Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
30 Aŭgusto 2014 de AlKo

La gvidantoj de E@I kaj MASI, Peter Baláž kaj Irina Gonĉarova, bone kunlaboris dum la preparado kaj surloke por sukcesigi la unuan SES ekster Slovakio (Foto: Julia Samsonova)
87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 je la centjariĝo de Esperanto en Slovakio (ekde la eldono de la unua lernolibro por slovakoj en 1907).
Legu la tutan artikolon ‘La unua SES ekster Slovakio’
28 Aŭgusto 2014 de AlKo

Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia lito en studenta hejmo, atendante senpacience.
Legu la tutan artikolon ‘IJK en varma vintro’
26 Aŭgusto 2014 de AlKo

Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Amikoj renkontiĝis en montaro’
24 Aŭgusto 2014 de AlKo

Prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio Tõnu Hirsik, prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve, organizantino de la unua BET Biruta Rozenfelde, estrarano de Litova Esperanto-Asocio Zenonas Sabalys.
La 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 28a de junio ĝis la 5a de julio 2014 en Latvio, en Jūrmala – la plej granda kuracurbo en Baltio, ĉe la bordo de la Riga Golfo de la Balta Maro, konata pro la unikaj naturaj riĉaĵoj, saniga ĉemara klimato, pinarbaroj, dunoj kaj pli ol 26-kilometra blanksabla strando. BET funkciis en la Hortikultura mezlernejo de Bulduri, kiun oni konsideras unu el la plej floraj partoj de la urbo, ĉar apud la lernejo situas dendrologia parko kun multaj florbedoj kaj unikaj arboj. Ja al jubilea aranĝo konvenas loko kun belaj floroj. Al BET-50 aliĝis 172 partoprenantoj el 16 landoj.
Legu la tutan artikolon ‘La ora jubileo de BET’
22 Aŭgusto 2014 de AlKo

La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.
Legu la tutan artikolon ‘NASK gastis en Kanado’
20 Aŭgusto 2014 de AlKo

Tri novaj esperantistinoj-fratinoj, Katinjo, Vulpido kaj Tenera; du el ili (ĝemeloj) unuafoje festis sian naskiĝtagon en Esperantujo.
Dum la dek unuaj tagoj de julio en la turista ripozejo Espero, sur la strato Esperanto en Tarĥankut (Krimeo) okazis esperantista renkontiĝo. Ĝin oni ekpreparis pasint-jare, sed pro la milito en Ukrainio la renkontiĝo iĝis malpli granda ol planite. Dudeko da esperantistoj el Jalto aktive partoprenis la programon. Inter la partoprenantoj estis nur sep eksterkrimeaj ruslandanoj, inkluzive de kelkaj aktivuloj el Ĉuvaŝio kaj pastro Ilja Smikov el la Moskva Eklezia Rusortodoksa Akademio.
Legu la tutan artikolon ‘Malgraŭ ĉio en Krimeo’
14 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas la grupo Asorti, Melono, Platano kaj Zhou-Mack Mafuila. Partoprenos ankaŭ Floréal (Flo) Martorell el EUROKKA/Vinilkosmo.
En la programo
Legu la tutan artikolon ‘Viva Vento 2014′
12 Aŭgusto 2014 de AlKo

La kongresejo
La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en kongresoj lastatempaj: Humphrey Tonkin, Renato Corsetti (kvankam ili aliĝis), Michaela Lipari, menciante nur kelkajn. La longa vojaĝo (jes, iom laciga) eble fortimigis multajn. Tamen lokaj kostoj estis malpli altaj ol en multaj eŭropaj kongresurboj. Kompense ĉeestis multaj latinamerikanoj, kiuj donis ian apartan guston. La angla ne estis multe parolata ekster la plej luksaj hoteloj, do, mi provis travivi per la hispana kaj eĉ ne multe provis per la angla. Krome, laŭ diskutoj postkongresaj en Fejsbuko, grandan parton de kongresanoj trafis kongresa gripo, ja en Argentino estis vintro kun tiuepokaj malsanoj.
Legu la tutan artikolon ’99a Universala Kongreso de Esperanto’
11 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj organizantoj: mi okupiĝis pri teknika helpo kaj pri la kinejo), kaj tio ebligis al mi vidi la aferon iom malsame.
SES ne estas kutima Esperanto-renkontiĝo: ĝia ĉefa celo estas instrui Esperanton je ĉiuj niveloj, de tutaj komencantoj ĝis altnivelaj parolantoj (A1 ĝis C1, laŭ la eŭropa sistemo). Pro tio ĉeestis ne nur fluaj parolantoj, sed ankaŭ multaj homoj, kiuj apenaŭ sciis ion pri Esperanto. Entute ĉeestis 248 homoj el 28 landoj kaj de ĉiuj aĝoj (ekde 2 ĝis 85 jaroj ĉi-foje).
Legu la tutan artikolon ‘SES el la vidpunkto de kunorganizanto’
10 Aŭgusto 2014 de AlKo
En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.
Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton’
8 Aŭgusto 2014 de AlKo
Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
Legu la tutan artikolon ‘Premio Deguĉi al Stano Marček’
5 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;
Legu la tutan artikolon ‘Rezolucio de la 99a Universala Kongreso de Esperanto’
28 Julio 2014 de AlKo
Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la Argentina ĉefurbo Bonaero.
Legu la tutan artikolon ‘La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99a UK’
24 Julio 2014 de AlKo

De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave.
La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj la amaskomunikiloj tre interesiĝis pri ĝi. Aŭspiciis la kongreson ankaŭ la urbestraro de Rijeka kaj estraro de la regiono Primorsko-Goranska: la urbo disponigis senpage la kongresejonm kaj la regiono helpis per iom da mono por preparlaboroj. La urbestraro ankaŭ kunvokis gazetaran konferencon. Aperis aro da artikoloj en gazetoj, TV- kaj radio-raportoj.
Legu la tutan artikolon ‘La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava’
22 Julio 2014 de AlKo

La urbestrino de Montevideo bonvenigis ILEI en la Urugvaja parlamentejo
Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21an de julio, en apuda, same impona salono ariĝis naŭdeko da anoj de la 47a Konferenco de Internacia Ligo de Esperanistaj Instruistoj kun gastoj kaj lokaj helpantoj. Mirejo Grosjean, prezidantino de ILEI, bonvenigis ilin kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn. Ĉeestis la urbestrino de Montevideo, Ana Olivera, kaj du reprezentantoj de la Regiona Oficejo de Unesko, inter kiuj la direktoro Lidia Brito. Ĉeestis krome la svisa vicambasadoro.
Legu la tutan artikolon ‘Solena inaŭguro de la 47a Konferenco de ILEI’