. Sekve, tio plene ŝuldas al la graveco de la temo. Fakte, kelkaj el ili ja aktivas loke en la solidara agado por la rifuĝintoj, kiel Olev en Svedio kaj pluraj homoj en Francio. Dum la lasta sesio mi demandis al la partoprenantoj kion esperantistoj povus fari tiurilate. Jen kelkaj konkludoj prie.

Legu la tutan artikolon ‘Per Esperanto por la rifuĝantoj’

Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj

E@I

Ĉu programado povas esti amuza kaj alloga eĉ por infanoj? Fakte jes! Krome, eblas lerni ĝin eĉ en Esperanto!

Pluraj talentitaj homoj de la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) demandis sin: “Kiel per amuza kaj luda formo instrui al infanoj (kaj ne nepre nur al ili, samo funkcios al plenkreskuloj) programadon?“ Sekve ekestis la projekto “Scratch”, kiu volas plenumi ĝuste tion – ludeme instrui al homoj bazojn de programado, faciligi la procezon kaj veki kreemon ĉe la uzantoj. La reta platformo nuntempe funkcias jam en pli ol 80 lingvoj, inkluzive Esperanton! (En ĝi ne estas tradukita ĉio – ĉar temas pri tre multaj tekstoj, sed ekzistas la bazo por uzi la retejon plene en Esperanto).

Legu la tutan artikolon ‘Scratch – programista platformo (ne nur) por infanoj’

Aktuala problemo – sekstekstado kaj reta pornografio

E@I

La eŭropaj gepatroj konfesas, ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

Legu la tutan artikolon ‘Aktuala problemo – sekstekstado kaj reta pornografio’

Esperanto en kosmo

Novaj Horizontoj

Preterflugo de “Novaj Horizontoj” en proksimaĵo de Plutono laŭ imago de pentristo.

Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, prof. Amri Wandel el la Hebrea Universitato en Jerusalemo la 8an de novembro aperigis en la Yahoo-grupo ”Komitato de UEA” jenan informon:

Lastatempe NASA lanĉis publikan kampanjon por nomi foran glacian astron, kiu troviĝas preter la orbito de Plutono kaj estas la venonta celo de la misio “New Horizons”. Ĝia nuna, ne tro alloga nomo estas MU69. NASA invitas proponojn por pli interesa nomo por tiu astro. Mi proponis Esperanto kaj Zamenhof. Se la nomkomisiono inkludos ilin en la oficiala listo de voĉdoneblaj alternativoj, la Esperanto-komunumo povos voĉdoni, por ke ili venku aŭ almenaŭ atingu altan lokon; la plej sukcesaj kandidatoj estas jam nun videblaj en la retpaĝo http://www.frontierworlds.org/home.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en kosmo’

Urboj de Ruslando: Jaroslavlo – la ursa angulo

Jaroslavlo

Jaroslavlo (ruse: Ярославль, Jaroslávlj) estas granda urbo (ĉ. 600 000 loĝantoj) je 280 km nord-oriente de Moskvo. Ĝi famas unue pro tio, ke inter ĉiuj Volgaj urboj ĝi estas la plej bela – kaj loĝantoj de neniu alia Volga urbo protestas kontraŭ tiu aserto! Due, ĝi ĉiam famis kiel urbo tre pura kaj bone zorgita. Kaj trie, ĝi estas la sola urbo de Rusio, kiu plene (nu, bone, ne plene, sed ja ties tuta malnova parto) estas inkluzivita en la listo de la monda kultura heredaĵo de Unesko. Jes ja, ĝi havas longan kaj gloran historion. Sed komence ĝi havis alian nomon: Ursa Angulo.

Legu la tutan artikolon ‘Urboj de Ruslando: Jaroslavlo – la ursa angulo’

Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj

AndriukaitisLa 28an de julio 2016 en la lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra (Slovakio), ĉefparolis en Esperanto membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Unu jaron poste Andriukaitis akceptis inviton de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la 3an de junio 2017 parolis en Esperanto en Freiburg (Germanio) antaŭ partoprenantoj de la 94a Germana Esperanto-Kongreso kaj de la samtempa kaj samloka konferenco de EEU. Ni aperigas la tekston de lia parolado.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj’

Osmo Buller fariĝis prezidanto de Taivalkoski

Foto: Niilo KeränenLa eksa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller aktive engaĝiĝis en la politika vivo de sia naskiĝloko Taivalkoski en Norda Finnlando, kien li transloĝiĝis en marto ĉi-jare. En la municipaj elektoj en aprilo li estis la sola kandidato de la Maldekstra Ligo kaj estis elektita kun la tria plej granda nombro da voĉoj inter ĉiuj kandidatoj. La elektoj alportis grandan malvenkon al la Centra Partio, kiu ĝis nun difinis la politikon de Taivalkoski, ĉar dum 40 jaroj ĝi sola havis plimulton en la loka deputitaro. Plia persona sukceso de Buller sekvis en la inaŭgura kunveno de la nova deputitaro la 19an de junio, en kiu li estis unuanime elektita kiel ĝia prezidanto por la kvarjara periodo ĝis majo 2021. La novelektita prezidanto afable konsentis respondi kelkajn demandojn de la redakcio de La Ondo de Esperanto.

Legu la tutan artikolon ‘Osmo Buller fariĝis prezidanto de Taivalkoski’

Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera

Wandel

1. Enkonduko

La relative nova scienco astrobiologio, kiu esploras la eblecojn por evoluo de vivo en la spaco, ekevoluis en la 1990aj jaroj, kiam oni malkovris la unuajn eksterplanedojn (planedoj en aliaj, foraj sunsistemoj) kaj la Marsan meteoriton kun ebla fosilio de ĉelo. Intertempe, post pluraj esplormisioj, astronomoj kaj astrobiologoj malpli optimismas pri vivo en nia propra sunsistemo, kaj pli pri vivo en foraj eksterplanedoj.

