Arkivo por la kategorio 'Kulturo'
25 Decembro 2015 de AlKo
Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi kaj auskulti la Kristnaskan rakonton La kvina telero de la Krakova ĵurnalistino kaj verkistino Dorota Terakowska (1938–2004). Ĉi tiu rakonto, kiun tradukis Dorota Burchardt, antaŭ kelkaj jaroj aperis (kun permeso de la eldonejo kaj de la heredantoj de la aŭtorino) en La Ondo de Esperanto.
La kvina telero estas legebla en la retejo de La Ondo de Esperanto.
En nia 18a sonprogramo oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka. Elŝutu la podkaston kaj aŭskultu ekde la 16a minuto.
Legu la tutan artikolon ‘La kvina telero: Kristnaska rakonto el Pollando’
29 Novembro 2015 de AlKo
Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il.
Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.
Legu la tutan artikolon ‘Valora kroniko – precipe pri la poezio’
27 Oktobro 2015 de AlKo
Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015
Iam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo atingus la pinton de la homa evoluo. Ni scias nuntempe, ke libereco estis nur burleska interludo en la landoj, kiuj iam forĉasis siajn komunistajn diktatorojn. Ne la romantika teorio de Hegel pravis, sed la klasikulo La Fontaine: “La historio ĉiam instruas nin, ke simplaj homoj suferas pro la stultaĵoj de potenculoj”. Kaj tiu historio daŭras.
Legu la tutan artikolon ‘Polifonia Sufero’
13 Oktobro 2015 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2016′
26 Septembro 2015 de AlKo
Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel suboficiro en mararmeo kaj kiel oficiro en gvardio, estis prezidanto de la Ruslanda Akademio de Sciencoj kaj ĉefo de la armeaj altlernejoj. Li laŭeble evitis politikon, ekde la junaĝo li aktoris kaj muzikis, kaj en 1882 en Vestnik Jevropy (Heroldo de Eŭropo) aperis lia unua poemo, subskribita K. R.
Legu la tutan artikolon ‘Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov’
2 Septembro 2015 de AlKo
Kune kun Hermann Sudermann (1857–1928) kaj Agnes Miegel (1879–1964) Johannes Bobrowski formas verkistan triopon devenintan kaj vivintan en la (ne plu ekzistanta) Orienta Prusujo. En siaj verkoj ili eternigas homojn kaj pejzaĝojn el regiono kies iamaj aŭtoktonoj malaperis.
La 2an de septembro 2015 pasas 50 jaroj de la morto de la (orient-)germana aŭtoro Johannes Bobrowski. Li naskiĝis la 9an de septembro 1917 en la Foso-Strato 7 (nun: Smolenskaja) en Tilzito (Sovetsk) kiel filo de fervoj-oficisto Gustav Bobrowski.
Legu la tutan artikolon ‘Johannes Bobrowski (1917–1965)’
7 Majo 2015 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский).
Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li estas multe pli ol tio. Same kiel ajna lando estas multe pli, ol nur ties ĉefurbo (nu, krom Vatikano).
Legu la tutan artikolon ‘Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo’
21 Aprilo 2015 de AlKo
Poemo de Aleksej Apuĥtin
Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas:
Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon,
Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon,
Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue,
Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto pli frue!
Legu la tutan artikolon ‘Muŝoj’
11 Aprilo 2015 de AlKo
Okaze de la Pasko, kiun ĉi-jare la orientaj kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas la 12an de aprilo, ni aperigas la Paskan (15an) ĉapitron el la 1a parto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj en la Esperanta traduko de Viktor Sapoĵnikov.
Legu pli pri la libro.
XV
Dum la tuta vivo tiu nokta diservo estis por Neĥludov unu el la plej helaj kaj fortaj rememoroj.
Kiam li en nigra malhelo, kelkloke lumigita de la blanka neĝo, plaŭdante en flakoj, venis en la preĝejan korton sur la ĉevalo, kiu timeme movis la orelojn pro lanternoj aranĝitaj ĉirkaŭ la preĝejo, la diservo jam komenciĝis.
