Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
24 Novembro 2011 de AlKo
Esperantistoj ofte tro reklamas Esperanton al si mem kaj neglektas informadon de tiuj kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas. Tiun konkludon mi lastatempe faras ĉiam pli ofte, kaj ankaŭ mia esploro pri la kvalito de prezentiĝo de Esperanto en la nacilingvaj versioj de la interreta enciklopedio Vikipedio konfirmis tiun fenomenon. Kaj tamen vikipediaj artikoloj kutime aperas supre de la interretaj serĉrezultoj, do al ili nia atento devus direktiĝi unuavice.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en Vikipedio’
21 Novembro 2011 de AlKo
Mi kundividas plurajn elementojn el la interesa analizo de Trevor Steele (LOdE, 2011, №11), sed ne lian konkludan miksaĵon de iom da raŭmismo kun speco de milda finvenkismo celanta teni Esperanton viva ĝis la mondo maturiĝos por ĝi.
Ja veras ke antaŭ longe estis tempo en la historio de la tutmonda socio kaj ĝia lingva sistemo, kiam ankoraŭ eblis imagi iomajn ŝancojn ke konstruita interlingvo povus ĝui ĝeneralajn agnoskon kaj enkondukon kiel pli racia kaj justa ilo por plenumi la kreskantan bezonon je internacia lingvo. Inspiritaj de tiu nobla idealo, dum pluraj jardekoj multaj esperantistoj pene strebis atentigi la mondon pri ties “lingvoproblemo” kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo por ĝi, bedaŭrinde kun tre limigitaj atingoj en tio.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”’
19 Novembro 2011 de AlKo
En la belega urbo Sevilo la 21–23-an de oktobro 2011 okazis la 16a Andaluzia Esperanto-Kongreso, dediĉita al la festado de la centjariĝo de Esperanto en Sevilo. Pli ol 50 homoj aliĝis al la kongreso, kaj inter ili mi mencias kelkajn, kiuj riĉigis la programon per interesaj paroladoj kaj atelieroj.
Nia kara samideanino Rafaela Urueña, emerita profesorino pri internacia juro, prelegis pri “La graveco de la protektado de la medio”; ŝi, kiel kutime, parolis klare kaj saĝe pri la grava nuntempa temo kaj klarigis al ni la problemojn de la medio kaj eblajn solvojn. Legu la tutan artikolon ‘Jarcento de Esperanto en Sevilo’
18 Novembro 2011 de AlKo
La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo.
Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI – staris antaŭ elekto: tute ne okazigi la festivalon ĉi-jare, aŭ okazigi ties malgrandan version. La aferon solvis registriĝo de 42 lernejanoj el la urbo Kaluga, planintaj veni pro la LF al Moskvo dum la lernejaj ferioj. Trompi la esperojn de tiu ĉi grupo ni ne rajtis. Do – estu la nova festivalo – speciale por lernejanoj!
Legu la tutan artikolon ‘Moskvo: La unua LF por lernejanoj’
16 Novembro 2011 de AlKo
La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili ja celas la Komunan Esperanto-Kongreson de Japanio kaj Koreio. Ĝi estas la frukto de la projekto, koncipita antaŭ du jaroj, kaj estis preparita, ĉefe per interreta kontakto, de la Tegmenta Komisiono por la Komuna Kongreso (TEKO), kiu kunigas ambaŭ landajn organizantojn. Mi, kiel unu el la TEKO-anoj, priskribos la kongreson.
Legu la tutan artikolon ‘Korea-Japana Kongreso: Amikeco trans la maro’
15 Novembro 2011 de AlKo
Hasta planado plus streĉa laboro kaj lastmomenta improvizado produktis sukcesan kongreson.
Spite al la financa monda krizo kaj al la ne tute favora veterprognozo la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto sukcese okazis en la kataluna ĉefurbo, Barcelono, de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, plus unutaga postkongreso en la apuda urbeto Subirats, ĉe la Esperanto-Muzeo.
La Kongresejo estis la kultura centro La Farinera en la kvartalo Clot, tamen ankaŭ oni okazigis aranĝojn en la kafejo Horiginal, en la tombejo de Montjuïc, en la muzika centro Tradicionàrius kaj eĉ surstrate tra la urbo.
Kvankam temis pri nacia kongreso la ĉeestantaro estis sufiĉe multnacia: preskaŭ 140 aliĝintoj alvenintaj el la kongreslando, Okcitanio, Francio, Italio, Svislando, Flandrio, Slovenio, Nederlando, Svedio, Kimrio, Brazilo kaj eĉ Tajvano.