Legu la tutan artikolon ‘Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera’

Esperantisto malliberigita en Moskvo

Dmitrij BogatovLa 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12a ĝis la 18a de aprilo. Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2an de aprilo. Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.

Legu la tutan artikolon ‘Esperantisto malliberigita en Moskvo’

La feliĉa Nordio

La 20a de marto estas anoncita de UN kiel la Internacia Tago de Feliĉo. Okaze de tiu Tago hodiaŭ estis publikigita la Monda raporto pri feliĉo (World Happiness Report), kompilita de ekspertoj el Sustainable Development Solutions Network. Laŭ ĉi tiu raporto Norvegio estas la plej feliĉa lando en la mondo, kaj en la deko de la plej feliĉaj landoj estas ankaŭ Danlando, Islando, Finnlando kaj Svedio. La plej malfeliĉaj landoj estas Ruando, Sirio, Tanzanio, Burundo kaj Centrafrika Respubliko (CAR).

Legu la tutan artikolon ‘La feliĉa Nordio’

Internacia Letertago “Assalom, Naŭruz!” (Saluton, Naŭruz!)

Registon

Printempo estas jam en la 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de Unesko, kaj baldaŭ, la 21an de marto, venos Naŭruz, la orienta Novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekistano kaj pluraj aliaj landoj. Ni kredas, ke dum tiu ĉi festa sezono vi ĝuas renovigitajn esperojn kaj revojn, same kiel agrablajn rememorojn pri la pasintaj celebraĵoj. Naŭruz (signifanta Nova tago) estas popola simbolo de vekiĝanta naturo, printempo, bono, paco kaj nova vivo. Menciindas, ke la festo Naŭruz estas enskribita en la Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Bonvolu sendi viajn gratulleterojn, eventualajn pensojn pri Naŭruz-festo ktp, laŭeble, ĝis la 15-a de marto 2017 al nia retadreso: imps86@yahoo.com, kvankam la reeĥoj estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

Legu la tutan artikolon ‘Internacia Letertago “Assalom, Naŭruz!” (Saluton, Naŭruz!)’

Urboj de Ruslando: Jessentuki

Jessentuki

Jessentuki: Sanatorio “Rusj” (Ruslando)

Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj estas Ruslanda kuraca regiono sur la nordaj deklivoj de la Ĉefa Kaŭkaza montospino, je nur 90 km de Elbruso. Pli ol cent fontoj de minerala akvo kaj unika kuraca ŝlimo de la lago Tambukan kreis ĝian famon. Jessentuki (kun akcento je la lasta silabo) estas populara banurbo situanta en la stepa parto de la regiono, en la valo de la rivero Podkumok.

Ĉevala fonto

Jessentuki, kies nomo devenas de la 14-jarcenta ĥano Jessen-Tug kies ruina maŭzoleo troviĝas apud la nuna urbo, aperis kiel kozaka vilaĝo. Je unu kilometro de la enfluejo de Jessentuk en 1798 estis konstruita reduto por gardi la sudajn limojn de la Ruslanda Imperio. En 1826 ĉi tie oni loĝigis tricenton da kozakaj familioj kaj per tio fondiĝis la kozaka vilaĝo Jessentukskaja.

En 1810 sciencisto Fjodor Gaaz (Friedrich-Joseph Haass), senlaca evoluiganto de banurboj, dum sia vojaĝo trafis marĉozan valon de Podkumok. Ĉe la rojo Kisluŝa (ruse: acideta) lia akompananto atentigis lin pri akvofonto, kiun kozakoj inter si nomas Ĉevala. Ili jam delonge rimarkis, ke lacaj ĉevaloj volonte trinkas akvon el tiu ĉi fonto.

Legu la tutan artikolon ‘Urboj de Ruslando: Jessentuki’

Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

homaj rajtojLa 10a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj Nacioj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115. Ĝi restas koninda por ĉiu esperantisto.

Legu la tutan artikolon ‘Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj’

Stranga ruslanda manĝkutimo

manĝaĵoj
Kiel multaj el ni, somere mi ŝatas vojaĝi kaj viziti aliajn landojn. Ĉi-jare nia familia celo estis Grekio, pli precize Peloponeso. Tie kaj ankaŭ en nia najbara lando Ĉeĥio ni kelkfoje spertis, ke ruslingvaj gastoj en restoracioj ofte havas strangan kutimon: ofte ruslingvaj gastoj mendis manĝaĵon aŭ trinkaĵon por ŝajne nur gustumeti. Ili lasis preskaŭ ĉion, aŭ almenaŭ grandan parton de la manĝaĵo, sur sia telero, por eble mendi denove. Simile al trinkaĵoj. Lasante plenajn glasojn da vino sur la tablo ili forlasis restoracion.

Legu la tutan artikolon ‘Stranga ruslanda manĝkutimo’

La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive malprava? Ja post la reelekto Cukanov gvidis la regionon malpli ol unu jaron kaj estis eksigita – bone, ne eksigita, sed promociita al pli honora ofico de la reprezentanto de la prezidento en la Nord-okcidenta federacia zono kaj translokiĝis al Peterburgo.

Legu la tutan artikolon ‘La plej juna guberniestro en Ruslando’

Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

oktobro

1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato.

2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91).

4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).

Legu la tutan artikolon ‘Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’

Internacia Letertago

Самарканд

Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli

Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la “Perlo de l´Oriento”. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Legu la tutan artikolon ‘Internacia Letertago’