Kampuloj, rekoninte la nepon de Maria Ivanovna, kondukis lin al seka loko, kie li povis deĉevaliĝi, poste ili akceptis lian ĉevalon kaj kondukis lin en la preĝejon. La preĝejon plenigis la festanta popolo.
Legu la tutan artikolon ‘Lev Tolstoj: Resurekto’
3 Aprilo 2015 de AlKo
Novelo de Trevor Steele
Mia kara filo,
Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj spertoj. Hodiaŭ mi rakontu pri unu tia sperto.
En nia vilaĝo la homoj ne estis aparte malfermitaj al la influo de la granda mondo ekstere. Ili vivis mense en la pasinta jarcento kaj ne aprobis ŝanĝojn, fakte ili ĝenerale suspektis, ke urbanoj elpensas diversajn manierojn por trompi ilin. Kompreneble, ne ĉiuj vilaĝanoj pensis tiel, nur proksimume 95 procentoj.
Legu la tutan artikolon ‘La mono de Magso’
27 Februaro 2015 de AlKo
Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi.
Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj montris al la maŝinisto tri rondajn aperturojn de artileriaĵoj, kiujn ili portis. Ĉi tiuj aperturoj per siaj kapabloj tiom impresis la maŝiniston, ke li levis ambaŭ manojn per gesto, kia akompanas la elsputaĵon “Nu ordonu”.
Legu la tutan artikolon ‘O. Henry. La vojoj, kiujn ni iras’
10 Februaro 2015 de AlKo
Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita.
La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed inter aliaj — la 125-jariĝon de la naskiĝo kaj la 55-jariĝon de la morto de Boris Leonidoviĉ Pasternak, unu el plej elstaraj ruslingvaj verkistoj.
Legu la tutan artikolon ‘Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak’
4 Decembro 2014 de AlKo
Aperis la antologio Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto av Leif Nordenstorm och Sten Johansson (Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el la Esperantaj originaloj de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson).
Tio estas la titolo de la 231-paĝa nova libro en la sveda lingvo. Ĝi estas antologio kun 29 noveloj el diversaj epokoj, stiloj, landoj kaj kontintentoj. Ĝi estas frukto de plurjara laboro. La ideo estas, ke svedlingvaj neesperantistoj havu eblecon konatiĝi kun Esperanta literaturo, kaj ke nia literaturo fariĝu konata, ĉar ĝi tion meritas.
Legu la tutan artikolon ‘Esperantaj noveloj tradukitaj sveden’
29 Oktobro 2014 de AlKo
Patrick Modiano, nobelpremiito pri literaturo en 2014

En 2013 la sveda verkisto Martin Olczak murdigis en sia Dan-Browneca romano La Akademiaj Murdoj la konstantan sekretarion kaj la ceterajn anojn de la sveda akademio. La motivo? Justeco, ĉar August Strindberg neniam ricevis la Nobel-premion pri literaturo.
Ĉu do estas justa, ke la eternaj favoratoj – Murakami, Roth, Kadare kaj aliaj – verŝajne neniam ricevos ĉi tiun premion? Almenaŭ estas indiko, ke la svedaj akademianoj ankoraŭ kapablas surprizi nin. Ja multaj estas vokitaj, sed nur malmultaj elektitaj. Patrick Modiano, naskiĝinta la 30an de julio 1945 en Boulogne-Billancourt, proksime de Parizo, eble ne estis evidenta kandidato, ĉar nur en sia hejmlando oni rigardas lin kiel jam klasikan verkiston. Verkisto, kies verkoj haveblas en trideko da lingvoj, sed kiu ne estas vaste legata… Tamen li estas verkisto, kiu ja meritas tiun premion.
Legu la tutan artikolon ‘Homoj kiuj ne postlasas spurojn’
28 Oktobro 2014 de AlKo
Unu el la diskut-temoj de la grupo “Esperanto” en la origine ruslingva socia reto “V Kontakte” estas demando: “El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?”. Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en lernejo, en la reto, en gazeto ktp) kaj konkretaj fontoj, kaj la plej ofte menciita konkreta fonto (naŭ mencioj) estis la romanserio de Harry Harrison (1925–2012) pri la Rustimuna Ŝtalrato.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Harry Harrison’