Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
2 Aprilo 2013 de AlKo
La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB).
Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti same silente, kiel ĝi startis, sed la mencio pri ĝi en la artikolo pri la penetrado de masianoj en liberajn spacojn, logis la atenton de Aleksander Korĵenkov, kiu proponis donaci al LEB kelkajn librojn de la Kaliningrada eldonejo Sezonoj. Tio inspiris nin fari el la librotransdonadoj al LEB kaj aliaj okazaĵoj, ligitaj kun Esperanto-libroj, publikajn eventojn en liberaj spacoj. La unuan aranĝon ni organizis en la nesto de LEB – la Domo sub la Arbo.
Legu la tutan artikolon ‘Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj’
31 Marto 2013 de AlKo

Speciale por la partoprenantoj de BET-49 en Utena koncertos la folklora ensemblo «Utauta».
La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, elstaros inter multaj okazintaj BET-oj pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo apud la lago Dauniškis, kie vespere lumas koloraj fontanoj. La kulturcentro de Utena ankaŭ pretas aranĝi kelkajn muzikajn dancvesperojn apud la lago kun etnografia muziko. Estos ankaŭ aliaj surprizoj. Krom la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena. Sube estas prezentataj kelkaj el ili:
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Riĉa kultura programo’
29 Marto 2013 de AlKo
La 27an de marto 2013 en Moskvo en sia 76a vivojaro forpasis d-ro Vladimir Romanoviĉ Lemelev (1938–2013). Brila sciencisto-medicinisto, docento kaj vicdekano de la Samarkanda medicina instituto, elstara pedagogo, aŭtoro de multegaj sciencaj verkoj, eksterordinara erudiciulo kun enciklopediaj scioj kaj samtempe ege modesta, bonkora kaj helpema homo…
Legu la tutan artikolon ‘Vladimir Lemelev forpasis’
28 Marto 2013 de AlKo
Kiu ne konas la mondfaman servon YouTube.com? Amaso da muzikvideoj, amuzaĵoj, reklamoj, lernomaterialoj kaj prelegoj. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj, kaj ĉe unuopaj videoj ekzistas ebleco aldoni diverslingvajn subtitolojn. Mi eksplikos, kiamaniere krei subtekstojn en via lingvo.
Modela situacio: Vi volas projekcii videon de YouTube (hejme, dum aranĝo), sed unue vi devas krei subtekstojn en via lingvo. Vi planas projekcii sen ret-aliro, do la video kaj subtekstoj devas troviĝi en via komputilo.
Legu la tutan artikolon ‘Kreu subtekstojn por videoj el YouTube’
26 Marto 2013 de AlKo

Stanislao Rynduch (maldekstre) kaj Eŭgeno Macko kun la ordenoj
La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de decembro 2012 atribuis la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.
Legu la tutan artikolon ‘Ankoraŭ du esperantistoj ordenitaj en Pollando’
24 Marto 2013 de AlKo
La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis la 22–24an de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘La centa UK okazos en Francio’
22 Marto 2013 de AlKo
La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė – Rokiškis – Leliūnai – Utena.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: La tuttaga ekskurso’
20 Marto 2013 de AlKo

Otto Prytz (meze) kaj lia edzino Pilar Menéndez (maldekstre)
La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la 13an de marto 2013 ĉe la ambasadoro de Hispanio en Norvegio, Antonio López Martínez.
Legu la tutan artikolon ‘Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto’
19 Marto 2013 de AlKo
La 10a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 11a de marto. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simila nombro nur parton. Inter la partoprenantoj, krom multaj nepalanoj, estis dek personojn el Japanio, kvar el Francio, du el Pollando, kaj po unu el Rumanio kaj Danlando. ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.
Legu la tutan artikolon ‘La 10a Himalaja Renkontiĝo’
18 Marto 2013 de AlKo
SES 2013 (Somera Esperanto-Studado), kiun ĉiujare organizas Edukado@Interreto kun helpo de lokaj junuloj, okazos la 12–20an de julio 2013. Post du jaroj en Nitra SES venos al Martin, historia urbo, kie oni povos ĝui kaj admiri belecon de slovakia naturo. Okazos kvin ekskursoj, ekzemple, al kastelo kaj bestoĝardeno en Bojnice, al Altaj Tatroj kaj veturado per historia vaportrajno kun vizito de Orava kastelo.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2013 kun la “Verda rabato”’
17 Marto 2013 de AlKo
La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la oficejoj de parlamentanoj Teresa Hoppe kaj Marek Biernacki.
Legu la tutan artikolon ‘La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia’
16 Marto 2013 de AlKo
La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).
ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘ĈEA ricevis la premion Cigno 2013′
14 Marto 2013 de AlKo
La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
Legu la tutan artikolon ‘Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga’
13 Marto 2013 de AlKo
Elstara litova esperantisto, tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. Dum BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena (Litovio), Čeliauskas faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo’
9 Marto 2013 de AlKo
La akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo en la Baltiaj landoj. Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Ekskurso en bierfarejo’