Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Foto: Francoise Eriksen

De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”.

En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!

Legu la tutan artikolon ‘Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj’

Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (kvar el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la 15 invititoj ĉi-jare respondis nur 11 personoj; ok viroj kaj tri virinoj; ses eŭropanoj, kvar amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas gravuloj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj’

Kep Enderby forpasis

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25an de junio 1926.

Legu la tutan artikolon ‘Kep Enderby forpasis’

Anton Ĉeĥov: Novjaraj martiroj

ĈeĥovSur stratoj estas bildo de infero en ora kadro. Se ne estus festaj mienoj de kortistoj kaj policistoj, oni povus supozi, ke al la ĉefurbo proksimiĝas malamiko. Tien-reen, kun krako kaj bruo, impetas paradaj sledoj kaj kaleŝoj… Sur trotuaroj, elŝovinte langojn kaj pufiginte okulojn, kuras vizitantoj… Ili kuras kun tia pasio, ke se la edzino de Potifar kaptus iun kurantan kolegian registriston je fraka basko, do en ŝiaj manoj restus ne sole basko, sed la tuta oficista flankaĵo kun hepatoj kaj lienoj.

Legu la tutan artikolon ‘Anton Ĉeĥov: Novjaraj martiroj’

Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

Dennis KeefeEn la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la teorio de la disvastiĝo de novaĵoj – teorio bazita sur jardekoj da esploroj kaj centoj da doktoraj disertacioj – por iom klarigi kiel nova ideo, kiel Esperanto, nur malrapide akceptiĝas de la ĝenerala publiko. En la dua parto de tiu artikolo, aperinta en la posta numero de la Ondo, mi donis kelkajn konkretajn metodojn uzatajn en merkatiko por plirapidigi la ekakcepton de novaj ideoj.

Legu la tutan artikolon ‘Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto’

La rekorda KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

Legu la tutan artikolon ‘La rekorda KAEST’

Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013).

En ĉi tiu jaro 18 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014′

La 60a datreveno de Montevideo

UneskoLa Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.

La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Jam du tagojn pli frue, la Organizo starigis konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉefa tutmonda organizo de la subtenantoj kaj uzantoj de la lingvo.

Legu la tutan artikolon ‘La 60a datreveno de Montevideo’

Humphrey Tonkin 75-jara

TonkinLa 2an de decembro festas sian 75an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li plenumis ĝis 1980 kaj denove de 1986 ĝis 1989. De 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto de UEA.

Legu la tutan artikolon ‘Humphrey Tonkin 75-jara’

La 9a Moskva Lingva Festivalo invitas

MLFLa unua vintra tago portis al Moskvo plifortigon de frostoj, sed por la agemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI – la plej varman semajnon en la jaro: la lastan antaŭ la starto de la 9a Moskva Lingva Festivalo. Multas organizaj zorgoj – de traktadoj kun la gastiganta universitato ĝis aprobado de la novaj prelegantoj.

Legu la tutan artikolon ‘La 9a Moskva Lingva Festivalo invitas’

UEA invitas prelegi en Lillo

LilloKadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.

Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas prelegi en Lillo’

Vivanta lingvo de vivanta komunumo

KCEKultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) – 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli. KCE estas klopodanta venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.

En la programo

Legu la tutan artikolon ‘Vivanta lingvo de vivanta komunumo’

La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko

Kiska

Andrej Kiska

La preparlaboroj por la 101a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos somere 2016 en la slovaka urbo Nitra, komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101a UK. Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la kvinjaran oficon ekde la 15a de junio.

Legu la tutan artikolon ‘La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko’

Esperanto – pola kultura heredaĵo

Omilanowska

Małgorzata Omilanowska

La 31an de oktobro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Ĉi tiu enlistigo okazis danke al la intensa kunlaboro de EDE-PL (Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto) kun pollandaj parlamentanoj, pollandaj Esperanto-organizaĵoj, pola instituto de nacia kultura heredaĵo kaj kun helpo de landaj kaj eksterlandaj sponsoroj

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto – pola kultura heredaĵo’

La 72a IJK: Post du jaroj en Vroclavo

VroclavoLa estraro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en sia retkunsido, okazinta la 17an de novembro 2014, decidis ke Vroclavo (pole: Wrocław) en sud-okcidenta Pollando estos la kongresurbo de la 72a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la 2016a jaro.

Legu la tutan artikolon ‘La 72a IJK: Post du jaroj en Vroclavo’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.