Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
9 Aŭgusto 2012 de AlKo
D-roj Esther Schor kaj Sho Konishi aliĝas al la Konsilantaro de ESF. ESF ĝojas bonvenigi du pliajn klerulojn el prestiĝaj universitatoj al sia Konsilantaro. Ambaŭ laboris aŭ laboras pri esplorprojektoj ligitaj al Esperanto.
Esther Schor estas profesoro kaj vicestro de la Fako pri la Angla Lingvo en Universitato Princeton. Ŝi doktoriĝis ĉe Yale kaj mallonge instruis en Universitato Tufts kaj en Kolegio Barnard, Universitato Columbia. Ŝia ĉefa studfako estas Brita Romantikismo, kaj ŝi gvidas kursojn pri romantika poezio kaj poetiko, romantika historiismo, romantika dramo, kaj vojaĝliteraturo; aktiva en la programo de Judaj Studoj, ŝi instruas ankaŭ usonan judan literaturon, enkondukon al judismo kaj jidan literaturon tradukitan. Ŝia alia forta intereso estas bibliaj studoj (la Biblio kiel literaturo; Biblia kritiko kaj teorio).
Legu la tutan artikolon ‘ESF: du novaj konsilantaranoj’
7 Aŭgusto 2012 de AlKo

Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.
Legu la tutan artikolon ’100 elektronikaj abonantoj de La Ondo’
5 Aŭgusto 2012 de AlKo
Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.
Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:
Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj’
3 Aŭgusto 2012 de AlKo
Tradicie, en la fermkunsido de la Universala Kongreso oni prezentas la tekston de la kongresa rezolucio, kiu estas oficiala deklaro de la kongreso al ekstera publiko. Ĉi-jare la komisiono pri la kongresa rezolucio (Mark Fettes, Amri Wandel kaj Mireille Grosjean) pretigis la tekston pli frue, por ke oni povu ĝustatempe traduki ĝin nacilingven. Jam estas tradukoj angla kaj germana. La vendredan matenon la Komitato de UEA aprobis la tekston, kiu estas ĉi-sube.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo’
1 Aŭgusto 2012 de AlKo
En la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA.
Hori Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.
Legu la tutan artikolon ‘Du novaj Honoraj Membroj de UEA’
30 Julio 2012 de AlKo
La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado.
Legu la tutan artikolon ‘Alta distingo en Hanojo’
28 Julio 2012 de AlKo

La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono.
Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek el ili ricevis de Ludoviko memormonerojn.
Legu la tutan artikolon ‘Gaja jubilea tago en Bjalistoko’
26 Julio 2012 de AlKo

Ĉinaj gestudentoj en Kunmingo (Foto: LEE Jung-kee)
Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia ĉiujara konferenco starigu dialogon kun ne-esperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj, kulturo aŭ iu aspekto de la konferenca temo. Tio realiĝis en tuttaga simpozio la 25an de julio 2012 kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: ‘La arto de komunikado, komunikado de artoj’. La temo aparte aktualas en la provinco Yunnan, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj.
La prelegoj okazis en du lingvoj, la ĉina kaj Esperanto. Tradukitaj tekstoj estis montritaj ekrane por rapidigi la progreson kaj permesi seninterrompan paroladon. Diskuto-tempo restis post ĉiu prelego. La 150-seĝa aŭditorio estis tute plena tra la tago
Legu la tutan artikolon ‘Konferenco de ILEI: Impona fino al belega semajno’
24 Julio 2012 de AlKo
Elektoj okazis en Kunmingo la 24an de julio 2012, kun 30 validaj komitatanaj voĉoj. Post fermo de proponoj, estis naŭ kandidatoj. La komitato decidis per voĉdono, ke la estraro konsistu el naŭ personoj, el kiuj tri estas elektitaj por specifaj oficoj. Ne eblas anonci taskdividon por la ceteraj lokoj tuj, la kvar ĉeestantaj estraranoj kunsidos hodiaŭ nokte; intertempe ni retbabilos kun la neĉeestantoj, cele al anoncado de provizora taskdivido ene de 24 horoj.
Jen la nova estraro:
Prezidanto
s-ro Stefan MacGill, Hungario/Nov-Zelando
Legu la tutan artikolon ‘Nova estraro de ILEI por 2012–2015′
23 Julio 2012 de AlKo
La 21an de julio la solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo. La unua preleganto estis la antaŭa vicestro de la provinco Junnan, s-ro Liang Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: “Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo”.
Legu la tutan artikolon ‘Malfermo de la 45a ILEI-konferenco’
20 Julio 2012 de AlKo
ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.
En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.
Legu la tutan artikolon ‘Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn’
12 Julio 2012 de AlKo
La Artista Datumbazo estis kreita en la jaro 2005 de E@I, EUROKKA kaj TEJO, sub la gvido de David Emil Wickström, kiu tiam aktivis en ĉiuj tiuj organizoj.
La datumbazaro malaktiviĝis ekde 2008 pro manko de kunlaborantoj. Dum lastaj monatoj okazas reaktualigo, ĝisdatigado kaj restrukturigo (samtempe kun la teknikaj ŝanĝoj de la tuta retejo) fare de nova teamo (anoj de E@I, EUROKKA, Muzaiko, TEJO, kaj UEA).
Legu la tutan artikolon ‘La Artista Datumbazo reaktiviĝas’
9 Julio 2012 de AlKo
La 9an de junio 2012 sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. La Ondo pridemandis d-rinon Katalin Kováts, la iniciatinton kaj organizanton de ĉi tiu evento.
Ĉu ĉio finiĝis bone, ĉu vi kontentas?
La preparo kaj la ekzamentago finiĝis, sed la laboro daŭras. Nun okazas kontrolado de la testoj en Budapeŝto, venos la kalkulo kaj publikigo de la rezultoj kaj poste la produktado kaj sendado de la atestiloj. Krome dankleteroj, raportoj, analizoj kaj artikoloj, intervjuoj… do, amaso da laboroj ankoraŭ.
Legu la tutan artikolon ‘KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj’
7 Julio 2012 de AlKo

Inaŭguro de AEPA-2012: Anton Minev (vicurbestro de Karlovo), prof. Christer Kiselman, prof. Renato Corseti, prof. Boĵidar Leonov, prof. Ilia Hristov, d-ro Michael Cwik, inĝ. Nikolaj Uzunov.
En Karlovo-Sopot (Bulgario) 15–22 jun 2012 okazis la kvara internacia simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA-2012). Ĝin kunorganizis Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) kaj la Regiona Estraro de la Bulgaria Scienc-Teknika Asocio. La altaj protektantoj estis la urbestro de la komunumo Karlovo d-ro Emil Kabaivanov kaj la urbestro de la komunumo Sopot Veselin Liĉev.
Legu la tutan artikolon ‘AEPA-2012: Esperanto, ne nur babil-lingvo’
6 Julio 2012 de AlKo

Foto de Siniša Milašinović
La dekan fojon kongresis la kroata esperantistaro en sia jubilea kongreso en Koprivnica la 22an–24an de junio ĉi-jare. Aliĝis preskaŭ 180 geesperantistoj el Kroatio kaj 14 aliaj landoj de kvar kontinentoj, el kiuj alvenis ĉirkaŭ 140 kongresanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Kroatio: La deka kongreso’