Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Vintraj Tagoj en Finnlando

Riihimäki estas urbeto naskita de fervojo, trafika nodo sesdek kilometrojn norde de Helsinki. La tradiciaj vintraj tagoj de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kolektis tie kvardekon da esperantistoj la 10an-11an de marto. Sed tiom nur fizike; rete partoprenis pliaj. Katalin Kováts donis retan prelegon pri instruista trejnado ĉe Edukado.net, kaj sub gvido de Anna Löwenstein ni vagadis en la reta mondo Dua Vivo kun kelkaj samideanoj. Estis nova sperto al plejmulto.
Legu la tutan artikolon ‘Vintraj Tagoj en Finnlando’

Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate


Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. La tradukilo de Google tamen havas siajn kapricojn, pro kio oni povas facile konsenti nur pri la grava reklamo efiko por Esperanto, ne tiom pri la kvalito de la tradukoj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate’

Lingvo kun monda ambicio

Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo “Lingvoj kun mondaj ambicioj” Esperanto prezentiĝis kune kun la ĉina.

Marek Blahuš

Marek Blahuš prelegas antaŭ EU-tradukistoj (Foto: Seán Ó Riain)


Legu la tutan artikolon ‘Lingvo kun monda ambicio’

Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio.

Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu el la nunaj superpotencoj kun grandega merkato (1,3 miliardoj da homoj), ĝi meritas ankaŭ novan strategion por plividebligi tie Esperanton.

Hongkongo: Kun lokaj esperantistoj apud la Budho-statuo.

Legu la tutan artikolon ‘Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio’

Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

Zbigniew GalorLa kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara – eksestrarano de UEA. Formo de intervjuo aperas nur kaze de Silfer, la aliaj voĉoj aperas forme de senpera elparolo kiel propraj artikoloj de la aŭtoroj. Legu la tutan artikolon ‘Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?’

Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita

La por-instruista seminario, pli frue anoncita de REU, ne okazos en la menciitaj datoj (fine de marto). La ĉefa kialo estas ke la universitato “Justo”, pli frue posedita de esperantistoj, nun estas oficiale gvidata de aliaj homoj. Ĝuste en la ejo de “Justo” devus okazi la seminario kaj partoprenantoj devus post ekzameniĝo ricevi diplomojn de la universitato. Bedaŭrinde la novaj gvidantoj ne bezonas Esperanton kaj ĉion, ligitan kun ĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita’

Fariĝu staĝanto de E@I!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

  • gajnu monon,
  • ricevu studpoentojn,
  • akiru sperton,
  • vivu eskterlande,
  • lernu novan lingvon,
  • kaj helpu al Esperanto!

Legu la tutan artikolon ‘Fariĝu staĝanto de E@I!’

UEA en konsulta partnereco kun Unesko

UneskoUniversala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.
Legu la tutan artikolon ‘UEA en konsulta partnereco kun Unesko’

“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo

Informstando ĉe la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN. De maldekstre: Mallely Martínez Mateos, Meyling Palma, Diosell Hurtado, Uriel Gurdian. (Foto: Martin Schäffer)

Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.
Legu la tutan artikolon ‘“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo’

La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI.

Al la 1000-homa publiko estis prezentitaj cent 40-minutaj programeroj: 70 lingvoprezentoj, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 alispecaj distraĵoj el apudlingvaj kampoj, ekzemple, animaciaj filmoj kun lulkantoj de diversaj popoloj, aŭ turka arto pentri “sur akvo”. La festivalon kronis plurnacia koncerto.
Legu la tutan artikolon ‘La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo’

Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko


La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo polaj-esperantistoj. Ŝia alvoko, ripetita en kelkaj aliaj grupoj ĉe Yahoo kaj en sociaj retoj, dum unu tago tute ŝanĝis la situacion, kaj la palaco de la familio Branicki, kiu kun granda distanco estis en la unua loko, rapide cedis sian pozicion al Zamenhof, danke al voĉoj donitaj de esperantistoj el multaj landoj, ankaŭ el Brazilo kaj Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko’

La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

Foto: Katalin Kováts

La 11an de februaro finiĝis la kvarsemajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).

La aranĝon, kiu inkludis intensan BEK-kurson por komencantoj, pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el Aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.
Legu la tutan artikolon ‘La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo’

La ora jubileo de Choe Taesok

Choe Taesok kaj lia edzino Vida Čojienė (januaro 2012)

Hodiaŭ, la 16an de februaro, sian 50-jariĝon festas la korea ĵurnalisto kaj esperantisto Choe Taesok, dum pluraj jaroj loĝanta en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, kiu koincide festas sian nacian tagon de la sendependiĝo.
Legu la tutan artikolon ‘La ora jubileo de Choe Taesok’

Interreta tempovojaĝado

Ĉiu, kiu havas sperton pri kreado/prizorgado de retejoj scias, ke la laboro ne finiĝas per lanĉo de la retejo kaj per aldonado de novaj tekstoj. Modernaj teknologioj rapidege evoluas, progresas kaj oni devas sekvi ilin – daŭre prizorgi kaj plibonigi sian retejon ankaŭ el la teknika flanko. Lasi retejon sen ŝanĝoj dum kelkaj jaroj povus signifi, ke por novaj interret-uzantoj ne plu ĉiu enhavo restos atingebla kaj legebla senprobleme.

Ekzemple, la retejo de slovakaj esperantistoj www.esperanto.sk “dormis” dum pluraj jaroj – mankis rimedoj por prizorgi ĝian aspekton, por renovigi ĝin – kaj kvankam la enhavo restis alirebla, ĝeneralaj postuloj kaj bezonoj ŝanĝiĝas. Ni sentis bezonon renovigi ĝin, doni al la retejo pli modernan, “malpezan” aspekton.
Legu la tutan artikolon ‘Interreta tempovojaĝado’

Enhavoriĉa kaj atentokapta februara Ondo

La Ondo de Esperanto, februaro 2012La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011. Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Vinko Markovo, Cindy McKee, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Elena Zhang en la tradicia Ronda Tablo rakontas pri sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantujo dum 2011. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun Aleksander Korĵenkov pretigas dum 20 jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Enhavoriĉa kaj atentokapta februara Ondo’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.