Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
18 Januaro 2011 de AlKo
Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj landoj de Eŭropo kaj el Kanado kaj Urugvajo — entute el 14 landoj. NR estas jam tradicia aranĝo por familioj (partoprenis 73 infanoj ĝis 14 jaroj), (ĉefe) mezaĝaj paroj kaj unuopuloj; NIS kunigas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj ĉ. 35 jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Multfaceta semajno en Saarbrücken’
16 Januaro 2011 de AlKo
Ĉiam, post partopreno al Esperanto-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-jare je sia dua eldono, kiu kunigis pli ol 250 partoprenantojn en la brandenburga urbeto Burg, de la 27a de decembro 2010 ĝis la 2a de januaro 2011.
Legu la tutan artikolon ‘La unua JES en Germanio’
10 Januaro 2011 de AlKo
(Landa Agado) Universala Esperanto-Asocio oficiale registriĝis kiel partoprenanto de la Monda Socia Forumo okazonta en Dakaro de la 6a ĝis la 11a de februaro 2011. Reprezentos UEA-n tie Mireille Grosjean, kiu jam trovis tri kundeĵorantojn inter la senegalaj esperantistoj. Ŝi ankaŭ estas provizita per inform-materialo fare de UEA mem, UFE kaj aliaj esperantistoj el hispanlingvaj landoj. Tiel la budo de UEA estos bone ekipita por informi la partoprenantojn pri Esperanto.
Ĉi tiu estas la tria fojo, kiam UEA estas reprezentata en Mondaj Sociaj
Forumoj en Afriko, Bamako, Najrobo, Dakaro!
Renato Corsetti
9 Januaro 2011 de AlKo
Centoj da homoj el multaj landoj vizitis nin dum 2010. La preskaŭ plena dua granda gastlibro atestas pri famaj gastoj, interesaj eventoj, gajaj horoj, amikaj rilatoj, kontentaj vizitantoj. Ĉi-sube ni resumas por La Ondo la plej gravajn okazintaĵojn en laŭtema strukturo.
Instruado, projektoj
En aprilo finiĝis la dujara Comenius-projekto kun gelernantoj el la bazaj lernejoj de Miskolc (Hungario), Bar Hill (Britio) kaj Herzberg (Germanio). Por la sukcesa EU-projekto oni uzis Esperanton kiel la komunan pontlingvon por neŭtrala aliro al la kulturoj de la eŭropaj najbaroj. Okazis granda adiaŭa festo en la bazlernejo en Herzberg kune kun la gepatroj, instruistoj, infanoj, politikistoj, projekthelpantoj kaj gastoj. Danke al Esperanto la infanoj amikiĝis kaj lernis ŝati aliajn lingvojn kaj kulturojn.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto-urbo Herzberg – plia sukcesa jaro’
28 Decembro 2010 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto.
Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 kiel ĉiudujara evento aranĝata de KAVA-PECH, ĝis kiam en la jaro 2010 transprenis ĝin la junulara organizo E@I. Ankaŭ pri tiu historio de la du gravaj serioj de sciencteknikaj aranĝoj en la Meza Eŭropo oni povis aŭdi forme de prelego dum KAEST 2010, kiu okazis de la 18a ĝis la 21a de novembro en Modra-Harmónia, nur 30 km de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.
Legu la tutan artikolon ‘KAEST: La faka vivo en Esperanto evoluu’
19 Decembro 2010 de Alekseo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
La listo de la laŭreatoj
1998 William Auld (Skotlando)
1999 Kep Enderby (Aŭstralio)
2000 Hans Bakker (Nederlando)
Mauro La Torre (Italio)
Jouko Lindstedt (Finnlando)
2001 Osmo Buller (Finnlando/Nederlando)
2002 Michel Duc Goninaz (Francio)
2003 Dafydd ab Iago (Kimrio/Belgio)
2004 Helmar Frank (Germanio)
2005 Povilas Jegorovas (Litovio)
2006 Bertilo Wennergren (Svedio)
2007 Peter Zilvar (Germanio)
2008 Ilona Koutny (Pollando)
2009 Aleksander Korĵenkov (Ruslando)
La rezulto de la voĉdonado
En ĉi tiu jaro kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj la elektantoj jene donis la voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Katalin Kováts: la Esperantisto de la Jaro 2010′
18 Decembro 2010 de AlKo
Du gravaj primovadaj artikoloj estas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis la abonantoj. La titolo de la unua, Subeniro kaj falo de UEA, de Renato Corsetti parolas per si mem, kaj Zbigniew Galor en sia Kiel esperantistoj perdas sian komunumon analizas la t.n. “polan internan militon” kaj konkludas, ke ĝi “nek reduktiĝas al la pollanda aspekto, nek la pollanda aspekto estas la plej grava”.
En la movada sekcio Eventoj oni povas legi multajn informojn pri la esperantista agado en pluraj landoj, interalie, pri sukcesa lingva festivalo en Ĉuvaŝio, kies momento estas videbla sur la kovropaĝo. La sekcio Tribuno entenas, interalie, komentarion de Dafydd ab Iago pri la decido de la Eŭropa Komisiono ne plu financi la asocion kiu defendas la minoritatajn lingvojn en Eŭropo, kaj artikolo pri interreta lingvolernado.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo de Esperanto” fermis la jaron’
15 Decembro 2010 de AlKo
Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. Tio sendube devas okazi dank’ al instigo de esperantistoj. Imagata skalo de la “fina venko” — urba, regiona, landa, interlanda, kontinenta, monda — dependas nur de iliaj ambicio kaj sento de politika realeco. Apartenas al la imagoj ankaŭ historia alvoko de esperantistoj al la ĉinia estraro: ĝi decidu, ke Esperanto iĝu la dua lingvo de ĉinoj. Sur tiu ĉi fono la ideo, ke la pollanda parlamento/registaro decidu, ke Esperanto estu devige instruata en pollandaj lernejoj, estas eĉ modesta. Tion celas la unua flanko de “pola hejma milito” — tiel sensacie nomita estas la diskuto en Libera Folio. La diskuto elvokis sintenojn malproksimajn de provo kompreni la konflikton, kiu esprimiĝas en ĝi. Tamen la konflikto malkovras sian ideologian fonton, devenantan el la ĝisnuna evoluo de la Esperanto-movado, kaj montras, kiel disfalas la (landa) Esperanto-komunumo. Ne pravas tiuj, kiuj traktas ĝin kiel absurdaĵon aŭ kiel nur “internan aferon” de poloj.
Legu la tutan artikolon ‘Zbigniew Galor: Kiel esperantistoj perdas sian komunumon’
15 Decembro 2010 de AlKo

