Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
19 Novembro 2013 de AlKo
La 12an de novembro en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme.
Etsuo Miyoshi mem rakontis pri la evento:
Legu la tutan artikolon ‘Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno’
14 Novembro 2013 de AlKo
La 45a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Incheon la 26–27an de oktobro kun la ĉeftemo “Esperanto kiel dumviva lernado”. Partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj. La kongresa temo estas ligita kun la projekto “Dumviva lernado”, lanĉita de la distrikto Namdong en 2009 en Incheon. En ĝi ankaŭ Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio aktivas nome de Verdaj Steletoj, kiu dum du jaroj estas premiata pro la plej elstara modelo el ĉirkaŭ 50 rondoj.
Legu la tutan artikolon ‘Koreio: Dumviva lernado’
13 Novembro 2013 de AlKo
La 44a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) komenciĝis la 13an de novembro kaj daŭros ĝis la 15a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en ALTE-konferenco’
12 Novembro 2013 de AlKo
Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro.
La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, kio donis al la kongreso internacian etoson.
Legu la tutan artikolon ‘Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio’
7 Novembro 2013 de AlKo
La 5an de novembro 2013 forpasis
Daniel Luez (1924–2013)

Legu la tutan artikolon ‘Daniel Luez forpasis’
6 Novembro 2013 de AlKo
La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton.
La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte similas al kutima studado. Estas multe da literatura kreado, teatrumado, lernaj ludoj kaj amuziĝoj. Laŭ la anticipa decido la eventon partoprenis ĝuste 20 homoj, 16 el kiuj estas MASI-membroj, plejparte gejunuloj, sed estis ankaŭ du reprezentantoj de Moskva spertula esperantistaro kaj du aliurbanoj.
Legu la tutan artikolon ‘ALTE: Nova inicato de MASI’
5 Novembro 2013 de AlKo
La 4an de novembro 2013 en Berlino pro grava malsano forpasis
Jelena (Lena) Karpunina (1963–2013)
Legu la tutan artikolon ‘Jelena Karpunina forpasis’
28 Oktobro 2013 de AlKo
La Asocio
Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la UK en 2007 Ranieri Clerici, daŭrige al delonga okupiĝo de la asocio, proponis al la estraro kernan tagorderon: “UEA rigore formulu prilingvan homan rajton, UN-iniciate prisekveblan ĉe ĉiuj ŝtatoj; kaj ligu al la esperantismo la strebadon por la akceptigo de tiu rajto”. Apud la multe gurdita epokfareco de la interreto, tiu tagordero motivis la ĝenevan simpozion en 2008 kaj la ŝtupaltigon de partoprenado en UN-organizoj kaj ALTE ligitan kun la nomoj Blonstein, Keller, Kováts, Maradan. La tagordero Clerici reliefas en la strategia laborplano nun efektivigata.
Legu la tutan artikolon ‘Postprezidaj meditoj’
25 Oktobro 2013 de AlKo
La 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.
Legu la tutan artikolon ‘Velikij Novgorod: LF tradiciiĝas’
24 Oktobro 2013 de AlKo

Kopřivnice: inaŭguro en 2013
En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.
Legu la tutan artikolon ‘Renovigita ZEO’
23 Oktobro 2013 de AlKo
La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al Antarktido.
Legu la tutan artikolon ‘Datrevenoj en Svitavy’
21 Oktobro 2013 de AlKo

La varsovia esperantistino Agnieszka Mozer, kiel “pupambasadorino”, venis al Higashikagawa por la Monda Pupekspozicio 2013. (La foton sendis Etsuo Miyoshi)
Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.
Legu la tutan artikolon ‘Monda Pupekspozicio 2013′
18 Oktobro 2013 de AlKo

Kiam al Martin Wiese aliĝis Bertilo Wennergren, antaŭ la arkonesanoj aperis “Persone du-trione”, kaj mankis nur Anders Grop ĝis la kompleta “Persone”. (Foto: Andrzej Sochacki)
Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante la etoson de Esperantaj renkontiĝoj, ĉu malnova amiko, kiu konas ĉiujn kaj estas de ĉiuj atendita, ĉu eĉ stelulo, kiu ludos, kantos, gvidos ludojn aŭ prelegos dum tiu unika semajnfino. Ne ekzistas simila renkontiĝo: ARKONES havas unikan etoson, unikajn celojn kaj, laŭ mi, ĝi plej taŭgas por la unua renkontiĝo. Kial?
Legu la tutan artikolon ‘ARKONES: Oni ne povas kabei…’
16 Oktobro 2013 de AlKo
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.
“Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro”, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. “Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero”.
Legu la tutan artikolon ‘Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”’
15 Oktobro 2013 de AlKo
La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando!
La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun amuza aldona programo. Tial ekestis planoj okazigi ne unu grandan SES, kiun ne povas partopreni nepagipovaj homoj de tro foraj landoj. Oni do decidis provi okazigi SES-ojn en pluraj lokoj, por tiel alporti ĝis pli proksime al la homoj. Unu el la problemaj landoj dum pluraj jaroj estis Ruslando – multaj interesatoj ne povis veni al SES en Slovakio pro granda distanco, alta vojaĝkosto, vizoj ktp.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2014 ankaŭ en Ruslando’