Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
8 Aprilo 2014 de AlKo
La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro la redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj”.
Bonvolu kompletigi la oficoliston per pli konkretaj informoj.
Mi estas matematikisto kaj komencis esplori pri partaj diferencialaj ekvacioj. Post kelkaj jaroj mi transiris al kompleksa analitiko kaj geometrio, ankaŭ en nefiniaj dimensioj. Nuntempe mi esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado. Mi gvidis dek sep studentojn ĝis doktoreco.
En Esperantujo mi komencis verki pri gramatiko. Poste mi verkis pri la frua historio de la lingvo kaj ankaŭ pri la filozofiaj kaj religiaj ideoj de Zamenhof.
Legu la tutan artikolon ‘Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj’
3 Aprilo 2014 de AlKo

Komuna foto antaŭ la enirejo de la Centra Oficejo de UEA
La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo’
2 Aprilo 2014 de AlKo
La 1an de aprilo 2014 en Jekaterinburgo pro infarkto forpasis
Viktor Kudrjavcev (1957–2014)

Legu la tutan artikolon ‘Viktor Kudrjavcev forpasis’
31 Marto 2014 de AlKo
La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.
Legu la tutan artikolon ‘La elŝutejo de Vinilkosmo atakita’
28 Marto 2014 de AlKo
La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Josipović diris ankaŭ, ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj, paco kaj amikeco, kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare.
Legu la tutan artikolon ‘Jubilea kongreso de EEU’
25 Marto 2014 de AlKo
La pasintjata triobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando devigas nin presigi La Ondon de Esperanto en Pollando, sed ekspedi (krom al Pollando kaj Ruslando) el Litovio. Tio savis la revuon, sed la suma kosto de la produktado kaj ekspedo nun estas je 30% pli alta ol antaŭe.
Legu la tutan artikolon ‘Duobla Ondo en aprilo’
24 Marto 2014 de AlKo
La 23an de marto 2014 en sia hejmo forpasis
Geraldo Mattos Gomes dos Santos (1931–2014)
Legu la tutan artikolon ‘Geraldo Mattos forpasis’
17 Marto 2014 de AlKo
La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.
Legu la tutan artikolon ‘La tria Tutmonda Ekzamentago’
12 Marto 2014 de AlKo
La 10an de marto 2014 la urbestro de Kaŭno (litove: Kaunas) Andrius Kupĉinskas en la Kaŭna Urbodomo enmanigis honorinsignojn al kelkaj kaŭnanoj por ilia eksterordinare persista kaj konscienca laboro, socia agado kaj meritoj al la urbo.
Inter la honoritoj estas la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, kiu ricevis la honorinsignon Santaka de la tria grado. La oficiala teksto diras, ke Povilas Jegorovas estas honorita pro tio, ke li “per sia solida intelekto signife kontribuis al popularigo de Esperanto en Litovio kaj al konigo de Kaŭno en la monda komunumo esperantista”.
Legu la tutan artikolon ‘Povilas Jegorovas honorita’
10 Marto 2014 de AlKo
La ĉapelitaj literoj ĉiam estis neelĉerpebla fonto de debatoj en Esperantujo. Sed hodiaŭ ĉiuj komputiloj estas kapablaj fari ilin, kaj la tajpomanieroj estas multaj. Mi ne intencas komenci plian ĉapelliteran debaton, sed nur proponas superrigardon de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj.
Vindozo. Por Vindozo ekzistas du simplaj programoj, kiuj ebligas tajpi supersignojn: EK (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/) kaj Tajpi (http://www.zz9pza.net/tajpi/). Per ambaŭ eblas tajpi, uzante la X-sistemon aŭ alian sistemon, kiun la uzanto povas elekti danke al ampleksaj agordebloj.
Legu la tutan artikolon ‘Ĝuste tajpi en Esperanto’
9 Marto 2014 de AlKo
La unua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927.
Tia evento devas esti lanĉita de ŝtato. La invito iras al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno. Apogante sin sur la du rezolucioj de UNESKO kaj sur leĝpropono favora al Esperanto aprobita en 2009, la kantono Neuchâtel decidis inviti ĉiujn ŝtatojn; en la kantono troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie ekzistas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo de la 13a ĝis la 16a de majo 2015.
Legu la tutan artikolon ‘Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto’
8 Marto 2014 de AlKo

Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo.
Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. Danke al kunlaboro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj E@I estis lanĉita ideo pri SES en Ruslando. Do, ĉi-jare okazos du SESoj: la 12–20an de julio en Nitra (Slovakio) kaj la 17–25an de aŭgusto en Mendelejevo, rande de Moskvo.
Legu la tutan artikolon ‘SES: Ĉi-jare en du landoj kaj kun pluraj novaĵoj’
6 Marto 2014 de AlKo

En la solena malfermo. Dekstre sidas Miĥail Haminskij (MEA MASI) – prezentanto de la itala, portugala kaj ukraina lingvoj. (Foto: Julia Samsonova)
La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.
Legu la tutan artikolon ‘La tria lerneja LF en Kaluga’
5 Marto 2014 de AlKo
Antaŭ tridek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955–1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Omaĝe al la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon de Nikolai Lozgaĉev (1957–1998), kiu premiere aperis en la 12a kajero de la samizdata almanako Sezonoj en 1987.
Mi ne konis lin persone. Ĉiam io malhelpis al ni renkontiĝi. Kaj jen, foje, anstataŭ vidi lin en mia urbo, mi aŭdis pri lia morto… Nur post tio mi komencis ekscii lin el rememoroj, ekaŭdis lian voĉon, feliĉe registritan sur bendo, tenis en la manoj lian kajeron…
Kaj mi ekamis lin. Ne juste la frua morto ĉiam kreas la aŭreolon de neordinareco, speciala destino, eĉ de klaĉeta famo.
Legu la tutan artikolon ‘Rekonstrui universon’
28 Februaro 2014 de AlKo
Managvo. Ni atingas Centran Amerikon post longa vojaĝo el Eŭropo, kaj amika verda flago atendas nin jam en la flughaveno. Grupeto de kvar junaj eŭropanoj – Francesco, Sara, Seb, Veronika – unuafoje konatiĝas ne nur kun Nikaragvo, sed kun ĝiaj loĝantoj, vizitantoj de apudaj landoj, kaj ĝiaj koloroj, odoroj, kulturoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nikaragvo: La unua kongreso’