Subeniro
Estas tre malfacile por mi verki ĉi tiun artikolon, ĉar agnoski la subeniron de UEA dum mia aktiva vivo signifas agnoski mian propran malsukceson. Sufiĉas rigardi la grafikaĵon en http://eo.Wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA.
Surbaze de la informoj en tiu artikolo kaj la statistiko aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, jen la ciferoj de la kuniĝintaj individuaj kaj asociaj membroj de UEA en tri ekzemplaj jaroj:
1987 — 43.642
1999 — 19.170
2009 — 18.318
Se oni konsideras nur la individuajn membrojn oni ricevas similan bildon. Ili iras de 7.281 en 1987 al 5.713 en 2009. La ĝenerala tendenco estas nemiskompreneble subenira.
Legu la tutan artikolon ‘Renato Corsetti: Subeniro kaj falo de UEA’
15 Decembro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiun ricevis la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando). Ĉi-sube estas la teksto de la dankparolado, legita de Aleksander Korĵenkov.

Karaj gesinjoroj, kolegoj, samideanoj!
Estas granda honoro ĉeesti la hodiaŭan ceremonion kaj esti en la sama vico kun Bill Auld, Itô Kanzi, Bruno Vogelmann, Marjorie Boulton kaj aliaj eminentuloj — multe pli gravaj kaj famaj ol ni — kiuj pli frue ricevis la Esperanto-kulturpremion de la urbo Aalen.
La hodiaŭa festo iusence kronas nian trion-jarcentan Esperanto-laboradon, kiu komenciĝis, kiam ni estis entuziasmaj studentoj, ĝue ekzercantaj la novlernitan lingvon per korespondado kaj legado, partoprenantaj junularajn tendarojn, etosumantaj kun geamikoj. Baldaŭ aldoniĝis dimensio organiza — kluboj, kursoj, ekspozicioj, renkontiĝoj, prelegoj, artikoloj. Poste Esperanto iĝis por ni ne nur la lingvo de gajaj kunvenoj, sed kulturlingvo. Kaj antaŭ 19 jaroj ĝi iĝis ankaŭ nia sola profesio.
Feliĉe, ni ne devas nun rakonti la vojon, kiun ni iris de magraj samizdataj broŝuroj ĝis la verkoj kia La Mastro de l’ Ringoj. Sed estas nia devo dividi la hodiaŭan honoron kun tiuj, sen kies helpo kaj kuraĝigo hodiaŭ antaŭ vi starus alia(j) persono(j).
Legu la tutan artikolon ‘Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen’
15 Decembro 2010 de AlKo
Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.
Ĉio cetera estis bonega: kelkaj ĉambroj por prelegoj, aparataro por projekcii bildojn, granda salono Spegulejo por koncertoj kaj aliaj amasaj aranĝoj, kaj eĉ samkonstruaĵa hoteleto. Aldone: la urbocentra situo kaj, kiel kutime, belega aŭtuna vetero, kiu emigis multajn promeni en Poznano. Mi inklinas al la opinio (krakovanoj pardonu min), ke ĉi tiu urbo estas la plej bela en Pollando.
Legu la tutan artikolon ‘ARKONES XXVI’
17 Oktobro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro, dimanĉe, en la urba biblioteko de Aalen (Germanio)
okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen.
Ĉi tiun premion, kiu estas la plej granda en Esperantujo, povas ricevi personoj, organizaĵoj aŭ institucioj, kiuj dum daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn rilate al la subtenado kaj stimulado de internaciaj kompreniloj kadre de la statutaj celoj de la FAME-Fondaĵo per kreo, aŭtorado, uzo aŭ disvastigo de kulturaj verkoj.
Legu la tutan artikolon ‘La 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen’
17 Oktobro 2010 de AlKo

La Estraro de la Akademio de Esperanto dissendis la 16an de oktobro 2010 la 14an eldonon de siaj Oficialaj Informoj kun la rezulto de la elektoj en la Akademio de Esperanto.
Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio
Legu la tutan artikolon ‘Novaj estraro kaj direktoroj de la Akademio’