Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
18 Novembro 2014 de AlKo
La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno de la usona ŝtatprezidanto, la urbanoj apogis lin ĉar la literumoj koincidas.
Legu la tutan artikolon ‘Japanio: Obama, sed ne tiu’
9 Novembro 2014 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.
Noktumado en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis kaj/aŭ hoteloj. Manĝado en la kafejo de la Instrua centro aŭ en apudaj kafejoj kaj restoracioj. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 13an de decembro ) en la kafejo de la Instrua centro. Pagu la noktadon kaj manĝadon surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio’
5 Novembro 2014 de AlKo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
Legu la tutan artikolon ‘Premio Maŭro La Torre’
25 Oktobro 2014 de AlKo
La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. Vere, la jubileo estis bona preteksto por rerenkontiĝi kun la eksjunaj kolegoj kaj mire konstati, ĉu kaj kiel oni (ne) ŝanĝiĝis. Pluraj ejoj de la Fervojista kulturdomo (kelkaj ĉambroj, spegul-salono, kaj la koridoro) vivis vervan vivon. Dudek Eŭropaj landoj kaj kvar alikontinentaj (Aŭstralio, Brazilo, Irano, Japanio) refoje konfirmis, ke ARKONES plu estas la plej populara kaj riĉenhava semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.
Legu la tutan artikolon ‘ARKONES: 30 estas jubileo!’
22 Oktobro 2014 de AlKo
La 20an de oktobro 2014 en Naro-Fominsk forpasis
Vladimir Pavloviĉ Masalkin (1956-2014)

Legu la tutan artikolon ‘Vladimir Masalkin forpasis’
19 Oktobro 2014 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.
Legu la tutan artikolon ‘La Centra Oficejo invitas al la 41a Malferma Tago’
15 Oktobro 2014 de AlKo
Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko (1838). La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij (1905–1988) — elstara ruslanda esperantisto, ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto, aŭtoro de la populara Enkonduko al la tradukarto.
Legu la tutan artikolon ‘Nova senpaga libro: Princidino Mary’
10 Oktobro 2014 de AlKo
Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj la cetera teksto ŝajnas al mi tro densa. Ĉu la okuloj trompas min?
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, julio 2014′
4 Oktobro 2014 de AlKo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu el la malnova organiza teamo, kaj la organizado ŝuldiĝas al la persista laboro de du aŭ tri personoj. Ankaŭ la arta programo estis aparta, pro veno de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio.
Legu la tutan artikolon ‘La aparta Festo’
29 Septembro 2014 de AlKo

La paneldiskuto en Krynica (de maldekstre): Edmund Wittbrodt, Stefan MacGill, Seán Ó Riain, Jan Figeľ, Jozef Reinvart. (Foto: Peter Baláž)
La ekonomia forumo en la pollanda urbeto Krynica estas tradicia aranĝo de Centra Eŭropo, kiu traktas la mondon de la financa flanko, sed ne nur. Jam la 24an fojon ĝi okazis, ĉi-foje inter 2a kaj 4a de septembro, kun partopreno de pli ol du miloj da diversaj aktivuloj de politika, ekonomia, ĵurnalista, socia kaj kultura vivo.
Jam la naŭan fojon ankaŭ Esperanto estis videbla en la forumo danke al la bonaj kontaktoj de Halina Komar kun la ĉeforganizanto. Esperanto rajtas tiun ĉi aranĝon partopreni eĉ senpage, ŝparante tiel milojn da eŭroj, kiom kutime tia ĉeesto kostas.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto kaj multlingvismo’
27 Septembro 2014 de AlKo

Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj.
Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della Paganella [fajdelapaganela] de la 23a ĝis la 30a de aŭgusto. Ĝi estas konata feri-loko en Norda Italujo en la mezo de la montoj Dolomitoj, karaj al ĉiuj ski-sportistoj. Unua malkongruo: esperantistoj kaj sportoj kutime ne kuniras.
Legu la tutan artikolon ‘Italio: La malkongresa kongreso’
25 Septembro 2014 de AlKo

La ĉefepiskopo de Trento Luigi Bressan kun la prezidantoj de KELI Phillipe Cousson kaj IKUE Giovanni Daminelli.
En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de la urbo.
Legu la tutan artikolon ‘Ekumene kaj Esperante en Trento’
23 Septembro 2014 de AlKo
Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo.
Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj.
Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), naskiĝinta en 1921 kiel ne pora sed pera asocio, uzanta Esperanton kiel rimedon por kunigi diversspecajn maldekstrulajn esperantistojn, estis iam tiom potenca, ke ĝi havis pli da anoj ol la neŭtrala movado mem.
Legu la tutan artikolon ‘SAT-kongreso, vidita de nesatano’
21 Septembro 2014 de AlKo

Kantas la bjelorusa ensemblo. (Foto: Edvige Ackermann)
La projekto “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado”, financata de EU, kunigas ses partnerojn: Pollando (Bjalistoka Esperanto-Societo), Italio (Esperanto-grupo Mario Sola el Vercelli kaj Triesta Esperanto-Asocio), Francio (EUROKKA el Tuluzo), Litovio (Esperanto-Klubo Espero el Visaginas), Skotlando (Skota Esperanto-Asocio). Ĝi startis oktobre 2013 per seminario en Triesto, sekvis Tuluzo en februaro, Pitlochry (Skotlando) en junio kaj la 27-29an de aŭgusto en Visaginas.
Legu la tutan artikolon ‘Elloke Tutmonden’
4 Septembro 2014 de AlKo
Esperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
Legu la tutan artikolon ‘AMU Poznanon!’