Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
9 Majo 2012 de AlKo
Dum la pasintjara Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakio) evidentiĝis, ke la ejo – studenthejmo Zobor – estas tre taŭga por internaciaj aranĝoj. La favora situo ne tro malproksime de la ĉefurbo Bratislavo, bona ekipaĵo de la ejo kaj agrabla sinteno de lokuloj konvinkis la organizantojn (E@I kun Slovakia Esperanta Junularo), ke ankaŭ SES 2012 okazu en la sama loko.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2012 estos bunta kaj amasa’
8 Majo 2012 de AlKo
D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.
Legu la tutan artikolon ‘Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago’
7 Majo 2012 de AlKo

La dua parto de la studo de Dennis Keefe
La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto, vekis grandan intereson. Publikigita en la reto la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en nia retejo kun 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas ankaŭ la plej diskutata materialo en la retejo – aperis jam 53 komentoj. Hodiaŭ ni proponas la duan parton de la artikolo de Dennis Keefe kaj invitas la legantojn diskuti ĝin (kaj ankaŭ la unuan parton).
DO, KION FARI?
Kion fari por antaŭenigi Esperanton, utiligante la teorion de Everett Rogers? Ŝajnas ke nur Grupo I, do unu homo el 40, aŭ 2,5% el la loĝantaro pretus akcepti en la unuaj paŝoj nian mesaĝon, nian lingvon. Mi ne diros, ke ni celu nur tiun unuan grupon. Ni memoru, ke la teorio de Rogers estas teorio, modelo kiu helpas klarigi la situacion en kiu Esperanto nun sin trovas, sed ĝi ne estas kuirlibro, kiu donas al ni facilan recepton por antaŭenigi la lingvon. Tamen, ni sciu, ke ekzistas grandega grupo da homoj, ĝis 97.5%, kiuj estas iasence sekvantoj, kiuj akceptos Esperanton nur post kiam tiuj de Grupo I faros la unuajn paŝojn.
Legu la tutan artikolon ‘Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)’
6 Majo 2012 de AlKo

Paweł Fisher-Kotowski el Pollando, Wang Shanshan el Ĉinio, Ronald Baby González el Kubo/Hispanio kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (de maldekstre en la supra portretaro) estas novaj Komitatanoj B de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ili estis elektitaj per baloto de Individuaj Membroj de TEJO okazinta marte kaj aprile. Ili oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.
La elektitaj kandidatoj ricevis respektive 21 (66%), 20 (63%), 18 (56%) kaj 16 (50%) voĉojn.
Legu la tutan artikolon ‘TEJO: Novaj komitatanoj B’
4 Majo 2012 de AlKo

Eltriraĵo el la titol-folio de la revuo “Cogabled volapükelas”, ŝerc-revuo de la Munkena Volapüka Klubo, 1886, №1
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj.
Legu la tutan artikolon ‘Inter utopio kaj realo: Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko’
3 Majo 2012 de AlKo

Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio.
Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj arta), al instruistaro de la urbo kaj oficistoj de la urbodomo. Pli ol 500 personoj estas lernantaj la internacian lingvon en la urbeto. La prepara laboro, varbado, reklamo estis grandiozaj. La skipo de instruistoj-volontuloj estas internacia, nun estas laborantaj hungarino Márta Kovács kaj rusino Svetlana Smetanina kun organiza helpo de Kassini.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio’
28 Aprilo 2012 de AlKo

“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo de la kursfinintoj. Iliaj sukcesoj repruvas, ke Esperanto lerneblas dum dek lecionoj – se la gejunuloj estas sufiĉe motivitaj por frekventi la kurson kaj plezure lerni. Por festi ne estis tempo – tuj startis la 36a FaRo kaj la daŭriga kurso, al kiu aliĝis ĉiuj kursfinintoj de FaRo-35. Tamen indas marki la belan numeron…
Legu la tutan artikolon ’35 FaRoj dum 12 jaroj’
26 Aprilo 2012 de AlKo

La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.
Legu la tutan artikolon ‘Petras Čeliauskas honorita’
25 Aprilo 2012 de AlKo
La brazila esperantisto Flavio Rebelo, kies retprojektoj Ĝangalo kaj ITV fiaskis antaŭ kelkaj jaroj, post du monatoj da funkciado de sia nova projekto Nunonia, aperigis en sia nova retejo Nunonia la suban anoncon:
Pro malapero de redaktisto, Nunonia fermos sian pordon

Legu la tutan artikolon ‘Nunonia fermita, Rebelo kabeinta’
23 Aprilo 2012 de AlKo

Libroj kaj aliaj dokumentoj de/pri Zamenhof (Fotis Valentina Kulikauskienė)
Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto 125: Ekspozicio en Vilno’
21 Aprilo 2012 de AlKo
La 17an de marto la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio) estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo.
Legu la tutan artikolon ‘Kamarado prezidanto respondas’
19 Aprilo 2012 de AlKo
La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012).
Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora Esperanto-propagandisto, talenta kaj senlaca Esperanto-instruisto…
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Eŭgeno Perevertajlo’
13 Aprilo 2012 de AlKo

Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj 45 partoprenantoj kune loĝis en unu dometo.
Legu la tutan artikolon ‘Apero-6′
10 Aprilo 2012 de AlKo
La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.
La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.
Legu la tutan artikolon ‘La reta PIV: revo fariĝis realo’
28 Marto 2012 de AlKo
Studo de Dennis Keefe
Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo.
Legu la tutan artikolon ‘Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)’