Legu la tutan artikolon ‘Kataluna Kongreso de Esperanto’
14 Novembro 2011 de AlKo
La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭinforme ĝuste en Ĉeboksary naskiĝis la ideo de LF. Notindas, ke REK pli frue jes okazis samtempe kun aliaj Esperanto-aranĝoj (kun la arta festivalo EoLA).
Legu la tutan artikolon ‘REK en Ĉeboksary: sukceso, sed ne plena’
10 Novembro 2011 de AlKo
La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium, kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto, estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve).
Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en projektoj de libera/malfermitkoda programaro.
Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado. Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro, la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.
La konkurso komenciĝos la 21an de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.
Hèctor Alòs i Font
Ĉe represo bonvolu referenci al
La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2011/11/apertium/
29 Oktobro 2011 de AlKo
Esperanto elektronike – la tria eldono
Kvin jarojn post la unua eldono (somero 2006) aperis jam la tria eldono de la disko Esperanto elektronike. Por la nova eldono estis kolektita nova riĉa materialo – aldoniĝis ĉirkaŭ 2GB da novaj eroj: libroj, gazetoj, kantoj, filmetoj ktp.
Danke al kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj kaj unuopuloj aperis eĉ pli riĉa disko, kun multaj interesaj kaj valoraj aferoj. Ekzemple, en ĝi estas pluraj jarkolektoj de gravaj Esperanto-gazetoj: La Ondo de Esperanto, Esperanto, Monato, Kontakto, Informilo por Interlingvistoj. Kunlabore kun Vinilkosmo estas aldonitaj 20 novaj kantoj, enestas ĉiuj partoj de la filmo Esperanto estas… Aktuale ankaŭ aperas pli nova Esperanto-versio de Vikipedio kaj tute nove estis aldonita la tuta Esperanto-versio de la projekto Tatoeba kun 83.939 frazoj en Esperanto kune kun ĉiuj iliaj ekzistantaj alilingvaj tradukoj.
Legu la tutan artikolon ‘E@I: tri novaj projektoj’
24 Oktobro 2011 de AlKo

Unu el la gravaj programeroj de la Rusia Esperantista kongreso, okazinta la 20an-23an de oktobro en Ĉeboksary (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio), estis la konferenco de REU — la landa Esperanto-asocio en Ruslando. Malgrau la antaŭkongresa kritiko, kiun la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, ricevis pro sia artikolo Kio estas la reala trezoro de REU unue aperinta en nia retejo http://sezonoj.ru/2011/09/arosev/ , la konferenco reelektis lin kiel la prezidanton.
La nova asocia estraro estas kvinpersona. Ĝin konstistigas Legu la tutan artikolon ‘Ruslando: Nova estraro de la landa asocio’
23 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭskultu
Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo, la 30a sonprogramo venos el Kaliningrado.
En ĉi tiu programo: Legu la tutan artikolon ‘Nia lasta Moskva poskasto’
21 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.
“Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme, – konstatas Steele kaj demandas: Ĉu do rezigni? Malesperi?”.
Legu la tutan artikolon ‘Trevor Steele: Ĉu malesperi?’
19 Oktobro 2011 de AlKo

La 23an-24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la unua lingva festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis al la vasta inteligenta publiko 42 lingvojn.
Legu la tutan artikolon ‘La unua Lingva Festivalo en Baŝkortostano’
19 Oktobro 2011 de AlKo
La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo.
La direktoro de la Centro Kore Gleason kaj la vicdirektoro Irina Ĉernenjkaja vizitis nian 5an festivalon kaj proponis okazigi lingvan festivaleton en la Usona kulturcentro, ĉar en Usono loĝas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe troviĝos en la landaro. Niaflanke, ni petis ĉiun lingvoprezentanton mencii en sia rakonto la staton de la koncerna lingvo en Usono.
Legu la tutan artikolon ‘Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kulturcentro’
18 Oktobro 2011 de AlKo
Inter la 16a kaj la 18a de septembro okazis en Guadalajara la 11-a Meksika Esperanto-Kongreso. Temis pri kongreso de rekordoj. La kongreson partoprenis 45 homoj el kvar landoj. Tiel ĝi estis inter la plej internaciaj kongresoj kaj samtempe inter plej grandaj meksikaj kongresoj. Venis reprezentantoj el 11 federaciaj meksikaj ŝtatoj.
Legu la tutan artikolon ‘Meksiko: Kongreso de rekordoj!’