Arkivo por la kategorio 'Historio'
7 Oktobro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo jam aperigis artikolon[1] pri liaj pedagogiaj verkoj, surbaze de la librokolekto en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Moskvo). Nun ni prezentas pliajn dokumentojn pri Marko Zamenhof, kiuj estis trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Sankt-Peterburgo).
Legu la tutan artikolon ‘Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof’
7 Septembro 2012 de AlKo

Antaŭ ducent jaroj, la 26an de aŭgusto (Gregorie: la 7an de septembro) 1812 ĉe la vilaĝo Borodino, je 125 km okcidente de Moskvo, okazis 12-hora batalo inter la Granda Armeo de Napoleono kaj la Ruslanda armeo, gvidita de Miĥail Kutuzov, kiu iĝis la plej sanga (laŭ la nombro de mortigitoj kaj vunditoj) inter la ĝisnunaj unutagaj bataloj en Eŭropo. La batalo ne evidentigis venkinton. Laŭ Napoleono ĉi tiu batalo estis “la plej bela kaj la plej terura, la francoj montris sin indaj je venko, kaj la rusoj meritis iĝi nevenkeblaj”. Okaze de la hodiaŭa ducentjariĝo de la Borodina batalo ni aperigas komentarion de Alen Kris, kiu aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto
La frenezeco de la milito sin montras en ĉiu milito. Eble, la frenezeco de la rusa kampanjo de 1812 portis en si iun enorman spektron de absurdismo.
Legu la tutan artikolon ‘Antaŭ ducent jaroj: Borodino’
16 Aŭgusto 2012 de AlKo
Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912).
Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de Zamenhof, ĉar la aŭtoro de Esperanto evidente forte emociiĝis, kiam li eksciis, ke antaŭ li alia homo jam publikigis internacian neŭtralan planlingvon, kiu ŝajnis plenumi la mondlingvan revon de la homaro, arigante ĉirkaŭ si certan nombron da apogantoj, simpatiantoj kaj lernantoj. Sed Zamenhof baldaŭ komprenis, ke Volapük pro sia troa artefariteco tute ne taŭgas kiel mondlingvo kaj ankaŭ ne hezitis diri tion al Schleyer kaj al la publiko. Sed Schleyer malŝatis kaj rifuzis ĉian kritikon kontraŭ Volapük kaj lia persono, do varma rilato inter li kaj Zamenhof, kiun Schleyer probable konsideris kiel rivalon, ne povis estiĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük’
31 Julio 2012 de AlKo
LA HISTORIA JARO
Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan “Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev” (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi ne estas versisto – mi tradukis kelkajn verskvarojn, rilatajn al miaj temoj:
“Nia lando estas granda kaj abunda,
sed en ĝi mankas ordo”.
Komenca kroniko[1],
la jaro 6370ª (862 p. K.)
1
Aŭskultu, knaba bando,
resumon de l’ konkord’:
Abundas nia lando,
sed mankas en ĝi ord’.
2
En denso da nebuloj
de l’ frua histori’
komprenis la prauloj
ke mankas ord’ ĉe ni.
3
Decidis la civito:
“Ĉar mankas disciplin’
varengojn ni invitu
bonorde regi nin.
4
Ĝermanoj inĝenias
pri aĵoj de la mond’;
kaj nia land’ suferas,
ĉar en ĝi mankas ord’.”
Nu, pri la varengoj mi verkos alifoje, nun ni saltu en la 18-an jarcenton:
Legu la tutan artikolon ’250 jarojn antaŭe’
4 Majo 2012 de AlKo

Eltriraĵo el la titol-folio de la revuo “Cogabled volapükelas”, ŝerc-revuo de la Munkena Volapüka Klubo, 1886, №1
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj.
Legu la tutan artikolon ‘Inter utopio kaj realo: Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko’
6 Marto 2012 de AlKo
En la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB).
KOMPARA FRAZEOLOGIO
En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman (Varsovio) aperis la 48-paĝa Kompara rusa-franca-germana frazeologio, aŭ Kolekto de proverboj, sentencoj, popoldiroj kaj idiotismoj en ĉi tiuj tri lingvoj. Pro la titolpaĝa klarigo oni scias, ke ĝi estas “Parto 1, rusa-franca-germana”[14]. Tamen en la trilingva antaŭparolo de la aŭtoro (li subskribis ĝin ruse М. Ф. Заменгоф, sed france kaj german\e M. F. Samenhof) mankas indiko pri la partoj 2 kaj 3. Eble ili estis intencitaj kun la franca kaj la germana, kiel la lingvoj, en kiuj la materialo estus alfabete ordigita laŭ la kapvortoj.
Legu la tutan artikolon ‘Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)’
8 Februaro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon pri lia verkista agado en la pedagogia sfero.
“Inter la aŭtoroj de saĝaj verkoj la saĝulo Zamenhof famiĝis per siaj utilaj verkoj, kiuj estis akceptitaj en ŝtataj lernejoj fare de la ministro pri klerigo, kaj ĉiuj ĉi verkoj donas honoron al ilia verkinto”[1], – skribis Naĥum Sokolov la 26an de januaro (la 7an de februaro) 1888 en la hebrelingva Varsovia gazeto Hacefira.
Legu la tutan artikolon ‘Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto’
24 Aŭgusto 2011 de AlKo
Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin kunigas unu komuna trajto: rememoro pri ĉio vidita kaj travivita. “Feliĉas, kiu al ĉi mond’ en ties plaga horo venis”, — diris la rusa poeto Fjodor Tjutĉev.
Tamen, tute sincere, en la realo tiu “horo” (pli ĝuste, tri-kvar tagoj) apenaŭ faris “plagan” impreson. Se esti preciza, la aŭtoro estis inter la lastaj enlandanoj, kiuj eksciis pri la okazaĵoj — la 19an de aŭgusto 1991, inter la 11a kaj la 12a horoj laŭ la loka Kaliningrada tempo. Tiam li estis laboristo en la provianta butiko de sia patrino, kaj tiu cirkonstanco emigis lin al neglektado de la labor-disciplino. La antaŭan nokton la aŭtoro pasigis en studenta komunloĝejo, post abunda drinkado, kaj al la civilizo li revenis, kiel dirite, nur tagmeze. Lin renkontis kolera krio de la estrino:
“Kie vi vagaĉas. Ja en la lando estas ŝtatrenverso!..”
Legu la tutan artikolon ‘Antaŭ dudek jaroj’