Arkivo por la kategorio 'Historio'
1 Februaro 2016 de AlKo

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj).
2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.
Legu la tutan artikolon ‘Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
2 Januaro 2016 de AlKo
1. Novjarfesto.
2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo.
5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.
Legu la tutan artikolon ‘Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
31 Decembro 2015 de AlKo
BET-17 en Viekšniai En la unua vico (sidas delive): 3a (grizharulo) Vincentas Vaitiekūnas, 6a (blankĉemiza) Viktoras Baniulaitis, 7a Telesforas Lukoševičius, 8a Semjon Podkaminer, 9a Angelė Judickienė, 12a Jaan Ojalo, 13a Inita Tamošiūnienė, 14a Nadija Andrianova, 15a Jonas Dagys, 16a Karolis Valašinas. (Musklaku por pligrandigi la foton.)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967) kaj BET-12 (Kretinga, 1970), Litovia SSR devus akcepti BET-15 en 1973, sed ĝi ne estis permesita de respublikaj instancoj, kaj do en 1973 BET tute ne okazis. La 15an BET akceptis Rigo en 1974, kaj en 1975 BET-16 okazis en Estonio. En 1976 denove estis la vico de Litovio, kaj tiujare, malgraŭ grandaj organiz-problemoj BET-17 estis organizita de la 30a de julio ĝis la 10a de aŭgusto en la urbeto Viekšniai, 17 km sud-oriente de Mažeikiai.
Legu la tutan artikolon ‘La riskoplena BET-17 en Viekšniai (1976)’
16 Decembro 2015 de AlKo

Unu el la grupfotoj de BET-12 (musklaku por pligrandigi ĝin)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964) kaj BET-9 (Vilno), ni prezentas la 12an BET, kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1970 en Kretinga. La tekstoj pri BET-12 aperis en “Horizonto de Soveta Litovio”, en kiu ne povis manki mencioj pri Lenin (100 jaroj de la naskiĝo) kaj pri la Dua Mondmilito (25 jaroj de la fino), kutime nomata en Sovetunio “Granda Patruja Milito”.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-12 en Kretinga (1970)’
3 Decembro 2015 de AlKo
1. Monda kontraŭaidosa tago.
Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis.
2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo.
3. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Katarina Witt (1965-), orientgermana artosketistino, dufoja olimpika ĉampiono (1984, 1988), kvarfoja mondĉampiono (1984, 1985, 1987, 1988).
5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Christian Anton “Fritz” Lang (1890-1976), elstara germana mutfilma reĝisoro.
6. Antaŭ 775 jaroj (1240) la mongola armeo de ĥano Batuo konkeris Kievon.
Legu la tutan artikolon ‘Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj’
21 Novembro 2015 de AlKo
Legu la antaŭan, 20an paĝon.
Kenigsbergo kun nova nomo
En la antaŭa ĉapitro ni rakontis pri la likvido de la Orienta Prusio, akceptita en la konferenco de la venkintaj ŝtatoj, okazinta en Potsdamo de la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945. Laŭ la Potsdamaj decidoj unu triono de ĉi tiu eksgermania provinco – la norda parto kun Kenigsbergo – estis transdonita al Ruslanda Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), du trionojn ricevis Pollando, kaj Memellando iris al Litovia SSR.
Legu la tutan artikolon ‘Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (21)’
4 Novembro 2015 de AlKo
Hodiaŭ en Ruslando estas festata la Tago de Nacia Unueco. Ĝi estis starigita omaĝe al la eventoj de la 1612a jaro, kiam la volontula armeo de Kosmo Minido kaj princo Demetrio Poĵarskij liberigis Moskvon de Pollandaj trupoj. La du armeestroj venis en Moskvon kun kopio de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino, kaj en 1649 la Ruslanda caro Aleksio proklamis la 22an de oktobro (Gregorie: tiam la 1a de novembro, nun la 4a de novembro) Festo de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino memore pri liberigo de Moskvo kaj Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Tago de Nacia Unueco’
2 Novembro 2015 de AlKo
1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon.
2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”.
Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman Morrison (1933-65) bruligis sin ĉe Pentagono proteste kontraŭ la usona milito en Vjetnamio.
Legu la tutan artikolon ‘Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj’
31 Oktobro 2015 de AlKo

