Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
13 Septembro 2016 de AlKo
La postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto, presita antaŭ tri semajnoj en Litovio, estas pli ampleksa ol kutime pro artikoloj pri multaj aranĝoj okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Al la plej granda kaj grava el ili – la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio – estas dediĉitaj pluraj tekstoj, inkluzive de la tradicia prikongresa artikolo de Jukka Pietiläinen, kiu ĉi-jare redaktis la kongresan kurieron. Al la kongreso estas dediĉita ankaŭ la kovropaĝo kiun ornamas foto el la esperantista procesio tra la urbocentro de Nitro.
Legu la tutan artikolon ‘Nekonata verko de Zamenhof en la postkongresa Ondo’
11 Septembro 2016 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio).
La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, dum lastaj jaroj ĝi ankaŭ kunlaboras pri projektoj, rilataj al kiberia ĉikanado.
Legu la tutan artikolon ‘KAEST 2016 invitas’
5 Septembro 2016 de AlKo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honoran Membron.
La esplor-kampoj estas:
Legu la tutan artikolon ‘Premio Maŭro La Torre’
1 Septembro 2016 de AlKo
La 23an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5an de oktobro 1930.

Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Reinhard Selten (1930–2016)’
28 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 28an de aŭgusto 2016 aperis la 38a sonprogramo de Radio Esperanto el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
En ĉi tiu programo:
1. Enkonduke
2. 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3. Esperanto-novaĵoj
4. La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9
5. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: Fenestro
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Amir Hadžiahmetović
La programo daŭras 28 minutojn.
Legu la tutan artikolon ‘Nova programo de Radio Esperanto’
25 Aŭgusto 2016 de AlKo

Grupo da partoprenantoj antaŭ ekskurso
La 12-20an de julio 2016 en Jalto unuafoje okazis Krimeaj Esperanto-tagoj (KET), kiujn partoprenis 37 esperantistoj el Ruslando kaj kelkaj esperantistoj el Kanado, Germanio kaj Belgio. Magraŭ la invitoj el Ukrainio neniu venis.
Legu la tutan artikolon ‘Unuafoje Krimeaj Esperanto-Tagoj’
22 Aŭgusto 2016 de AlKo

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007.
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)’
20 Aŭgusto 2016 de AlKo

Vytenis Andriukaitis parolas en Esperanto en Nitro (Foto: Jozef Baláž)
Lige kun la 101a UK en Nitro okazis pluraj aranĝoj, inter kiuj estis lingvopolitika konferenco pri perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio, sub aŭspicio de ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj Miroslav Lajčák. La konferenco estis aranĝita la 28-29an de julio 2016 en la Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitro. La konferencaj laborlingvoj estis la slovaka, angla kaj Esperanto kun simultana interpretado.
Legu la tutan artikolon ‘Perspektivoj de lingva komunikado en EU’
18 Aŭgusto 2016 de AlKo

La 49a konferenco de ILEI okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en la universitato de Nyíregyháza en la orienta Hungario kun 120 geesperantistoj el 28 landoj, plej fore el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Kubo, Nepalo, Pakistano, Togolando kaj Usono.
Legu la tutan artikolon ‘ILEI: De konferenco al kongreso’
16 Aŭgusto 2016 de AlKo

Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.
Legu la tutan artikolon ‘NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko’
14 Aŭgusto 2016 de AlKo

Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.
Legu la tutan artikolon ‘OSIEK en Osijek’
12 Aŭgusto 2016 de AlKo

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano.

Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni iris, ĉie eblis renkonti esperantistojn – ĉe la longa kajo de Nemano aŭ sur la monteto apud ĝi, en kafejo, bierejo aŭ vendejo, ĉe minaralakva trinkejo kaj en la parko – dum deko da tagoj Esperanto sonis ĉie en la urbo. Tamen esperantistoj ne estis la sola internacia grupo – samtempe en Birštonas okazis internacia balonkonkurso, kaj oni ĝue spektis aernavigadon de buntaj balonoj kaj kelkaj kuraĝuloj eluzis la eblecon leviĝi al la ĉielo kaj ricevi diplomon.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo’
11 Aŭgusto 2016 de AlKo

101a Universala Kongreso de Esperanto
Nitro, la 23-30an de julio 2016
Nitro estas la kvara plej malgranda urbo, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la plej malgranda dum pasintaj kelkdek jaroj. La unua timo tiurilate estis, ĉu sufiĉas la hotelĉambroj, sed ŝajnas ke ne estis multe da problemoj tiurilate, almenaŭ en amasloĝejaj kategorioj, kiuj troviĝis apud la kongresejo. La kongresejo estis la agrikultura universitato de Slovakio, kaj la studentaj loĝejoj troviĝas tute apude. La pli luksaj hoteloj troviĝis en urbocentro, 15 minutojn for de la kongresejo piede. La universitato havas dekmilon da studentoj (ĉu tamen ĉiuj ĉeestaj?), do devus sufiĉi ĉambroj por milo da kongresanoj. Nu, tamen kelkaj el hoteloj proponitaj de UEA ja estis eksterurbe, sed troviĝis neesperantistoj ankaŭ en urbaj hoteloj.
Legu la tutan artikolon ‘Mondkongreso en malgranda urbo’
10 Aŭgusto 2016 de AlKo
Ĵus ankaŭ la dua volumo (lecionoj 12-22) de la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček estis publikita kiel apo por Android-aj poŝtelefonoj. La kurso do nun estas kompleta. Oni povas elŝuti kaj instali ĝin en la butiko de Google Play (serĉvorto: Esperantoplus). Informoj pri ĝi estas ankaŭ ĉe www.iei.nl/apoplus.htm
Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t. n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones). Tia poŝtelefono estas ne nur telefono, sed vera komputilo: per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp.
Legu la tutan artikolon ‘La dua parto de la telefona aplikaĵo por lerni Esperanton’
9 Aŭgusto 2016 de AlKo
Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis
Paul Gubbins (1949–2016)

Legu la tutan artikolon ‘Paul Gubbins forpasis’