Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
22 Julio 2014 de AlKo
Okaze de la 127-jariĝo de Esperanto, kiun oni festos la 26an de julio, la redakcio de La Ondo de Esperanto proponas aboni La Ondon elektronike (dosierformo: pdf) kontraŭ duona tarifo. Paginte nur 6 eŭrojn, anstataŭ 12, oni ricevos ĉiujn ĉi-jarajn Ondojn inkluzive de la jam aperintaj sep numeroj. La speciala oferto validas ĝis la 31a de julio. La pagoj estas akceptataj ĉe la UEA-konto “avko-u” (sendu al ni kopion de la ĝirilo) kaj per la sistemo PayPal.
Legu la tutan artikolon ‘Speciala oferto: Abonu La Ondon duon-preze!’
20 Julio 2014 de AlKo

Rezolucio de EEU-Kongreso direktita al UEA
La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UKon de 2016 en Nitra, Slovakio, pro la sekvaj kialoj:
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropa Esperanto-Unio rekomendas Slovakion’
16 Julio 2014 de AlKo

Mark Fettes: “Informado estas pli efika kiam ĝi tuŝas la sentojn/emociojn de la homoj” (Foto: Grant Goodall)
La 9an kaj 10an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.
Legu la tutan artikolon ‘Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento’
14 Julio 2014 de AlKo
De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, prevento de kaj pretiĝo kontraŭ naturkatastrofoj kaj la evolu-agendo post 2015. Aparte signife estis traktataj la Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj kaj la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.
Legu la tutan artikolon ‘UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj’
12 Julio 2014 de AlKo
En junio ESF (Esperantic Studies Foundation) bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo.
D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson kaj stimuli kreadon de kontaktoretoj inter ĉi tiuj universitatanoj, kaj dokumentante konatajn sciojn sur la kampo de Esperanto-rilataj studoj kaj sugestante traktendajn esplordemandojn. ESF jam faris komencajn paŝojn tiudirekten en la pasinteco, sed ĉi tiu nova posteno ebligos pli sisteman, pli fokusitan aliron. Pro la riĉa akademia fono de d-ro Pereltsvaig, inkluzive ŝian imponan esplorkarieron kaj ampleksajn kontaktojn kun kleruloj en multaj lingvo-rilataj kampoj, ŝi estas ideala persono helpi ESF-on pri ĉi tiuj klopodoj.
Legu la tutan artikolon ‘ESF plifortigas ligojn kun universitata mondo’
8 Julio 2014 de AlKo
La tria parto

En la du lastaj numeroj de La Ondo de Esperanto, mi skribis pri la aplikado de la principoj de la arto kaj scienco de merkatiko al la lokaj, landaj kaj internaciaj kluboj kaj asocioj kiuj volas antaŭenigi la lingvon Esperanto. Mi substrekis, ke kiam mi parolas pri merkatiko kaj Esperanto, mi ne parolas pri la lingvo mem – pri ĝiaj gramatiko kaj vortostoko, pri ĝiaj historio, kulturo kaj komunumo – sed pri la varbado, informado kaj reklamado de Esperanto. Mi skribas, kiel varbi novajn membrojn, kiel informi al ekstera publiko, kiel utiligi reklamadon, por ke la movadoj ne forvelku, sed sukcesu.
Legu la tutan artikolon ‘La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)’
4 Julio 2014 de AlKo
Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la publikon per sia nekutima muziko kun Esperantaj tekstoj.
Legu la tutan artikolon ‘Konatiĝu kun Ŝanĝo’
12 Junio 2014 de AlKo
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.
Legu la tutan artikolon ‘La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn’
9 Junio 2014 de AlKo
La dua parto

En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe bone, aplikis la principojn de tiuj subfakoj al la Esperanto-movadoj.
Legu la tutan artikolon ‘La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)’
7 Junio 2014 de AlKo
En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.
Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.
Legu la tutan artikolon ‘Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano’
28 Majo 2014 de AlKo
KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio.
La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto de prelegoj “ceteraj”. Do ne trovinte sian lokon ĉe la ĉeftema programo, oni povas prelegi (aŭ ĉeesti prelegojn) pri io alia.
Legu la tutan artikolon ‘KAEST: Konservi nian heredaĵon’
26 Majo 2014 de AlKo
Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU
Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya (ERC), Iniciativa per Catalunya Verds (ICV), la kataluna sekcio de Unión, Progreso y Democracia (UPyD), Confederació Pirata (Piratoj) kaj Compromís (kiun oni kontaktis pere de la Valencia E-o Asocio). La diversaj respondoj montras la malsimilan vidpunkton de la politikaj partioj pri ilia maniero interpreti la lingvan justecon kadre de EU.
Legu la tutan artikolon ‘Politikaj partioj kaj lingvaj rajtoj’
21 Majo 2014 de AlKo
La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, funkcianta ĉe la Moskva Esperanto-Aaocio MASI.
Legu la tutan artikolon ‘La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo’
20 Majo 2014 de AlKo
Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj al kies movado estis dediĉitaj diversaj programeroj kaj la rezolucio de la Kongreso.
Legu la tutan artikolon ‘Hispanio: flamenko kaj instruado’
19 Majo 2014 de AlKo

Ĉi-printempe la Esperanto-Asocio de Britio elektis por sia semajnfina kongreso la nordanglan Sheffield, urbo en Jorkŝiro antaŭe konata pro ĝia ŝtalindustrio kaj ĉirkaŭita de bela erikeja pejzaĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Britio: Post 40 jaroj denove en Sheffield’