Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
7 Marto 2013 de AlKo
En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?
Legu la tutan artikolon ‘Paŝoj en la liberan spacon’
6 Marto 2013 de AlKo
La kvina artikolo de Dennis Keefe

Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli bone kompreni, en kia kadro situas niaj varbaj, informaj kaj reklamaj agadoj. Eble interesos al la esperantistoj scii, ke kiam mi instruas mian KK-kurson en Francio kaj en Ĉinio, mi ofte utiligas la fenomenon Esperanto en miaj lecionaj ekzemploj. La Esperantaj ekzemploj helpas al miaj bakalaŭraj kaj magistraj studentoj pli bone kompreni la neprofitdonan flankon de organizoj.
Legu la tutan artikolon ‘Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto’
5 Marto 2013 de AlKo
Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando.
Kial?
Legu la tutan artikolon ‘La sekva “Ondo” estos duobla’
4 Marto 2013 de AlKo
La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo de Esperanto” en la 2012a jaro’
26 Februaro 2013 de AlKo
La 6–14an de julio Utena gastigos la 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). BET estas kvazaŭ kongreseto kun longa tradicio, imitanta la programon de UK (kursoj, prelegoj, diskutoj, artvesperoj kaj ekskursoj).
Utena, urbo kun 32 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Litovio, 92 km norden de la Litovia ĉefurbo Vilno, aŭ 67 km norden de la geografia centro de Eŭropo.
La nomo Utena (Utten) estis registrita en la jaro 1261a, kaj ĝi do estas unu el la plej malnovaj litovaj loĝlokoj. Komence ĝi estis ligna kastelo ĉe la rivereto Utenėlė (Uteneto). Fine de la 13a jarcento ĉi tie oni konstruis la potencan kastelon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbeto.
Legu la tutan artikolon ‘Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj’
24 Februaro 2013 de AlKo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas speciale interesa. En ĝi ĉiujare aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon esperantistan. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2012, Peter Baláž. (lia portreto estas en la kovropaĝo). La laŭreato mem kaj 12 pliaj divers-tendencaj aktivuloj en la tradicia “ronda tablo” respondas la demandon: “Kiujn Esperanto-eventojn en 2012 vi taksas la plej pozitivaj kaj la plej negativaj?”
Legu la tutan artikolon ‘Enhavoriĉa februara Ondo’
12 Februaro 2013 de AlKo
Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉitaj al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de Esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kováts. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.
Legu la tutan artikolon ‘Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM’
30 Januaro 2013 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni invitis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”
El la 17 invititoj respondis (same kiel pasint-jare) 13 personoj; 11 viroj kaj du virinoj; sep eŭropanoj, du azianoj, kvar amerikanoj. Inter la respondintoj estas (eks)gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA.
Kiel klarigite en la pasinta jaro, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj’
24 Januaro 2013 de AlKo
Intervjuo kun Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro
En la januara Ondo ni informis, ke la 33-jara slovaka aktivulo Peter Baláž, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012. Hodiaŭ li estas nia gasto.
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Tio samtempe surprizis kaj ĝojigis min. Mi sciis, ke mi estis proponata plurfoje en pasintaj jaroj, kaj mi ne vere atendis ke oni elektos ĝuste min ĝuste ĉi-jare. Estas certe bona sento, kiam oni pozitive taksas vian laboron. Aliflanke, mi konscias ke ekzistas multaj homoj, kiuj same (aŭ eble eĉ pli) meritus la titolon, eble ili nur ne estas tiom videblaj aŭ konataj.
Ni aŭdis, ke via nomumo vekis intereson de la amaskomunikiloj en Slovakio. Kio okazis?
Legu la tutan artikolon ‘La estonteco certe ne estos enua’
21 Januaro 2013 de AlKo
La eksterordinara landa kunveno de la delegitoj de Pola Esperanto-Asocio kunsidis la 19an de januaro 2013 en Varsovio. La kunveno akceptis novan statuton de PEA kaj elektis novan estraron:
Stanisław Mandrak (prezidanto)
Barbara Pietrzak (vicprezidanto)
Robert Kamiński (sekretario)
Alina Mozer (kasisto)
Anna Maria Koniecpolska-Bień (estrarano pri junularaj aferoj)
Paweł Fischer-Kotowski (estrarano)
Teruo Matsumoto (estrarano)
Łukasz Żebrowski (estrarano)
Legu la tutan artikolon ‘Pollando, la krizo superita?’
20 Januaro 2013 de AlKo
Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP.
La 29a eldono – jam! – kun siaj tradicioj kaj evoluoj… Kaj kion raportu iu, kiu ĉeestis senescepte ĉiujn antaŭajn festivalojn?
Legu la tutan artikolon ‘La 29a Internacia Festivalo’
17 Januaro 2013 de AlKo
La 11a Novjara Renkontiĝo en Xanten
Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono).
En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la famon esti la vintra renkontiĝo por Esperanto-familioj – kun riĉa infana programo por la diversaj aĝogrupoj. Ankaŭ ĉi-jare la gaja infanaro el sep landoj, ĉ. 40-kapa, plene ĝuis la riĉan oferton – ĉefe manlaboroj, ludoj kaj kantoj, grandparte kadre de la renkontiĝa temo“revoj kaj sonĝoj”.
Legu la tutan artikolon ‘Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”’
15 Januaro 2013 de AlKo
“Brila movada programo. Kremo de la Esperantaj muzikistoj. Mojosaj homoj kaj vigla esperantisma etoso. Venontjare nepre venu ankaŭ vi!” – tiel mi prezentus SMS-e la aranĝon al amiko, kiu ne povis partopreni en la 4-a Junulara Esperanto-Semajno. Ankaŭ mi preskaŭ ne venintus, sed JES simple valoras partoprenon.
Legu la tutan artikolon ‘Kvarfoje JES!’
12 Januaro 2013 de AlKo
Miaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, precize en la lasta momento la eldonejoj liveris al la Zamenhofcentro stokojn da menditaj libroj kaj diskoj.
Legu la tutan artikolon ‘La 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj’
11 Januaro 2013 de AlKo
Konforme al la Ĝenerala regularo de REU (Rusia Esperantista Unio), kiu tekstas: “La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco” (art. 3.2), mi nome de la Estraro de REU anoncas, ke la 27a Konferenco de REU okazos en Moskvo la 13-14an de aprilo.
Legu la tutan artikolon ‘REU konferencos en aprilo’