Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
10 Novembro 2012 de AlKo
La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum.
Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.
Legu la tutan artikolon ‘Laŭlum forpasis’
26 Oktobro 2012 de AlKo
UEA konstatas pluan malkreskon
Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble sonas”, dum “komentarioj nun ne helpas”. Regis silento dum kelkaj tagoj, kiun finis Claude Nourmont per la konstato, ke “varbi por varbi” estas “ne tro promesplena afero” kaj ke oni bezonas “proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn”. Propono por logi Esperanto-parolantojn ne venis, sed iom poste oni ekdiskutis krei membrokategoriojn por eksteruloj ne parolantaj Esperanton, kio trovis iom da subteno.
Legu la tutan artikolon ‘Membronombroj, agado kaj ekstera informado’
24 Oktobro 2012 de AlKo

Ewa Kukiełka instruas novajn vortojn
En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
Legu la tutan artikolon ‘En la Esperanto-urbo’
21 Oktobro 2012 de AlKo

“Krio de Morto” post kelkjara paŭzo brue reaperis en Arkones (Fotis Žaneta Nowak)
Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas pri la sento, kiu okulfrapas (kaj orelfrapas!) tuj kiam oni eniras la kongresejon – de libera, senĝena kaj vasthorizonta arta sinesprimo – kompreneble en Esperanto, sed ne nur pri ĝi. La festivalo laŭ sia enhavo klare dividiĝas al prelega kaj vesperprograma partoj. Kvankam la vespera programo estas tradicie rigardata kiel pli grava, laŭ mi, ambaŭ ili meritas pli detalan trarigardon.
Legu la tutan artikolon ‘ARKONES: Kulta kulturaranĝo’
20 Oktobro 2012 de AlKo
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en la Pollanda Senato’
16 Oktobro 2012 de AlKo

Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), feria tago, la konferenco povis komenciĝi jam ĵaŭde, la 27an de septembro.
Legu la tutan artikolon ‘Trilanda konferenco’
15 Oktobro 2012 de AlKo
Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la 27a de decembro 2012 ĝis la 3a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo).
Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11a NR – jes estas ĝuste tiom aktuale, vere
Bela internacia miksaĵo – 36 el Germanio, 27 el Belgio, 15 el Francio, 9 el Svislando, 8 el Nederlando, 5 el Hispanio, 5 el Luksemburgio… Aliĝis jam 40 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.
Legu la tutan artikolon ’11a NR: 111 aliĝintoj el 11 landoj’
14 Oktobro 2012 de AlKo
Laŭ la ĵusa informo el Roterdamo, la 13an de oktobro 2012 forpasis Donald Broadribb (1933–2012).
Donald Broadribb naskiĝis en Usono, kaj ekde 1974 ekloĝis en Aŭstralio. Li studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikanalizon. Esperantisto ekde 1946, li diskoniĝis kiel redaktoro, tradukanto kaj teologo. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, inter kiuj Kristana Bulteno, Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Biblia Revuo, Esperanto sub la Suda Kruco kaj Mirmekobo, kies plej lasta (21a) numero aperis nur unu semajnon antaŭ lia forpaso.
Legu la tutan artikolon ‘Donald Broadribb forpasis’
29 Septembro 2012 de AlKo
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.
Legu la tutan artikolon ‘Lernofesto 2012′
27 Septembro 2012 de AlKo

UAM: István Ertl lekcias (Foto: Goro Christoph Kimura)
Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas.
Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Ruslando, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).
Legu la tutan artikolon ‘La 15a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj’
26 Septembro 2012 de AlKo

alkovro de la memortabulo fare de la urbestro Tadeusz Wlaźlak kaj de la prezidantino de SEA Teresa Pomorska. (Foto: Ryszard Wyszyński)
Szczawno Zdrój, kiu ĉi-jare jam la kvinan fojon gastigis partoprenantojn de la Internacia Esperantista Feriado, organizita de Silezia Esperanto-Asocio, festis ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto gravan esperantistan jubileon.
Junie antaŭ 100 jaroj en la tiama germana kuracloko Bad Salzbrunn kuracis sin la kreinto de la Lingvo Internacia. Do la plej grava parto de ĉi-jara Feriado estis solena malkovro de memortabulo sur la domo, kie li tiam loĝis. Partoprenis la nuna posedantino de la vilao – Iwona Bucka, multaj esperantistoj kaj loĝantoj de la kuracloko. La urbestro de Szczawno Zdrój, Tadeusz Wlaźlak, esprimis akcepton de diversaj esperantistaj iniciatoj kaj ĝojon, ke la urbo fariĝas pli kaj pli alloga por esperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘Szczawno Zdrój: Duobla jubileo’
24 Septembro 2012 de AlKo
La 3an de septembro, je la nacia festotago de San-Marino, la 33a Sanmarineca Universitata Sesio estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon apliki la internacian lingvon Esperanto por kontaktoj al siaj alilandaj partneraj institucioj kaj alstrebi stud-kursaron kun kursoj en Esperanto. La SUSejo, pretere, antaŭ la Dua Mondmilito estis sidejo de la Ligo de Nacioj en Varsovio.
Legu la tutan artikolon ‘AIS sesiis en Varsovio’
20 Septembro 2012 de AlKo
Kion ni faru tiucele uzante la scion de fakuloj pri varbado kaj merkatiko? Jen la demando, kiun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) metis al si, kiam Sam Green, reĝisoro de la filmo The Universal Language, petis kontribuon por la retejo esperantodocumentary.com. Sekvas mallongigita versio de lia eseo.
Esperanto-varbado kaj -merkatiko. Unu afero delonge mirigas min: La Esperanto-komunumo (aŭ pli precize la asocioj) asertas, ke oni deziras disvastigi la uzadon de Esperanto, sed en la praktiko la membronombroj stagnas aŭ malkreskas. Kial?
Legu la tutan artikolon ‘Kreskigi Esperantujon’
19 Septembro 2012 de AlKo

Inaŭguro de la 68a IJK en Hanojo: prezidanto de LKK Phượng Nguyễn (en Esperanto: Flama Floro) kaj vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola. (Foto: Lê Minh Thu)
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO ke ili ne sukcesos organizi la kongreson, kaj sekve vjetnamoj kuraĝe transprenis la taskon, kaj ene de duonjaro brile sukcesis.
Venis al la kongreso 145 partoprenantoj el 27 landoj.
Legu la tutan artikolon ‘IJK-2012 denove en Vjetnamio’
18 Septembro 2012 de AlKo

La prezidantino de PEJ Dorota Rodzianko en la Esperanto-budo (Foto: Peter Baláž)
Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo.
Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala partnero, kutime starigas sian teamon de prelegantoj por la diskut-panelo. UEA kunfinancas la partoprenon de prelegantoj kaj same la Esperanto-standon. Pluraj volontuloj de PEJ (Pola Esperanto-Junularo) deĵoras en la Esperanto-budo por informi pri la lingvo, disdoni informilojn ktp.
Legu la tutan artikolon ‘Krynica denove kun Esperanto’