Arkivo por la kategorio 'Kulturo'
10 Januaro 2017 de AlKo
Kuirarto de la tempo de Ludoviko Zamenhof en la formoj de libro kaj malferma kuirkurso – jen unu el ideoj de Bjalistoka Esperanto-Societo por printempo 2017.
Kadre de la projekto sub la labortitolo Tagmanĝo ĉe Zamenhofoj ni prilaboros kaj eldonos dulingvan (polan-esperantan) kuirlibron kun originalaj kaj rekonstruitaj receptoj el la teritorio de antaŭmilita Pollando kaj priskribo de kuirarto de tiu tempo. La elekto de la receptoj estos farita kun konsidero de tiuj manĝaĵoj, kiuj povis gasti sur la tablo de la familio Zamenhof en Bjalistoko kaj Varsovio. La eldonaĵon akompanos kurso de juda kuirarto, malferma por ĉiuj urbanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Kuirlibro de Zamenhofoj’
7 Januaro 2017 de AlKo
Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p.
Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra Almanako, serĉante inter verkoj senrilataj al la konkurso. Jam aperis la kvara jarlibro-antologio. Ĉi-foje ĝi estas 139-paĝa – pli ampleksa, ol ĉiu el la tri antaŭaj.
Legu la tutan artikolon ‘Vica Belarta Rikolto’
2 Januaro 2017 de AlKo
La oratorio Mesio de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ.
La koncerto estis parto de la neesperantista projekto “Budapeŝta Printempa Festivalo”, kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj urbocentraj koncertejoj Vigadó en Budapeŝto, kie la spektejo estis plenŝtopita de esperantistoj. Szilvási László prizorgis la sonregistradon de la koncerto, kiu estis eldonita tiam de lia entrepreno Lingvo-Studio en muzika sonkasedo kiel historia dokumento de nia esperantista kultur-historio.
Legu la tutan artikolon ‘Donaco por Kristnasko: Mesio de Händel en Esperanto’
29 Decembro 2016 de AlKo

Nikolao Hohlov
VINTRA FABELO
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.
Legu la tutan artikolon ‘Vintra poezio: Nikolao Hohlov’
25 Decembro 2016 de AlKo

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto:
Legu la tutan artikolon ‘Du Kristnaskaj noveloj’
9 Decembro 2016 de AlKo
Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej brila tiuepoka belarusa poeto kaj tradukanto; oni konsideras lin kunfondinto de la moderna belorusa literaturo.
Legu la tutan artikolon ‘Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ’
27 Novembro 2016 de AlKo
Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016
Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la socio, emfazis burĝajn rajtojn, kontraŭstaris militan enmiksiĝon ktp. Unu el iliaj herooj estis Bob Dylan. Dylan ne nur “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”, sed li mem estis elstara reprezentanto de tiu movado.
Eble la sveda akademio ankaŭ volis atentigi pri ĝuste tiu alispeca mesaĝo al la usonaj balotontoj? Tamen ĉi-foje la “perdintoj de la tutmondiĝo” blovis en la vento kaj preferis elekti prezidenton, kiu predikas interalie rasismon, seksismon kaj gejofobion. Tiuspecaj homoj ne klopodas trovi novajn poeziajn esprimojn.
Legu la tutan artikolon ‘La tempoj ja ŝanĝiĝas’
24 Septembro 2016 de AlKo

Dum la 6a Monda Pupfestivalo estos montrataj proksimume 1,500 pupoj el 71 landoj, ĉiuj portantaj la tradiciajn kostumojn de la originaj landoj. De 2014 estas inkludita ankaŭ Esperantujo kun pupoj senditaj de esperantistoj el la tuta mondo.
Legu la tutan artikolon ‘Monda Pupfestivalo 2016′
27 Julio 2016 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne nur kiel poemo, sed ankaŭ kiel romanco, kiun iuj kredas esti popolkanto.
Kiun tradukon vi plej ŝatas?
Legu la tutan artikolon ‘Poemo de Lermontov en sep tradukoj’
20 Julio 2016 de AlKo
Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto.
PRI LAŬMODA SPRITO
DE LA JARO 1780
Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti,
Al ĉio doni tuj decidon sen heziti,
Sen multe da kompren’, pri multo babiladi;
Arogi, sed scipovi per arogo flati;
Pliigi belan vanton, en palavro droni,
Al malamik’, amiko per rigard’ imponi
Per afableco brili, sed en ver’ — ignori,
Stultulojn priridante, ilin ja favori,
Kaj ami laŭ profit’, amiki laŭ selekto,
Kovardi en anim’, fieri per aspekto,
El fremda konto vivi kun impres’ nobela,
Stature gravi eĉ en kazo bagatela,
Por akra vort’ ŝercadi ankaŭ pri justico,
Gepatrojn kaj eĉ tronon moki kun malico,
Resume, per supraĵaj diroj interveni,
De ĉiuj studoj sole florojn ŝire preni,
Dishaki nodon, se malligi ĝin ne scias —
Jen kion ofte ni je sprito opinias!
Legu la tutan artikolon ‘Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)’
23 Aprilo 2016 de AlKo
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis sian influon.
Zamenhof tradukas Hamleton
Kiam Zamenhof, en la fruaj jaroj de la Internacia Lingvo, volis montri, ke Esperanto kapablas ĉion, kion aliaj lingvoj kapablas – kaj kiam li deziris krei prestiĝon por sia nova lingvo – li turnis sin al Ŝekspiro, per traduko de la plej fama ŝekspira dramo, Hamleto. Kial ĝuste tiu verko?
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof kaj Shakespeare’
5 Marto 2016 de AlKo
Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita.
La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, sed diversĝenrajn librojn – fakte, tiuj estas jam amase verkitaj. Preskaŭ ĉiu imagebla temo estas jam pritraktita kaj pridisertita. Neoficiala retejo, dediĉita al Aĥmatova, nombras pli ol 600 artikolojn pri ŝi. Okaze de ŝia 50a mortodato ni nur rememoru la ĉefajn eventojn el la vivo de unu el la plej elstaraj rusaj poetoj.
Legu la tutan artikolon ‘Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta’
3 Februaro 2016 de AlKo
Novelo de Sten Johansson
Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba trafiko mi ne tre ĝuas muzikon, kaj la dek kvin minutoj da kampara ŝoseo tro mallongas por aŭskulti ĉion, sed mi ne volas iri kromvojon. Necesos hodiaŭ subigi la betulaĉon antaŭ ol ĝi mem falos sur la budon.
Legu la tutan artikolon ‘La betulo’
15 Januaro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la Peterburga universitato. Intertempe li vojaĝis eksterlande kaj iom studis ankaŭ en Sorbonna kaj Heidelberg. Dumstude en Peterburgo li konatiĝis kun plejparto de famaj poetoj de la “arĝenta epoko”, interalie, kun Anna Aĥmatova.
Legu la tutan artikolon ‘Osip Mandelŝtam 125-jara’
30 Decembro 2015 de AlKo
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling
En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. Nu, sen konsideri tiujn, por kiuj vojaĝoj estis laboro.
Legu la tutan artikolon ‘Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo’