Arkivo por la kategorio 'Kulturo'

Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

Per la subaj tradukoj ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ, naskiĝinta antaŭ 120 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej brila tiuepoka belarusa poeto kaj tradukanto; oni konsideras lin kunfondinto de la moderna belorusa literaturo.
Legu la tutan artikolon ‘Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ’

Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto

La dua hiphopa…

Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus)!
Legu la tutan artikolon ‘Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto’

Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

Afanasij FetEn julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En la plej freŝa (novembra) kajero de La Ondo de Esperanto oni povas konatiĝi kun lirikaj poemoj de Afanasij Fet (Foeth) en la Esperanto-tradukoj de Valentin Melnikov.

Kiam oni parolas pri Afanásij Afanásjeviĉ Fet, oni ne povas eviti la implikitajn cirkonstancojn de liaj nomo kaj deveno. Liaj gepatroj estis germanoj: asesoro Johann Foeth kaj Charlotte Becker. En septembro 1820 la graveda 22-jara Charlotte sekrete fuĝis el Germanio kun la 45-jara Ruslanda bienisto Afanasij Neofitoviĉ Ŝenŝin kaj ekloĝis en ties bieno Novosjolki (Mcenska distrikto, Orjola gubernio).
Legu la tutan artikolon ‘Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet’

Duobla jubileo de Georges Brassens

Foto de Birgit

La juna disĉiplo Yvart kaj la majstro Brassens (Foto de Birgit)

Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981.

La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj al Brassens – unu en la franca kaj du en – Esperanto, volonte konsentis verki por La Ondo etan artikolon pri sia artista baptopatro.
Legu la tutan artikolon ‘Duobla jubileo de Georges Brassens’

T en tekstamaso

Wolfgang Kirschstein, redakciano de La Ondo, ekde la 2004a jaro ĉiujare rakontas por niaj legantoj pri la novelektita nobelpremiito pri literaturo. Kelkajn tagojn post la proklamo de la premiito 2011 li verkis la suban tekston.

2011 ne estis escepto; ĉiam oktobro ekkirlas la karuselon kun la kandidatoj por la Nobel-premio en literaturo. Kaj elfalis, kiel kutime, la “kutimaj suspektinduloj” — Amos Oz el Israelo, Haruki Murakami el Japanio, Adonis kun libana pasporto, kaj ankaŭ la lastminuta “favorato” Bob Dylan.
Legu la tutan artikolon ‘T en tekstamaso’

“Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro

Gogol - PaltoEn la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en pluraj siaj verkoj.

Ĉi tiun “Peterburgan novelon” de Gogol tradukis en Esperanton Aleksander Korĵenkov. Lia traduko estis unue publikigita en la fundamenta kolekto Rusa Novelaro eldonita de Sezonoj antaŭ ok jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘“Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro’

En “La Ondo” pri “La ondoj”

Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo

Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj oni povas atribui ĝin preskaŭ al ĉiu kinaĵo, sed la festivalo liveris vere “revenajn” pecojn. Pri ĉiuj oni povas verki apartan eseon, ĉar ĉiuj meritas, sed ni provu limigi nin per mallongaj revuetoj.
Legu la tutan artikolon ‘En “La Ondo” pri “La ondoj”’

“Liro”: Survoje al nova antologieto

LiroEkde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn aliajn interesajn novelojn.

La listo de la laŭreatoj
Legu la tutan artikolon ‘“Liro”: Survoje al nova antologieto’

Kiel konduti en Danlando?

Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.
Legu la tutan artikolon ‘Kiel konduti en Danlando?’

Iris Murdoch kaj Esperanto

MurdochLastatempe mi sufiĉe multe legas romanojn de la britia verkistino Iris Murdoch [ajris medok]. Nature mi interesiĝis ankaŭ pri ŝia personeco, kaj iom serĉis en la reto iujn interesajn informojn pri ŝi. Neatendite en la ruslingva parto de Vikipedio mi legis, ke Murdoch posedis Esperanton. Tio okazis maje’2010. Tuj direndas, ke nun, januare’2011, ĉi tiu informo estas forigita (juĝante laŭ IP, estis iu homo el rusa urbo Kaluga, sed konkretan personon oni ne konas).
Legu la tutan artikolon ‘Iris Murdoch kaj Esperanto’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.