Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Lerni la rusan per Esperanto

La 18an de februaro startis distanca propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto. Ĝin gvidas Irina Gonĉarova, konsultante la magistran diploman laboron de sia filino Svetlana Gonĉarova: “Propedeŭtika rolo de Esperanto en la instruado de la rusa lingvo”.

La kurso enhavas 16 lecionojn (retseminarioj) kaj daŭros du monatojn. Nun ĝin partoprenas ok personoj: po unu el Svislando, Kanado, Danlando, Germanio kaj kvar el Brazilo. La unua leciono daŭris pli ol du horojn, kaj, laŭ la impresoj de la kursanoj, pasis sukcese.

Legu la tutan artikolon ‘Lerni la rusan per Esperanto’

Esperanto triumfas en karnavalo

Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj.

Unu tia grupo, devenanta el urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, ĉi-jare utiligis Esperanton kiel bazon de sia masko kaj siaj spektakloj. Ili estis vestitaj verde, kun blankaj steloj, kaj altaj ĉapoj kun vortoj en Esperanto. La scenejo montris tutmondajn figurojn, kaj flagojn de Esperanto kaj diversaj landoj, kun la vorto “Esperanto” en grandaj literoj. Jam de la komenco oni salutis en Esperanto, kaj ankaŭ parto de la kantado kaj de la krioj estis en tiu ĉi lingvo. La vortoj kaj prononcado ne estis tute ĝustaj, ĉar la partoprenantoj ne estas mem esperantistoj, kvankam probable malmultaj surlokaj spektantoj tion rimarkis.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto triumfas en karnavalo’

Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis artistojn el la tuta mondo. Ili en la gazetaraj anoncoj parolis pri la “rekonita internacia mondlingvo” aŭ la “popolojn liganta lingvo”. Kantistino dum la spektaklo kantis en Esperanto nian himnon, kun nova melodio. Kaj la gazetoj dum semajnoj ĉe ĉiu prezento menciis Esperanton, ofte konstatante: “Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto.”
Legu la tutan artikolon ‘Gimnastika artfajraĵo Esperanto’

Libroservo de UEA en 2013

Poŝamiko venkis, evoluo zorgigas

La lingvoekzercilo Poŝamiko de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts gajnis jam por la kvara sinsekva fojo la unuan lokon en la listo de la plej furore venditaj varoj ĉe la Libroservo de UEA en 2013. La vendita nombro (178) tamen estas multe sub tiu en 2012 (326) sed pli ol duoblo de tiu de la antaŭa multjara ĉampiono, Vojaĝo en Esperanto-lando. La libro de Boris Kolker leviĝis el la sepa loko en 2012 al la dua en 2013, kvankam de ĝi vendiĝis 10 ekzempleroj malpli ol en la antaŭa jaro.

Legu la tutan artikolon ‘Libroservo de UEA en 2013′

La Ondo de Esperanto en la 2013a jaro

Nur en la fino de la pasinta jaro la abonantaro de La Ondo superis duonmilon, kaj do ni jam la dek-unuan sinsekvan jaron havas pli ol 500 abonantojn. Tamen la 502 ricevitaj kotizoj estas la plej magra rezulto dum ĉi tiu periodo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en la 2013a jaro’

Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

E@IEn la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Legu la tutan artikolon ‘Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj’

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado

markfettesLa 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna!

Legu la tutan artikolon ‘Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado’

Poludnica malfermiĝas

Poludnica (Foto: Vladimír Škuta)La programo de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj kutime celas esperantistojn. Sed la organizantoj de la 32a renkontiĝo Poludnica, okazinta la 4–6an de januaro 2014 en Malaltaj Tatroj (Slovakio), preparis interesan programon ne nur por esperantistoj – la sabata programo estis malfermita por ĉiuj, kiujn interesas vojaĝado, turismo, Esperanto kaj foraj landoj.

Legu la tutan artikolon ‘Poludnica malfermiĝas’

Jes, ankaŭ mi festis dum JES!

Kim kaj JoMo sur la JESa scenejo (Foto: Ivo Miesen)

185 homoj. 24 landoj. 52 gastoj el Germanio. 33 Poloj. Po 17 homoj el Francio kaj Slovakio, 13 el Ruslando. Nur nombroj, sed ili multe signifas por ĉiuj partoprenantoj de la kvina JES en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno Zdruj). 184 personoj, kun kiuj vi bonvenigis la Novan Jaron restas en via koro, kaj multe da tiuj “nombroj” vi volas vidi dum la sekva JES por kune saluti la 2015an jaron. Mi tiel sentas, kiam mia koro batas daŭre laŭ la bamba ritmo, instruita de Sebastian kaj Gunnar, kiam mi gastigas homojn, restantajn en Pollando unu semajnon post JES, kiam mi spektas fotojn…

Legu la tutan artikolon ‘Jes, ankaŭ mi festis dum JES!’

Pli ol 200 partoprenantoj en NR

La Novjara Renkontiĝo de Esperantoland estas kvazaŭ vintra REF (Foto: Gretel Schumann)

Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi.

Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj en la junulara programo NIS; proksimume duono el ili parolas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio faras el NR specon de vintra Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).

Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 200 partoprenantoj en NR’

La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea

Nördlingen: HDP (maldekstre) kaj ses diverslandaj ekssovetianoj (Foto: Rémy Bouchet)

Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la 4a de januaro la junulara kaj familia gastejo de la ĉarma bavara urbo Nördlingen gastigis jam por la tria fojo la festivalanojn.

Legu la tutan artikolon ‘La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea’

Ĉinio: Esperanto-Centro serĉas oficiston

Esperanto-Centro, preparata nun en la nord-okcidenta Ĉinio, deziras dungi Esperanto-parolanton ĉinan aŭ alilandan.

La oficisto devos plenumi jenajn taskojn en la Esperanto-Centro:
Legu la tutan artikolon ‘Ĉinio: Esperanto-Centro serĉas oficiston’

La Balta Ondo en 2013

La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin.

En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1233 temaj etikedoj.

Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo en 2013′

La Litovia asocio kongresis

La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en 1988.

Legu la tutan artikolon ‘La Litovia asocio kongresis’

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”.

El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas la nunaj gvidantoj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.