Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

IEK-2013: Pri la Esperanta muziko

La urbo Saint-Amand-Montrond situas en la centro de Francio. Fakte ekzistas kolono, tre proksime de la urbo, kiu indikas la punkton. La centro estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj lokoj de Francio, sed la partoprenantoj de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi tie la 20-26an de julio, ne rimarkis tion. La organizantoj, Ĵak Le Puil kaj lia edzino, Armela LeQuint, faris ĉion, por ke ni sentu nin bone.
Legu la tutan artikolon ‘IEK-2013: Pri la Esperanta muziko’

E@I kun tri novaj projektoj, subtenitaj de EU

E@ILa teamo de E@I krom poresperanta agado okupiĝas ankaŭ pri EU-projektoj (ĉefe lingvoinstruaj). Ankaŭ ĉi-jare E@I sendis plurajn projekt-proponojn al la agentejo EACEA en Bruselo. En julio venis la respondo: el ĉiuj proponitaj projektoj estis aprobitaj tri, en kiuj E@I estas envolvita. Unu projekton E@I mem kunordigos, en la du aliaj ĝi estos partnero. Temas pri kreado de multmediaj multlingvaj retkursoj en la stilo de lernu.net.
Legu la tutan artikolon ‘E@I kun tri novaj projektoj, subtenitaj de EU’

SES plena je surprizoj

La organizantoj de SES-2013; de maldekstre: Víť Mišurec (Ĉeĥio), Dorota Rodzianko (Pollando), Romualda Jeziorowska (Pollando), Zsófia Pataki (Hungario), Peter Baláž (Slovakio), Katarína Nosková (Slovakio). (Foto: Andi Münchow)

La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. Regula vizitanto povis ĉi-jare sperti kelkajn apartajn aferojn.

Post du jaroj en Nitra, SES translokiĝis al pli montara regiono, en la urbon Martin. La aŭspicion transprenis la urbestro Andrej Hrnčiar, prezidanto de la Žilina regiono Juraj Blanár kaj ankaŭ ministro de edukado, scienco, esplorado kaj sporto Dušan Čaplovič. La ministro eĉ verkis alparolon por SESanoj, kiu aperis en programlibro, kaj finance subtenis la aranĝon. La urbo Martin iĝis oficiala partnero de SES, helpis plurmaniere, kaj posedantoj de la Urbo-Karto pagis je 50% malpli altan aliĝkotizon.

Legu la tutan artikolon ‘SES plena je surprizoj’

Ponto de la Espero

La 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la evoluinta Esperanto-infrastrukturo ofertis multajn servojn al la partoprenantoj. Ne nur multaj dulingvaj ŝildoj, Esperanto-menukartoj en pluraj kafejoj, restoracioj, aro de esperantlingvaj turismaj kaj informaj broŝuroj estis je helpo al la vizitantoj, sed ili povis ankaŭ ĝui la gastamon de la Esperanto-hotelo Zum Pass kaj senĝene konversacii kun la urbestro Gerhard Walter en la internacia lingvo.

Legu la tutan artikolon ‘Ponto de la Espero’

Kultura vigliĝo en radikala etoso

La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo de la frakcioj. Kunvenis la ekologia, sennaciista, komunista, liberecana frakcioj kaj la Vegetara Sekcio.
Legu la tutan artikolon ‘Kultura vigliĝo en radikala etoso’

Rejkjaviko – malgranda kaj intima

98a Universala Kongreso de Esperanto

Rejkjaviko, 21–28 jul 2013

UK-98Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa montriĝis tute taŭga por malgranda kongreso. Eĉ en granda salono ne troviĝis multe da malplenaj lokoj kaj ĝi donis impreson, ke la salono estas grandparte plena. Foje la malgrandaj salonoj estis eĉ tro malgrandaj dum ne atendite venis multaj homoj ekzemple al kunsido de ISAE.
Salono Zamenhof (Foto: Natalja Saljajeva)
Legu la tutan artikolon ‘Rejkjaviko – malgranda kaj intima’

WikiTrans: rapide kaj bonkvalite traduki

E@ILa programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la 5a de majo en Partizánske (Slovakio) por seminario organizita de E@I danke al subvencio de Esperantic Studies Foundation.
Legu la tutan artikolon ‘WikiTrans: rapide kaj bonkvalite traduki’

UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto

Revuo EsperantoInter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

Legu la tutan artikolon ‘UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto’

Rezolucio de la 98a Universala Kongreso de Esperanto

Ek-981034 partoprenantoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;

Legu la tutan artikolon ‘Rezolucio de la 98a Universala Kongreso de Esperanto’

Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

Mark FettesProf. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

Legu la tutan artikolon ‘Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!’

UEA denove parolis en UN

Stefano Keller en interparolo kun indonezia diplomato

Stefano Keller en interparolo kun indonezia diplomato

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.

Legu la tutan artikolon ‘UEA denove parolis en UN’

BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena’

Bonvenon al BET-49

La Dua Bulteno

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 6an–14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La Kolegio estas en la centra placo de la urbo.

La alveno al la aranĝo la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – la 14an de julio. Jam aliĝis 200 partoprenantoj el 20 landoj.

Partoprenantoj loĝos en apudaj studentaj domoj (str. Maironio 18 kaj str. Aušros 73) kaj en la hotelgastejo Utrana (str. Aušros 36A).
Legu la tutan artikolon ‘Bonvenon al BET-49′

Nurenbergo: Duobla jubileo

Foto: Alfred SchubertPor esperantoparolanto la jaro havas kelkajn regulajn gravajn datojn: la renkontiĝoj dum Novjaro, la apero de la plej ŝatata gazeto kaj la ĉiujara kunveno de la landa asocio. La Germana Esperanto-Kongreso okazas ĉiam dum Pentekosto, ĉi-jare la 17–20an de majo. Ĉi-foje la grupo de Nurenbergo invitis pasigi kvar tagojn kun riĉa programo, kaj 170 homoj sekvis tiun inviton, multaj el la najbaraj landoj, sed venis partoprenantoj eĉ el Usono kaj Tajvano.

La nurenberganoj tre ĝojis pri tio, ĉar tiu kongreso estis duobla jubileo. Ĝi estis la 90a inter la germanaj kongresoj, kaj ĝi okazis en la jaro de la 125a datreveno de nia grupo – la plej malnova Esperanto-grupo en la mondo. Ĝi Esperantiĝis en 1888.
Legu la tutan artikolon ‘Nurenbergo: Duobla jubileo’

Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn

Foto: Francisko L. Veuthey

La Rejkjavika koncert-konferenca centro “Harpa” - nia ĉi-jara kongresejo (Foto: Francisko L. Veuthey)

La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA.

Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.

Legu la tutan artikolon ‘Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.