Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

UEA serĉas grafikistojn

UEA serĉas grafikistojn por ĉiuspecaj grafikaj laboroj, de la plej simplaj ĝis la plej defiaj.

Se vi spertas pri iu(j) el jenaj laboroj:

  1. retpaĝaspektigo
  2. libroaspektigo
  3. enpaĝigo
  4. kompostado
  5. reklamgrafikarto
  6. hejmstilkreado
  7. ajna alia grafika aspektigo

Legu la tutan artikolon ‘UEA serĉas grafikistojn’

UEA invitas prelegi en Seulo

Kadre de la 102a UK en Seulo okazos la jubilea 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.
La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro 2017.

Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas prelegi en Seulo’

Duolingo: La dua Esperanto-kurso

DuolingvoEn oktobro la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj.

La konstruado de la kurso komenciĝis en septembro 2015. Ĝi certe ne kreskos tiom rapide, kiom la angla kurso kreskis, sed estas io pli grava ol la nombro de lernantoj, nome, la fakto, ke nun 400 milionoj da pliaj homoj povas lerni Esperanton per facila kaj amuza metodo. Duolingo jam montris sian gravecon por Esperanto per la anglalingva kurso, kiu en novembro 2016 atingis 600 mil lernantojn. Se la hispanlingva kurso atingus trionon de la sukceso de la alia kurso, ni povus alproksimiĝi al unu miliono da eklernintoj je la fino de 2017.

Legu la tutan artikolon ‘Duolingo: La dua Esperanto-kurso’

Sukcesa monkolekto por Amikumu

La 16a de novembro 2016 estas historia dato. 429 homoj finance subtenis la kampanjon por Amikumu per 26 mil 671 eŭroj. Ni tre dankas al la komunumo pro la subteno!

Amikumu estos apo (= aplikaĵo), kiu helpas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ni bezonis monkolekti, ĉar estas komplike programi tian apon sen kapitalo. Ni bezonas projektmastrumanton, programistojn por iOS, Android kaj la servilo. Krome, ni bezonas grafikiston kaj efikan merkatadon. Ni invitas vin konatiĝi kun nia teamo ĉe:

Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa monkolekto por Amikumu’

Semajnfine okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado

UEALa Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn.

La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: Evoluo de Esperanto-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.

Dimanĉe la 27an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj ekzemple de niaj du prelegantoj por enprofundiĝi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.

Legu la tutan artikolon ‘Semajnfine okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado’

FAME-premio por Katalin Kováts

FAME-premio por Katalin Kováts

Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch)

La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la interret-portalo www.edukado.net”, kiel tekstas la premi-dokumento. La premio estas dotita per 3000 eŭroj.

Legu la tutan artikolon ‘FAME-premio por Katalin Kováts’

Premio Sikorska por Zsófia Kóródy

Zsófia Kóródy

En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Legu la tutan artikolon ‘Premio Sikorska por Zsófia Kóródy’

Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020

Post Seulo (2017) kaj Lisbono (2018) la sekvaj urboj kie la UK okazos estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2019 kaj 2020 la Estraro de UEA planas decidi dum la 102a UK en Koreio.

Legu la tutan artikolon ‘Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020′

Bela etoso en bela urbeto

Floréal Martorell rakontas pri la Esperanto-muziko en Figures (Foto: Françoise Eriksen)

Riĉa kaj bunta programo okazis dum la oktobrofina Internaciisma Renkontiĝo en Figures (Katalunio). Inter la ĉefaj prelegantoj elstaris Manuela Burghelea, kiu parolis pri volontulad-ebloj por junuloj, kaj Mateu Vic, kiu klarigis kiel agi porpace kontraŭ apartismo kaj rasismo en Palestino. Lluís Batlle prelegis pri la (internacia) lingvo de la tuta Hispana Krono dum la 16a jarcento, kaj la ĉarmaj blindulinoj Teresa Marbà kaj Paquita Garcia ofertis lertajn klarigojn sur la mallumo.

Legu la tutan artikolon ‘Bela etoso en bela urbeto’

TEJO ekgvidas kunordigan strukturon pri tutmonda junularo

TEJOLige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajn organizojn.

TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara-Eŭropa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado – Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

Legu la tutan artikolon ‘TEJO ekgvidas kunordigan strukturon pri tutmonda junularo’

Esperanto por la azia kunlaboro

La podio

278 esperantistoj venintaj el 20 landoj partoprenis la 8an Azian Kongreson de Esperanto, kiu de la 3a ĝis 6a de novembro sukcese okazis en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou [Ĉjuanĝoŭ] kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. Paralele kun ĉi tiu kongreso okazis la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio kun la temo “Lerni Esperanton per moderna metodo” kaj la 10a jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercista asocio).

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto por la azia kunlaboro’

MLF-11: 70 lingvoj prezentotaj en Moskvo

MLF-11Moskva Esperanta Asocio MASI invitas moskvanojn kaj gastojn de la Ruslanda ĉefurbo viziti la 11an Moskvan Lingvan Festivalon. Ĝi ikazos la 20an de novembro (proksiman dimanĉon) en la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato kaj daŭros la tutan tagon – ekde la solena malfermo je la 11a horo kaj 30 minutoj. En la programo: prezentado de 70 lingvoj, 20 lingvistikaj prelegoj, 10 rakontoj pri kiel praktikumi kun lingvoj kaj 10 malstreĉigaj aranĝoj el diversaj kulturoj.
http://www.lingvafestivalo.info/

Legu la tutan artikolon ‘MLF-11: 70 lingvoj prezentotaj en Moskvo’

Endre Dudich forpasis

la 3an de novembro 2016 en Budapeŝto forpasis la konata hungara esperantisto

d-ro Endre Dudich (1934-2016)

Dudich

Legu la tutan artikolon ‘Endre Dudich forpasis’

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando.

Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.”

Legu la tutan artikolon ‘Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono’

Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto

Halina Gorecka

Halina Gorecka ĉe la mikrofono en Kaliningrado.

En 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (en 2011 kelkaj podkastoj estis registritaj en Moskvo). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Post la fermo de Rpod Radio Esperanto paŭzis ĝis aŭgusto 2015, kiam ĝi reaperis ĉe PodFM.ru, kie estis publikigitaj ok pliaj sonprogramoj.

Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de Radio Esperanto republikigis la malnovajn podkastojn ĉe PodFM.ru, kie nun estas ĉiuj 39 eroj. Krom ne plu aktualaj informoj (Esperanto-novaĵoj, komentarioj, Kaliningrada felietono, prezento de novaj (jam malnovaj) kajeroj de La Ondo de Esperanto) Radio Esperanto enhavas ne novaĵecajn erojn, inter kiuj estas originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj kaj dekoj da kanzonoj en Esperanto.

Legu la tutan artikolon ‘Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto’



Bad Behavior has blocked 848 access attempts in the last 7 days.