Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
3 Marto 2015 de AlKo
MASI ekfestis la 20-jariĝon

La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.
Legu la tutan artikolon ‘Jubileaj eventoj dum APERo-9′
1 Marto 2015 de AlKo
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata de Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.
Legu la tutan artikolon ‘UAM: La sesa grupo plu studas’
28 Februaro 2015 de AlKo

La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Subteksti videojn rete per Amara’
23 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio:
Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la unua duono de via mandato?
La plej sukcesa novaĵo estas la serio de trejnseminarioj por aktivuloj (la tiel nomataj AMO-seminarioj), kiuj jam okazis ĉiukontinente kaj helpas naski novajn ideojn kaj iniciatojn plurlande. Necesas ĉi-rilate aparte laŭdi la laboron de Stefan MacGill, nia vicprezidanto, kiu prenis tiun prioritaton el la Strategia Laborplano kaj brile efektivigis ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes’
11 Februaro 2015 de AlKo
La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis
D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Stevens T. Norvell’
3 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2014a.
| Anonima (Francio) |
26,00 EUR
|
| Jukka Pietiläinen (Finnlando) |
50,00 EUR
|
| Gerd Bernhard (Germanio) |
8,00 EUR
|
| Donald Draper (Norvegio) |
50,00 EUR
|
| Dave Dewar (Nov-Zelando) |
6,00 EUR
|
| Jószef Horvath (Hungario) |
16,00 EUR
|
| Tiina Oittinen (Finnlando) |
42,00 EUR
|
| Luiza Carol (Israelo) |
12,00 EUR
|
| Esperanto Mondo |
24,00 EUR
|
| Ikar’ Akimenko (Ruslando), 1310,00 RUB |
29,92 EUR
|
| Sergej Bronov (Ruslando), 5070,00 RUB |
112,99 EUR
|
| Ann-Louise Åkerlund (Svedio), 170,00 SEK |
22,16 EUR
|
| Jos. Koch (Svislando), 23,00 CHF |
18,83 EUR
|
| Entute |
417,90 EUR
|
Legu la tutan artikolon ‘Abonhelpa fondaĵo de La Ondo en 2014′
28 Januaro 2015 de AlKo
Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto.
Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?
Estis kompleta surprizo. Mi estis en preparlaboroj por vojaĝi al Afriko… por instrui pri koridora agado en la seminario AMO 7 en Togolando… Mi aŭdis pri tiu premio, sed ne atentis vere. Mi tre ĝojas pri la klarigoj, kiuj akompanis la premion. Estas fakto, ke mi ege multe laboras por ILEI kaj por Afriko, sen ripoztagoj, sen dimanĉoj, sen ferioj; tamen dediĉi multe da tempo ne nepre signifas, ke la laboro estas efika kaj adekvata. Mi aŭdis “La nova ILEI…”, mi konstatas fortan subtenon, do mi ricevadas kelkajn eĥojn, ke mia laboro kaj gvidado konvenas. Tio enorme kuraĝigas min. Same la premio motivigas min.
Legu la tutan artikolon ‘Mireille Grosjean respondas’
22 Januaro 2015 de AlKo
La 21an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker (1937-2015).

Legu la tutan artikolon ‘Hans Bakker forpasis’
20 Januaro 2015 de AlKo

Ekde 1983 ĉiujare komence de januaro esperantistaj vojaĝantoj kaj turistoj renkontiĝas ĉe la monto Poludnica (1.549 m) en la Malaltaj Tatroj (Slovakio). Ankaŭ ĉi-jara renkontiĝo, kiu okazis la 3–6an de januaro, estis fino de riĉa jaro 2014 kaj starto por la jaro 2015.
Legu la tutan artikolon ‘Poludnica 2015′
19 Januaro 2015 de AlKo

La Novan Jaron 2015 mi bonvenigis kun esperantistoj en la germania urbeto Blankakvo (Weisswasser), kie okazis la 6a Junulara Esperanto-Semajno.
Antaŭe mi partoprenis JES-ojn en Gdansko kaj Ŝcxavno-Zdruj (Szczawno-Zdrój), ambaŭ en Pollando. Neniam mi estis en Germanio, nek por Esperanto-okazaĵo, nek kiel simpla turisto. Unue mi ne planis veturi al JES ĉi-jare, sed kelkajn semajnojn antaŭ ĝia komenco mi eksciis, ke unu el la organizantoj ne povas ĉeesti, kaj serĉata estas anstataŭanto. Tiamaniere mi rapide ŝanĝis mian decidon.
Legu la tutan artikolon ‘Blanka Silvestro en Blankakvo’
18 Januaro 2015 de AlKo

Austra, HDP, Jeong-ok, Gunnar (Foto: Brian Moon)
Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)? Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por ĉi tiu numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj… sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz (alivorte HDP), la ŝablona strukturo de la programo kaj ĉefe ne la etoso, malgraŭ iom amara gusto de ebla fino de brila aranĝo.
Legu la tutan artikolon ‘La 31a IF: Ĉu vere la lasta?’
17 Januaro 2015 de AlKo

Infanoj neniam enuas en NR (El la fotaro de Klaus kaj Inge Rumrich)
Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis kvardeko da infanoj kaj dudeko da junuloj ĝis dudekjaraj.
Legu la tutan artikolon ‘NR – multfaceta kiel ĉiam’
16 Januaro 2015 de AlKo
Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo.
KS-33, kies ĉeftemo estis: “Kunlaboro inter aziaj junuloj”, sukcese okazis la 26–28an de decembro kun kvindeko da partoprenantoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Indonezio, Usono, Hispanio kaj Vjetnamio.
Legu la tutan artikolon ‘Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio’
15 Januaro 2015 de AlKo
La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas Šauklys, Antanas Račas kaj Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė.
Legu la tutan artikolon ‘Litovio: Jubilea Kongreso’
13 Januaro 2015 de AlKo

Torto al Ludoviko kun la surskribo “Esperanto – kultura heredaĵo”
La organizantoj de la Zamenhofaj Tagoj, okazintaj la 11–13an de decembro en Nowy Sącz ne supozis ke unu el la gastoj alvenos kun “relikvoj”: Stanislao Rynduch, sekretario de Eŭropa Federacio de EDE kunportis leterojn de Ludoviko Zamenhof kaj Kongresan Libron de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro! Multaj el ni rigardis, legis, kaj eĉ sentis la korprotekton de Ludoviko al la aranĝo, dediĉita al lia memoro.
Legu la tutan artikolon ‘Ludoviko anime estis inter ni!’