Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
9 Januaro 2013 de AlKo

Zofia Banet-Fornalowa prelegas en ARKONES (Foto: Andrzej Sochacki)
La 19an de septembro 2012 en Varsovio forpasis Zofia Banet-Fornalowa. Ŝi estis unu el la plej aktivaj, internacie rekonataj, esperantistino kaj historiistino el Pollando. Ŝi verŝajne preferus, ke mi nomu ŝin pollandanino.
Ŝi, filino de la nacio, kiun Hitler kaj milionoj da liaj disĉiploj volis komplete neniigi dum la Dua Mondmilito, mirakle travivis kaj scipovis ĝoji pro la vivo. Zofia aktivis, interalie, en la societo Infanoj de Holokaŭsto kaj Internacia Korczak-Societo. Janusz Korczak (Henryk Goldszmidt), kuracisto kaj pedagogo el Varsovio kiu kunfondis kaj gvidis en Varsovio dum 30 jaroj la orfejon Nasz Dom (Nia Hejmo) kune kun “siaj” infanoj iris vice al la buĉej’ en Treblinka, estis la plej ofte menciata, priskribata kaj priparolata “heroo” de Zofia.
Legu la tutan artikolon ‘Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)’
3 Januaro 2013 de AlKo
La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto.
Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la jarŝanĝo en ĝi estis 427 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 945 etikedoj.
Legu la tutan artikolon ‘La novjarnokta statistiko’
30 Decembro 2012 de AlKo
Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.
(Goethe, Ifigenio 5, 13)
La jaro 2012 staris sub la signo de la 125-jara ekzisto de Esperanto kiu trovis sian plej brilan manifestiĝon en la ekspozicio de Bavara Ŝtata Biblioteko.
Kiel en antaŭaj jaroj (La Ondo, 1/2010, 2/2011, 1/2012) ankaŭ sojle de 2013 ni retrovagigu la rigardon al la paseo, al la jaroj 1863 (150 jaroj), 1888 (125 jaroj), 1913 (100 jaroj), 1938 (75 jaroj) kaj 1963 (50 jaroj).
1863
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis: Ernest Archdeacon (03-28), Nikolaj Borovko (08-15), Émile Grosjean-Maupin (02-19) kaj la aŭtoro de la Volapük-himno, la posta jezuito kaj orientalisto Franz Zorell (09-29). Legu la tutan artikolon ’2013: Dat-revene kaj rememore’
29 Decembro 2012 de AlKo
Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de la urbestro Antun Korušec kaj la direktoro de la biblioteko Marinko Iličić, kiuj salutis la gastojn, estis prezentita fotoekspozicio de la esperantisto Ivica Šćepanović (el insulo Brač) “La vivo tra objektivo”, la bildkarta ekspozicio “La mondo estas mirinda ĝardeno” kaj la ekspozicio “Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”.
Legu la tutan artikolon ‘La Zamenhofa Tago en Kroatio’
27 Decembro 2012 de AlKo
La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957 ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.
Legu la tutan artikolon ‘Belka Beleva forpasis’
26 Decembro 2012 de AlKo
Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2012 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. La Papo bondeziris en Esperanto. Li diris: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]
Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La tutmonda televida elsendo montris ilin dum la Papo eldiris la Esperant-lingvan bondeziron.
Legu la tutan artikolon ‘Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!’
23 Decembro 2012 de AlKo
La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la ĉefartikolo de la lasta “Ondo” por 2012 kaj la listo de ĉiuj laŭreatoj de ĉi tiu plej prestiĝa Esperanto-premio.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron’
21 Decembro 2012 de AlKo
De la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.
Legu la tutan artikolon ‘UEA en NRO-konferenco de Unesko’
20 Decembro 2012 de AlKo
La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva regiono, 45 en Krasnojarska regiono, 39 en Krasnodara regiono, 38 en Sverdlovska regiono, 38 en Ĉuvaŝa respubliko, 24 en Novosibirska regiono, 23 en Samara regiono kaj 19 en Ivanova regiono. En Kaliningrada regiono troviĝas 8 esperantoparolantoj. Esperantoparolantoj troviĝas en 70 el 83 regionoj de Ruslando.
La publikigitaj raportoj malkaŝas ankaŭ la etnecon de la esperantistoj. Legu la tutan artikolon ‘Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?’
15 Decembro 2012 de AlKo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).
En ĉi tiu jaro 15 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012′
13 Decembro 2012 de AlKo
Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, la heroa kongreso en Boulogne-sur-Mer! Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo.
Legu la tutan artikolon ‘Rutino: la plej forta malamiko de esperanto’
12 Decembro 2012 de AlKo
Inter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando.
Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 landoj: Brazilo, Usono kaj Meksiko (ĉeestis Esperanto-parolantoj el 16 diversaj meksikaj urboj de naŭ meksikaj subŝtatoj).
Legu la tutan artikolon ‘Meksiko: La movado daŭre evoluas’
10 Decembro 2012 de AlKo
Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo’
9 Decembro 2012 de AlKo
Jam la sepan fojon la Esperanto-klubo Laro okazigis aŭtune en la nigramara urbo Soĉi tradiciajn Tagojn de Internacia Lingvo Esperanto (TILE). Ĉi-jare, komence de novembro venis al Soĉi 31 homoj el 12 lokoj de Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘TILE-7′
8 Decembro 2012 de AlKo

Memorinda kunveno en la kulturcentro JoCa en Kotonuo. De maldekstre: Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi kaj Privas Tchikpe.
La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, membro de SSB; kaj Latifou Gbadamassi el Lokossa (Benino), prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).
Legu la tutan artikolon ‘Afrika Kongreso de Esperanto’