Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
11 Majo 2013 de AlKo
Foje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.
Legu la tutan artikolon ‘Aŭdi Esperanton en la reto’
10 Majo 2013 de AlKo

BET-6 en Veisiejai (Litovio, 1964). Kunveno.
Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino.
Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por iri al ĝi? Laŭ tiutempa ordo tio eblis nur post unujara laborado, sed mi staĝis nur duonjaron. Mi turnis min al mia senpera estro. Li ne kontraŭis, sed… Necesis iri al la uzina etatestro, kiu diru la decidan verdikton. Li estis malklera malnova komunisto, tre lojala al la soveta reĝimo. Mi iris al li kaj klarigis la situacion:
Legu la tutan artikolon ‘Aspiranto kaj Esperanto’
8 Majo 2013 de AlKo
FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo.
La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo prezentos kantojn en la valona kaj franc-belga lingvoj. Post ĉi tiu enkonduko komenciĝos folka balo kun la frisa bando Kapriol’! kiu dancigos la homojn, intermiksante kaj plezurigante la partoprenantaron.
Legu la tutan artikolon ‘FESTO: la programo konturiĝas’
3 Majo 2013 de AlKo
Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio 2013 en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.
Legu la tutan artikolon ‘Lingvaj kursoj en BET-49′
28 Aprilo 2013 de AlKo
Ankaŭ ĉi-jare la partoprenantaro de PRINTEMPE estis bele internacia. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio; kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do regis bela Esperanto-etoso en la kvara PRINTEMPE de la 29a de marto ĝis la 6a de aprilo.
Legu la tutan artikolon ‘De vintro al printempo’
27 Aprilo 2013 de AlKo
Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Akademio de Esperanto: Elekto de triono de la akademianoj’
26 Aprilo 2013 de AlKo
La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan inaŭguron de BET-49 la 7an de julio en Utena. Se ne ekestos gravaj obstakloj, d-ro Vydas Gedvilas partoprenos la inaŭguron kaj parolos al la partoprenantoj de BET-49. La parlamentestro promesis helpi ankaŭ ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49.
Legu la tutan artikolon ‘La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA’
24 Aprilo 2013 de AlKo
La 13–17an de marto 2013 en la belega feriejo Los Cocos (La kokosoj) okazis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) – unu el la atingoj de Kuba Esperanto-Asocio, kiu ebligas liberan esperantumadon, kontrolon de rezultoj, transdonon de spertoj, kunsidadon, montgrimpadon, muzikumadon, sportadon, dancadon… Ĉi-jare en KER renkontiĝis esperantistoj de 13 el la 15 Kubaj provincoj, kaj krome malgrandaj delegitaroj el Francio (3) kaj Meksiko (4), kaj niaj ruzaj rusinoj. Entute partoprenis 234 esperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘KER: Kia esperantumado en Kubo?’
21 Aprilo 2013 de AlKo
La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.
Legu la tutan artikolon ‘Madrido: Iberia renkontiĝo’
14 Aprilo 2013 de AlKo
La 13-14an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kun 34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj. La konferenco diskutis la raporton de la estraro de REU kaj taksis ĝian agadon kontentiga. En la diskutado oni parolis pri la perspektivoj de la movado en Ruslando, pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto, kaj pri la regiona agado.
Sekvis elektoj. En sekreta voĉdonado Svetlana Smetanina (Moskvo) ricevis 23 voĉojn, kaj Jurij Karcev (Uljanovsk) 4 voĉojn, Do, la Moskva Esperanto-aktivulino Svetlana Smetanita estis elektita kiel la nova prezidanto de REU. Legu la tutan artikolon ‘Svetlana Smetanina, la nova prezidanto de REU’
11 Aprilo 2013 de AlKo
Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013–2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉi-sube. Oni devos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la Centran Oficejon plej laste la 14an de junio 2013.
Legu la tutan artikolon ‘Balotado pri komitatanoj B komencita’
8 Aprilo 2013 de AlKo
Proksimiĝas la vica REU-Konferenco, kiu okazos la 13–14an de aprilo en Moskvo. La nuna situacio en nia landa movado estas sufiĉe malfacila kaj trista. Mankas aktivaj movadanoj, falis la nombro de REU-anoj, la kluboj malfortas, ni perdis kelkajn seriozajn aktivulojn, belajn revuojn, ejojn kaj eĉ entuziasmon. La landa organizo estas sursojle de disfalo… Permesi tion ne eblas! Bolas la movado post Urala montaro, aktivas MASI-klubo, aperadas REGo kaj ne mankas bonegaj ideoj ĉe spertuloj kaj novuloj.
Legu la tutan artikolon ‘Svetlana Smetanina kandidatiĝis por la posteno de la prezidanto de REU’
6 Aprilo 2013 de AlKo

Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton (Foto de Aleksej Sorokopit)
La 31an de marto okazis en Minsko (la ĉefurbo de Belarusio) la unua lingva festivalo. La festivalon gastigis la filologia fakultato de la Belarusia ŝtata universitato.
Legu la tutan artikolon ‘Minsko: La unua lingva festivalo’
4 Aprilo 2013 de AlKo

Aleksander Korĵenkov prelegas pri la historio de Esperanto en seminario prepare al la 90a UK (Kaŭno, majo 2004)
La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.
Ni jam informis pri la kvarprelega ciklo de Petras Čeliauskas “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. Krome, en Utena Aleksander Korĵenkov prezentos sian kvinprelegan kurson “Historio de Esperanto”.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto’
3 Aprilo 2013 de AlKo
La 31an de marto la nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (Vizaĝlibro) atingis 3500. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009.
Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio (143), Germanio (114), Meksiko (109), Argentino (103) kaj Ruslando (88).
Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook’