Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Ljubomir Trifonĉovski forpasis

La 25an de decembro 2013 pro koratako en sia hejmo en Vraco forpasis la bulgara esperantisto

Ljubomir Trifonĉovski (1958–2013)

Legu la tutan artikolon ‘Ljubomir Trifonĉovski forpasis’

Toleremo kaj espero

Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia kun la medaloLa geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pola Respubliko en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.

Legu la tutan artikolon ‘Toleremo kaj espero’

Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko

RijekaInter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro.

La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – malmultekosta komunikado”. Tiusence kadre de ses pritemaj prelegoj tri estos de neesperantistaj universitataj fakuloj, inter kiuj profesoro Milorad Pupovac, membro de la parlamento de Kroatio.

Legu la tutan artikolon ‘Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko’

La oka Lingva Festivalo en Moskvo

MLF 8La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la centro de Moskvo.
Legu la tutan artikolon ‘La oka Lingva Festivalo en Moskvo’

Helmar Frank forpasis

La 15an de decembro 2013, je la Zamenhofa Tago, post longa malsano forpasis unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj

Profesoro Helmar Gunter Frank (1933–2013)

Helmar Frank Legu la tutan artikolon ‘Helmar Frank forpasis’

Atako de hakistoj

Nia ret-adreso <rihaupenthal@aol.com> estis atakita de hakistoj kaj misuzita por dissendi pet-leteron plene senbazan. La adreso ne plu funkcias kaj evidente informoj tien sendataj revenas.

Ni petas uzi provizore nur la adreson editioniltis@aol.com.

Skribante tien vi povas redisponigi vian adreson same malaperintan.

Legu la tutan artikolon ‘Atako de hakistoj’

La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014

Foto: Hedwig Schaeffer

Gazetara komuniko

La 15an de decembro ĉiujare la mondvasta esperantistaro kutime festas kiel la Tagon de libro, certe ankaŭ tial, ĉar ĝi estas la naskiĝtago de Doktoro Esperanto. Do ĝuste tiun daton prenas la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen por tiu ĉi gazetara komuniko, per kiu ili publikigas la aljuĝon de ilia 14a Esperanto-Kulturpremio.

Premiotoj ĉi-foje estas du enloĝantoj de la urbo Aalen, pro iliaj meritoj en la engaĝo por la kulturo de internaciaj kompreniloj, specife pri la librokulturo de Esperanto kaj ĝenerale de planlingvoj.

Legu la tutan artikolon ‘La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014′

Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

Mark FettesLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012).

Legu la tutan artikolon ‘Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013′

Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

Ni esperantistoj ja laboras por ‘la nepoj’, t. e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en ‘La vojo’, komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo.

Legu la tutan artikolon ‘Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco’

La Esperantisto de la Jaro

La Esperantisto de la JaroEn Esperantujo estas multaj premioj kaj honoraj titoloj. Vaste konata estas la kulturpremio, kiun la fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. La premion Deguchi, kiun financas la japana religia movado Oomoto, la estraro de UEA aljuĝas pro plifirmigo de internacia amikeco. Trofeo Fyne estas ĉiudujare donata de UEA al la plej aktiva landa Esperanto-Asocio. Konata estas ankaŭ la premio Grabowski…
Legu la tutan artikolon ‘La Esperantisto de la Jaro’

Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn

Jarfinaj respondoj de Peter Baláž

Kaan Kızılgün (Turkio), Dorota Rodzianko (Pollando), Matthieu Desplantes (Francio), Peter Baláž (Slovakio) – kreemaj kaj ĝojplenaj kunlaborantoj de Edukado@Interreto.

La gasto de la lasta ĉi-jara kajero de La Ondo de Esperanto denove estas la Esperantisto de la Jaro 2012a Peter Baláž, kiu afable konsentis respondi niajn demandojn pri la forpasanta jaro.

Legu la tutan artikolon ‘Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn’

La 8a MLF okazos je la Zamenhofa Tago

La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. En ĉiu nia festivalo okazas rimarkinda promociado de Esperanto. En tiu ĉi jaro ni uzos la bonan pretekston – la koincidon de la festivala dato kun la Zamenhofa naskiĝdato – por denove rakonti pri Esperanto, ĝia kreinto kaj Esperanto-literaturo.

Legu la tutan artikolon ‘La 8a MLF okazos je la Zamenhofa Tago’

Novaj korespondantoj de la Akademio de Esperanto

Post invito, interkonsento, kaj decido fare de la estraro de la Akademio fariĝis korespondantoj la jenaj personoj, ĉiuj eminentaj en siaj fakoj, por naŭjara periodo, de 2013-12-15 ĝis 2022-12-15.

Legu la tutan artikolon ‘Novaj korespondantoj de la Akademio de Esperanto’

Juna Amiko: nova redaktoro, nova elano

Juna AmikoJuna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marček el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoriĉa eldonado. Stano Marček eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro 2013 aperos antaŭ la jarfino. En 2014 aperos 4 numeroj.

Legu la tutan artikolon ‘Juna Amiko: nova redaktoro, nova elano’

Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio

«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu “vera” esperantisto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu Esperanto-libron». (Enciklopedio de Esperanto, p. 536).

Ĉu vi estas vera esperantisto? Se jes, vi povos plenumi vian moralan devon la 14–15an de decembro 2013 en Kaŭno (Kaunas, Litovio), kie en la Malgranda salono de la universitato Vytautas la Granda (str. Daukanto, 28) okazos la tradiciaj Zamenhof-Tagoj.

La programon de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj komenciĝos sabate je la 12a horo. Unue okazos la 49a kongreso de LEA. Post la tagmanĝo je la 16a horo eksekvos pliaj programeroj, interalie:
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.