Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
18 Majo 2014 de AlKo
La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.
Legu la tutan artikolon ‘Israelo: Kongreso meze de dezerto’
16 Majo 2014 de AlKo

Christer Kiselman kaj Osmo Buller en la Malferma Tago
Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas.
Legu la tutan artikolon ‘Riĉprograma Malferma Tago’
11 Majo 2014 de AlKo
La junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio organizos la 48-an Boatadon en la Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio.
Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo; sur insulo de lago Baluošas ni festos la naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo kaj junio, okazos nokta promenado al la monto Ladakalnis kaj baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj jam baptitaj partoprenantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj. La detalan tagordon ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon por internacia vespero.
Legu la tutan artikolon ’48a Boatado en la Ignalina lagaro’
7 Majo 2014 de AlKo
La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net.
Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas aldoni receptojn el multaj landoj, regionoj (dum ekzemple francaj kuirretejoj havas plejparte francajn receptojn). Pluraj kernaj membroj de E@I estas vegetaranoj aŭ inklinas je senperforta vivstilo, pro tio estis decidita, ke la retejo estos dediĉita al senviandaj receptoj. Tio certe ĝojigos vegetaranojn kaj veganojn, kiuj estas aparte nombraj en Esperantujo. Sed viandomanĝantoj (inter kiuj estas, cetere, la programanto de “Bonan Apetiton”) ne ĉagreniĝu: tio ne malhelpas uzadon de la retejo kaj eĉ senviande povas ekzisti granda diverseco de pladoj.
Legu la tutan artikolon ‘Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj’
4 Majo 2014 de AlKo
Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2013a.
Legu la tutan artikolon ‘Abonhelpa Fondaĵo 2013′
30 Aprilo 2014 de AlKo

de Dennis Keefe
Esperantistoj, movadestroj kaj ordinaraj parolantoj, ofte pripensas, kiamaniere trovi novajn homojn por lerni nian lingvon, kaj por eventuale iĝi membroj de niaj asocioj – internaciaj, landaj kaj lokaj. Esperantistoj deziras informi, varbi, allogi, konvinki.
La Universala Esperanto-Asocio volas iri de 5 mil membroj al 10 mil. Landaj asocioj estos pli kontentaj, se pli da homoj aniĝos al iliaj rondoj. Lokaj kluboj pli bone funkcios se estos pli da lernantoj, pli da prelegoj, pli da ĉeestantoj. Ĉiu el ni ĝojas, kiam aperas artikolo pri Esperanto en gazetaro, ju pli longa des pli bona, ju pli alloga kaj kvalita, des pli helpa. Kaj ĉiuj, kiuj laboras ĉe la kerna, grava, kultura flanko de Esperanto, volas pli da sukceso al siaj agadoj: muzikaj ĉe Vinilkosmo; literaturaj ĉe Beletra Almanako; popolmovadaj ĉe Lingvaj Festivaloj; kulturfestivalaj ĉe KEF, kaj tiel plu. Por ke esperantistoj pli bone atingu pli kontentigajn informadajn kaj varbajn celojn, estos fruktodone utiligi kelkajn principojn de la fako merkatiko.
Legu la tutan artikolon ‘La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)’
27 Aprilo 2014 de AlKo
La Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la reto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t. e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj, kiuj aperis dum la jaroj 1949–2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). Ili haveblas en PDF-formo laŭ la permesilo CC BY-ND. Serĉilo en la retejo ebligas al oni trovi artikolon laŭ, ekzemple, verkanto de la artikolo aŭ titolo. La arkivo atingeblas per la sekva ligilo: https://scienca-revuo.info/issue/archive
Legu la tutan artikolon ‘ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto’
25 Aprilo 2014 de AlKo
Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.
Legu la tutan artikolon ‘Formulo de Integreco’
22 Aprilo 2014 de AlKo

Studo de Francisco Stefano Wechsler
Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto.
Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado, eĉ ene de poŝtoficejoj kaj universitatoj.
Legu la tutan artikolon ‘Brazilaj samideanoj spionataj’
17 Aprilo 2014 de AlKo
La tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj de iliaj najbaroj armenaj kaj turkaj. Aperis ankaŭ israelanoj kaj ukrainaj esperantistoj, kiuj feriis en Kartvelujo kaj hazarde rimarkis la kunvenon en la reto. Aldone al ili estis esperantistoj el pluraj eŭropaj landoj kaj el Kebeko, Kanado.
Legu la tutan artikolon ‘Verdas Kaŭkazo: 7a Mezorienta Kunveno en Kartvelujo’
16 Aprilo 2014 de AlKo

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.
Legu la tutan artikolon ‘La unua Esperanto-kongreso en Irano’
15 Aprilo 2014 de AlKo
La 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj, mallonge: CENTREJO.
Legu la tutan artikolon ‘CENTREJO: La plej long-noma renkontiĝo’
14 Aprilo 2014 de AlKo

Sur la foto, de maldekstre: Peter Baláž, Osmo Buller, Clay Magalhães, Dorota Rodzianko, kaj la urbestro Jozef Dvonč.
La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães.
Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en 2016, en la slovakia urbo Nitra. La delegacion de Roterdamo akompanis Ján Vajs kaj Peter Baláž; parte ĉeestis ankaŭ Evka Fitzelová, Michal Matúšov kaj Dorota Rodzianko.
Legu la tutan artikolon ‘UK en 2016: Slovakio invitas’
12 Aprilo 2014 de AlKo
Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Post karnavalo, bikinoj en Esperanto’
10 Aprilo 2014 de AlKo
Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.
Legu la tutan artikolon ‘Radia bonveno al la printempo’