Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

BET-52: Ĉefministra saluto

Butkevičius

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj!

Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Ĉefministra saluto’

Gravaj atentigoj pri BET-52

BET-521. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo.

2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6).

3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, 25, 26, 28, 29 (en la dua etaĝo), №45, 47 (en la tria etaĝo).

Legu la tutan artikolon ‘Gravaj atentigoj pri BET-52′

UK-101: Ne nur por esperantistoj

UK-101

Kiel vi jam scias, la 101a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 23–30am de julio 2016 en la urbo Nitro, en Slovakio. Parto de la strebo igi la kongreson pli videbla por la ekstera publiko estos malferma tago vendrede, la 29an de julio. Tiun tagon okazos enkondukaj kursoj de Esperanto por la publiko, sed la plej grava programero estos la internacia muzik-festivala vespero sur la ĉefa placo de Nitro libere videbla de ĉiuj interesatoj. Tiel la nitranoj povos propraokule sperti la kulturon de Esperanto.

Legu la tutan artikolon ‘UK-101: Ne nur por esperantistoj’

Sunradioj de Esperanta vivo

Aukštadvaris

Duhora paroliga horo de Aida Čižikaitė

La 21a de majo 2016. Aukštadvaris, la urbeto tute proksima de Birštonas – la urbo de BET-52. Ĉi tien, al sia tradicia dutaga Ĵurnalista Seminario jam la naŭan fojon venis preskaŭ 50 litoviaj esperantistoj el Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai kaj Mažeikiai.
Legu la tutan artikolon ‘Sunradioj de Esperanta vivo’

La ora jubileo de Boatado

Boatado

Ĉiuprintempe la Esperanto-klubo Juneco el Vilno okazigas Boatadon. Ĉi-jare ĝi estis jubilea, jam la 50a.

Partoprenis la jubilean Boatadon 31 esperantistoj el Litovio, Latvio, Ukrainio, Pollando, Ĉeĥio, Germanio kaj Katalunio. La 27–29an de majo ili ekskursis kaj traboatis pli ol 20 lagojn kaj lagetojn en la Nacia parko de Aŭkŝtaitio. Ni vizitis antikvan vilaĝon, muelejon de Ginučiai, kie okazis akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluošas ni festis naskiĝtagojn de naskiĝintoj, okazis baptado de unufojaj boatadantoj.

Legu la tutan artikolon ‘La ora jubileo de Boatado’

Jubilea evento en Krakovo

KrakovoLa 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.

Legu la tutan artikolon ‘Jubilea evento en Krakovo’

Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla

Ĉiu partoprenanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj komenciĝos la 2an de julio 2016 en Birštonas, ricevos ekzempleron de broŝuro pri ĉi tiu litovia kuracurbeto. La 12-paĝan kolorplenan libreton en Esperanto ĵus eldonis la Informa Turisma Centro de Birštonas.

Ĉi tiun utilan eldonaĵon jam nun povas legi ĉiu deziranto. Ĝi estas libere elŝutebla en la prezentoformo “pdf” en la retejo de Sezonoj/La Ondo de Esperanto:

Legu la tutan artikolon ‘Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla’

Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj

UNMonda Tago de Rifuĝintoj (20a de junio) reprezentas specialan okazon por fari tion kion ni devas fari en ĉiu tago de la jaro, nome konsideri kaj mildigi la malfeliĉan staton de la tutmonde kreskanta nombro de rifuĝintoj – homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj. Kongrue kun nia ĉefa celo, nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio, aparte interesiĝas pri klopodoj faciligi la lingvan situacion de tiuj rifuĝintoj.

Legu la tutan artikolon ‘Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj’

La junia Ondo

La Ondo de EsperantoLa junia kajero de La Ondo de Esperanto estas iom nekutima. Pro du aferoj. Unue, ĝia papera versio estas misnumerita kiel la kvina, dum reale ĝi estas la sesa — ni petas partoni tiun mison, kiu okazis unuafoje dum la 25-jara historio de nia gazeto. Due, kaj pli grave, la tria parto de la studaĵo Bitlibra revolucio de Sergio Pokrovskij (ĝi estas tuteca kaj do nedividenda) okupis ses paĝojn en la junia kajero — ĝis nun ni neniam aperigis tiel longan tekston en unu kajero de La Ondo, kaj pro tio ni ne povis aperigi kelkajn tekstojn, kiuj estis planitaj por junio.

Legu la tutan artikolon ‘La junia Ondo’

La plej fidinda

Homarano

Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76.

Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas nin per referencoj kaj aldonaj klarigoj. Kelkaj malveraĵoj ade ripetataj de la esperantistoj trovas ĝustigon sur la paĝoj de la libro. La aŭtoro faris seriozan esploron kaj por la bezonoj de la biografio konsultis plurajn arkivaĵojn, tiujn jam delonge konatajn sed ankaŭ novajn. Danke al tio ni ricevas kelkajn ĝisdatigojn kaj ĝis nun nekonatajn detalojn pri la Zamenhofa vivokuro.

Legu la tutan artikolon ‘La plej fidinda’

Internacia Esperanto-Kalendaro – 20 jaroj

EventojKiam, kie, kio okazas? estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.
Legu la tutan artikolon ‘Internacia Esperanto-Kalendaro – 20 jaroj’

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn

UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.

Legu la tutan artikolon ‘Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn’

Heroldo de Esperanto vendita

Heroldo de Esperanto

Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto ekde la jarkolekto 2017. Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de Heroldo de Esperanto. La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri la posta jaro.

Legu la tutan artikolon ‘Heroldo de Esperanto vendita’

Tricent aliĝintoj al BET-52

BET-52Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj.

Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 27 aliĝintoj. 19 aliĝintoj reprezentas Latvion.

Legu la tutan artikolon ‘Tricent aliĝintoj al BET-52′

Folkloraj koncertoj en Birštonas

BET-52

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila.

Lendrūnas

La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas partoprenas en diversaj regionaj kaj respublikaj festoj kaj konkursoj por popolmuzikaj ensembloj: en Jurbarkas, Nida, Varėna, Utena, Anykščiai, Širvintos, Trakų Vokė, Lazdijai, Kaŭno, Kelmė.
Legu la tutan artikolon ‘Folkloraj koncertoj en Birštonas’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.