Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
14 Decembro 2016 de AlKo
La nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare.
Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2017. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de marto en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.
Legu la tutan artikolon ‘Serĉata: nova redaktoro de “Esperanto”’
13 Decembro 2016 de AlKo
Antaŭ dudek tagoj, la 25an de novembro estis dissendita la lasta papera numero de La Ondo de Esperanto, per kiu la redakcio fermis la 2016an jaron. La ĉefpaĝo de ĉi tiu kajero, kiu pro 20-taga foresto de la redaktoro kaj eldonanto estas duobla (novembro-decembro), estas dediĉita al du elstaraj hungarinoj premiitaj ĉi-aŭtune: Katalin Kováts ricevis la FAME-premion, kaj Zsófia Kóródy iĝis laŭreato de la premio Ada Sikorska.
La movada sekcio Eventoj enhavas pli ol dudek artikolojn pri kongresoj, festivaloj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj, interalie, pri la 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio, pri la tradicia festivalo ARKONES en Poznano, pri la renkontiĝo de E-verkistoj kaj tradukistoj en Kroatio, pri la MontKabana Renkontiĝo en Italio kaj pri multaj aliaj. La legantoj povas ekscii pri kelkaj Esperanto-projektoj, realigitaj ĉi-aŭtune, ekzemple: novdezajnita retejo Esperanto.net, aĉeto de loĝejo por UEA-volontuloj en Roterdamo, sukcesa monkolekto por Amikumu k. a.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron kaj la paperan epokon’
12 Decembro 2016 de AlKo
La organizantoj de la 102a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantaj prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la
15an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:
Legu la tutan artikolon ‘Alvoko al artistoj por la 102a UK en Seulo’
11 Decembro 2016 de AlKo
Rusia Esperantista Unio invitas partopreni Rusiajn Esperanto-Tagojn (RET-2017), dediĉitajn al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaev, esperantisto, verkisto, pastro.
Datoj: 02–09 aŭgusto 2017.
Temo: “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”.
Legu la tutan artikolon ‘RET-2017′
10 Decembro 2016 de AlKo
La 10a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj Nacioj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115. Ĝi restas koninda por ĉiu esperantisto.
Legu la tutan artikolon ‘Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj’
8 Decembro 2016 de AlKo

En la jaro 1966a okazis la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto. Kadre de ĝi estis inaŭgurita la Esperanto-parko ĉe la piliero de la ponto Erzsébet, kiu eĉ estis trovebla dum longa tempo per tiu nomo sur la mapoj de la urbo. La tiama urbestro mem inaŭguris la parkon, kie estis trovebla ankaŭ Esperanto-fontano kun ĉ. kvinmetra diametro, memorŝtono kun alto 70 cm, kaj statuo de Zamenhof.
La fontano antaŭlonge paneis, sed la Esperanto-memorŝtono kaj la statuo havas regulajn turistajn vizitantojn, kaj ankaŭ mi mem ofte haltas ĉi tie dum urborigaradaj ekskursoj kun esperantistaj grupoj.
Legu la tutan artikolon ‘Ni lavis la barbon de Zamenhof… ankaŭ la memorŝtonon’
7 Decembro 2016 de AlKo

La Sociala Grupo Lexus posedos, eldonos kaj administros la gazeton Heroldo de Esperanto ekde Novjartago 2017. La kunlaborantoj pri la enhavo bonvolu sendi siajn artikolojn kaj fotojn al la nova eldonejo. Ekde 15 decembro 2016 la nuna redakcio ne plu respondos al mesaĝoj, sed aŭtomate plusendos ilin al la nova.
Legu la tutan artikolon ‘Informo por la ricevantoj de Heroldo’
6 Decembro 2016 de AlKo
La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago’
5 Decembro 2016 de AlKo

Hodiaŭ, la 5an de decembro estas la Tago de Volontuloj. TEJO havas momente kvar volontulojn, kaj por festi tiun internacian tagon ni intervjuis por vi la plej novan membron de la teamo: Ana Stretcu. Ŝi estas 26-jara sociologo el Rumanio. Kaj fakte, ŝi hodiaŭ havas naskiĝtagon!
TEJO (intervjuas Stela): Saluton Ana, ni komencu per la bazoj. Kiam vi komencis volontuli en TEJO kaj vi restas kiom longe?
Ana Stretcu: Mi komencis la 26an de septembro 2016 kaj restas unu jaron, do ĝis septembro 2017.
Legu la tutan artikolon ‘Internacia Tago de Volontulado: ekkonu Ana Stretcu’
4 Decembro 2016 de AlKo

Velikij Novgorod: La Moskva teamo en la fermo
(Foto: Jekaterina Kolos)
La kvina Lingva Festivalo en la malnova rusa urbo Velikij Novgorod okazis la 27an de novembro, dimanĉe, en la Ruslanda universitato de kooperado. Ĝin organizis teamo de volontuloj, gvidata de Vasilij Ĥaritonov, kiu antaŭ kelkaj monatoj transloĝiĝis el Moskvo al Velikij Novgorod.
Legu la tutan artikolon ‘La kvina Lingva Festivalo en Velikij Novgorod’
2 Decembro 2016 de AlKo
Kio estas PReVo? PReVo estas portebla versio de la libera, Esperanta “Reta Vortaro” (Re-Vo) por androido, t. e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.
Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.
Legu la tutan artikolon ‘Nova androida versio de PReVo’
1 Decembro 2016 de AlKo

Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.
Legu la tutan artikolon ‘Tre malfermita tago okazis en Roterdamo’
30 Novembro 2016 de AlKo
UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.
Kion?
La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.
La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Konkurso por paĝaro pri Zamenhof’
28 Novembro 2016 de AlKo

La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova)
La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en sia ejo. Por nuligi la eventon aŭ remeti ĝin aliloken la organizantoj havis la vendredan vesperon kaj la sabatan tagon. Konservi la daton estis tre grave, ĉar la festivalo estis tre vaste anoncita interrete kaj ĉar kelkaj prelegontoj kaj gastoj el aliaj urboj jam venis al Moskvo aŭ estis venontaj.
Legu la tutan artikolon ‘La 11a Moskva Lingva Festivalo, aŭ: kiel malbono venigis al plibono’
26 Novembro 2016 de AlKo
Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj kompleta dum la nazia kunpelo kaj murdo de miloj da judoj en Hungario. Fine la familio almigris Usonon, kie lia filo, George Soros, elstariĝis en la mondo de financo kaj humana filantropio.
Legu la tutan artikolon ‘Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto’