Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero

UAMInter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
Legu la tutan artikolon ‘La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero’

Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!

Itala Esperanto-Kongreso
Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro!

La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto!

Kion la volontulo devas fari?
Legu la tutan artikolon ‘Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!’

Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?

Stanislao BelovKomence de 2008, tuj post mia memlernado de Esperanto per la lernolibro de Boris Kolker, mi unuafoje vizitis la retejon de UEA kaj pripensis aliĝon al ĉi tiu organizaĵo. Tiam mi rezignis. Por kio? La revuo Esperanto raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnis al mi iom stranga – mi ja lernis la lingvon ne por legi pri ĝi, sed por ekscii pli per ĝi! Partopreni kongreson mi tiam ne planis, kaj la aliĝo bildiĝis kiel iom nebula afero – mi ja dum longa tempo ne membriĝis en iu ajn organizaĵo, post mia neevitebla aniĝo en Tutsovetia Junpionira Organizo antaŭ ĉirkaŭ kvaronjarcento.
Legu la tutan artikolon ‘Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?’

Laoso: la centa lando

LaosoHieraŭ, la 30an de januaro Laosa Popola Demokratia Respubliko iĝis la centa lando, kies loĝanto vizitis la novaĵ-retejon “La Balta Ondo” ekde la 12a de aŭgusto 2011, kiam en ĉi tiu retejo ekfunkciis kalkulilo.
Plej multaj paĝovizitoj estas el Ruslando (4478). Usono (3260), Germanio (2326), Hispanio (2044), Francio (1621), Brazilo (1263), Pollando (928), Svedio (715), Ukrainio (690), Ĉinio (630). Inter la landoj, malofte konataj en Esperantujo (sen delegitoj de UEA laŭ la Jarlibro 2011), krom Laoso estas ankaŭ Legu la tutan artikolon ‘Laoso: la centa lando’

Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA, eldonistoj, ĵurnalistoj, filologoj.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj’

Redakcie


La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.
Legu la tutan artikolon ‘Redakcie’

Eŭropo ne volas malsamajn nomojn

Vide el Bruselo

Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ komunumo. Esperantistiĝinte, pluraj el ni eĉ elektas novan nomon por uzo en la komunumo. Persone min, la internacia lingvo kaj agado en ties komunumo pensigis pri mia propra identeco kaj pri malegaleco de lingvoj, inkluzive de mia propra lingvo – la kimra.

Sed ĉu tio igis min, same kiel multajn el miaj samlandanoj, oficialigi la kimran formon de mia nomo, sed ne la anglan? Aŭ ĉu estas la konata “troigismo” de samlandanoj ekster siaj landoj? Same kiel la islanda nomsistemo, la kimra indikas la apartenon al familio per indiko de la patro kaj ne per la familio-nomo. Kion tio signifas praktike? La “familinomo” de mia filo ne estas la sama kiel la mia. Li nomiĝas ne “ab Iago” ĉar li ne estas filo de Iago, sed de mi, Dafydd. Sekve, li nomiĝas “ap Dafydd”.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo ne volas malsamajn nomojn’

La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro


En la jaro de sia duobla jubileo (la 20-jariĝo de la relanĉo kaj la apero de la 200a numero ekde la refondo) La Ondo de Esperanto ricevis 556 abonkotizojn, je 47 kotizoj pli multe ol en la 2010a jaro. Pli multaj abonantoj estis nur en la rekorda 2008a jaro. La Ondo en 2011 estis legata en 49 landoj, je kvar landoj pli multe ol antaŭ unu jaro.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro’

JES: Impresoj de unuafojulino

Michael Boris Mandirola metas demandon al Lech Wałęsa, kiu staras inter Irek Bobrzak kaj Agnieszka Mozer. (Foto: Ivo Miesen)

De la 27a de decembro 2011 ĝis la 1a de januaro 2012 okazis la tria Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la bela Pollanda urbo Gdańsk kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. La bone elektita JESejo troviĝis en la urbocentro, kaj ĉiuj vidindaĵoj estis facile atingeblaj. La amasloĝejo kaj la manĝejo estis en la lernejo, kie okazis la taga programo, kaj la junulargastejo troviĝis en apuda strato. La koncertoj kaj la solena malfermo okazis en alia domo proksime al la JESejo, en sufiĉe granda salono, kie oni povis danci aŭ spekti la koncertojn sidante.
Legu la tutan artikolon ‘JES: Impresoj de unuafojulino’

Eli Urbanová forpasis

La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino

Eli Urbanová
(1922–2012)

Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili geedziĝis, sed en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.

En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.
Legu la tutan artikolon ‘Eli Urbanová forpasis’

Novjara Renkontiĝo nun dekjara

La gaja jubilea NR (Fotis Fred Dreyer)

Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj amikoj povas ĝoji pri unu semajno, dum kiu la infanoj havas ludkunulojn de mateno ĝis vespero; ofte dum NR-oj mi vidis mian propran filinon dum nur kelkaj minutoj tage.

Legu la tutan artikolon ‘Novjara Renkontiĝo nun dekjara’

IJK okazos ne en Japanio, sed ĝi restos en Azio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti la rezignon. Post trisemajna necerteco, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis decidon pri la loko de ĉi-jara IJK.
Legu la tutan artikolon ‘IJK okazos ne en Japanio, sed ĝi restos en Azio’

Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011

Dennis KeefeKiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, kaj pri mia iam sesjara filino, Maria-Helena, kiu ĉiam faris siajn BEK-ekzercojn, ĉar ĉe la fino mi donis al ŝi peceton da ĉokolado. Mi pensis pri la familio, ĉar kvankam ke ili bone akceptis mian esperantistecon, ili pensis, ke mi estis eble tro idealista, kaj ke mi devis koncentriĝi pli pri mia kariero ĉe la komerca lernejo HEC en Parizo. La konkreta anonco pri tiu premio ne estis, tamen, tute surpriza. Ekaperis antaŭsignoj: homoj kiuj mesaĝe diris, ke ili proponis min por enlistiĝo; demandoj pri tio aŭ alio por enmeto en artikolon de La Ondo de Esperanto, ktp. Tamen mi pensis, ke ĉio ĉi estis rutino por ĉiuj enlistanoj, mi ne tiumomente kredis, ke homoj plejparte voĉdonos al mi por tia premio.
Legu la tutan artikolon ‘Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto’

La 28a Internacia Festivalo en Xanten

Kurso pri farado de vitraj bidoj (Fotis Brian Moon)

La jarfina Internacia Festivalo enhavas altkvalitan programon kaj riĉan originalan Esperanto-kulturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn kaj la vesperaj programoj estas pli distraj. Al la ĉi-jara 28a IF, okazinta ekde la 27a de decembro 2011 ĝis la 3a de januaro 2012 en Xanten, aliĝis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Ruslando. Inter la ĉeestantoj ne mankis la germana ambasadoro en Ruslando kun sia edzino.
Legu la tutan artikolon ‘La 28a Internacia Festivalo en Xanten’

Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Dennis KeefeLa 11an de januaro en Hajnano (Ĉinio) okazis la oficiala malfermo de la kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.
La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.