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1964 en Veisiejai (Lazdijai-a distrikto de Litovia SSR) kun 153 partoprenantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)’
25 Oktobro 2015 de AlKo

La supra foto montras la sunaisman moskeon ĉe la bordo de Terek. (Foto: Vladimir Melnik, Fotobanl “Lori”)
Mi naskiĝis en la urbo Orĝonikidze, kiu ne plu estas trovebla sur la novmodaj komputilaj mapoj. Iam nomita omaĝe al la komunisto Sergo Orĝonikidze, la urbo ricevis en 1990 sian novan oficialan nomon – nomon duoblan: Vladikavkaz (Владикавказ) en la rusa kaj Dzaŭĝikaŭ (Дзæуджыхъæу) en la oseta, la dua ŝtata lingvo de Respubliko Norda Osetio.
Legu la tutan artikolon ‘Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio’
14 Oktobro 2015 de AlKo
Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero por lernejanoj kaj studentoj inciti siajn instruistojn per citaĵoj el la “klasikulo”). De unu flanko li estis renoma reprezentanto de la progresemaj rondoj de la 1860aj jaroj, de la alia flanko lia radikaleco estis troa eĉ por revoluciuloj (kvankam mem li, reale, ne estis troa revoluciulo)… Ĉiuokaze, memoro pri li ne estingiĝas dum 150 jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Terura infano de la rusa kulturo’
1 Oktobro 2015 de AlKo
1. Antaŭ 75 jaroj (1940) Finnlando kaj Germanio subskribis aliancan kontrakton.
3. Tago de la Germania unuiĝo: antaŭ 25 jaroj (1990) GDR iĝis parto de FRG.
5. Monda instruista tago.
Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (1640-1707), konata kiel markizino de Montespan, oficiala favoratino de Ludoviko XIV, de kiu ŝi naskis sep infanojn.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mario Lemieux (1965-), elstara kanada hokeisto, legendo de Pittsburgh Penguins.
7. Antaŭ 5775 jaroj (3761 a. K.) laŭ la judismo la Eternulo kreis la mondon – komenco de la judisma tempokalkulo.
Legu la tutan artikolon ‘Oktobro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj’
3 Septembro 2015 de AlKo

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj.
Antaŭ 300 jaroj mortis Ludoviko XIV (1638-1715), reĝo de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) kaj 100 tagoj – plej longe inter la reĝoj de grandaj eŭropaj ŝtatoj.
2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Lennox Lewis (1965-), brita-kanada boksisto, olimpika ĉampiono (1988), plurfoja mondĉampiono en la superpeza kategorio inter 1993 kaj 2003.
Antaŭ 50 jaroj en Berlino mortis la germana verkisto Johannes Bobrowski (1917-65), naskita en Tilzito (nun: Sovetsk en Kaliningrada regiono de Ruslando).
Legu la tutan artikolon ‘Septembro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
15 Aŭgusto 2015 de AlKo

Rostovo la Granda (Ростов Великий = Rostóv Velíkij, ĉ. 200 km nord-oriente de Moskvo en la Jaroslavla regiono) estis fondita ĉe la larĝa, sed malprofunda lago Nero, ĉirkaŭita de marĉoj. Sub 1-1,5 metroj de akvo kuŝas plurdekmetra tavolo de ŝlimo. La teritorio ĉirkaŭ la lago estas ĝia eksa fundo, kaj la ŝlimo faras la terenon tre fekunda. Tial en la ebena marĉa regiono, riĉa je ranoj kaj kuloj, tre frue ekloĝis homoj, kaj Rostovo troviĝas inter la plej malnovaj rusaj urboj: kroniko unue mencias ĝin en la jaro 862a kiel urbon en la frufeŭda Rusa Regno de Ruriko.
Legu la tutan artikolon ‘Rostovo la Granda’
1 Julio 2015 de AlKo
1. Antaŭ 1050 jaroj naskiĝis Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (965-1039), araba matematikisto, astronomo, fizikisto kaj filozofo, konata en Eŭropo kiel Alhazen/Alhacen.
3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jerzy Buzek (1940-), ĉefministro de Pollando (1997-2001), prezidanto de la Eŭropa Parlamento (2009-12), simpatianto de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Julio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’