Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

IJK-72: Emblemkonkurso

VroclavoLa Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) nome de Pola Esperanto-Junularo organizas konkurson pri la emblemo de la 72a IJK en Vroclavo, kiu okazos la 16–23an de julio 2016.

Legu la tutan artikolon ‘IJK-72: Emblemkonkurso’

BET-52 kun aŭspicio de UEA

BET-52La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke la aranĝo estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52 kun aŭspicio de UEA’

Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo

Sismo en NepaloNome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo.

Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras surloke. Tamen ankaŭ UEA kolektos rimedojn por helpi nepalajn esperantistojn, ne tiom en ĉi tiu komenca periodo, sed en la restarigo de personaj kaj movadaj vivoj en pli longa daŭro.

Legu la tutan artikolon ‘Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo’

Seulo gastigos la 102an UK

СеулLa ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

Legu la tutan artikolon ‘Seulo gastigos la 102an UK’

Armenio: Malgaja memordato

Armenio

[Musklaku la supran foton por pligrandigi ĝin.]

Hodiaŭ, la 24an de aprilo, estas memortago por la genocido de la armena popolo. Ĝuste antaŭ cent jaroj en Otomana (Osmanida) Imperio komenciĝis persekutado de la armenoj. En ĉi tiu malgaja tago ni memoras, ke en Armenio estis kaj estas relative vigla Esperanto-movado. Ekzemple, antaŭ 50 jaroj en la revuo Esperanto aperis la supra foto kun jena artikoleto:
Legu la tutan artikolon ‘Armenio: Malgaja memordato’

Volontuli per Esperanto

E@I

E@I-teamo atendas volontulojn

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la alia povas esti en alia parto de la mondo, do neeŭropano povas per tiu programo veni al Eŭropo kaj male.

Legu la tutan artikolon ‘Volontuli per Esperanto’

La Ondo de Esperanto en la 2014a jaro

La Ondo de Esperanto

La pasinta jaro el la abonstatistika vidpunkto estis ordinara. Nia abonantaro denove superis duonmilon, kaj jam la dek-duan sinsekvan jaron La Ondo havas pli ol 500 abonantojn. La 508 kotizoj, venintaj el 49 landoj, eĉ iomete superis la rezulton de la 2013a jaro, kiam nian gazeton abonis 502 personoj kaj kolektivoj el 50 landoj. Resume, ni povas diri, ke La Ondon de Esperanto abonas iom pli ol 500 personoj el duoncento da landoj.

Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en la 2014a jaro’

Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

Sankt-Peterburgo

LF en Peterburgo: Prezento de Esperanto vekis grandan intereson (Foto: Sergej Andrejsons)

Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.

Legu la tutan artikolon ‘Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo’

Statistiko 2014: denove pli ol 5000 individuaj membroj de UEA

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperos la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2014. Laŭ ĝi estis entute 5027 individuaj membroj, t. e. 124 pli multe ol en 2013. Plej multe da individuaj membroj liveris Germanio (462), Brazilo (454), Francio (429), Japanio (326), Usono (269) kaj Nederlando (206). La plej granda kresko okazis en Brazilo (+77), evidente dank’ al la UK en la najbara Argentino, kie la kongresa efiko estis +27. El la modela varbado fare de la estraranoj Lee Jungkee kaj Martin Schäffer rezultis grava kresko respektive en Korea Respubliko (+60) kaj Meksiko (+39). Same okazis ankaŭ en Ĉinio (+36), kie Trezoro Huang Yinbao ekfunkciis kiel nova energia kotizperanto. Menciindan falon, kvankam nur incidentan pro la fora UK, notis Francio (-40), Rusio (-24) kaj Pollando (-19).

Legu la tutan artikolon ‘Statistiko 2014: denove pli ol 5000 individuaj membroj de UEA’

Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis

SKEFEn marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin oni atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014.

Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis’

Radio Havano bezonas vian helpon

RadioMi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.

Legu la tutan artikolon ‘Radio Havano bezonas vian helpon’

UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron

UEAPro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1a de januaro 2016.

Legu la tutan artikolon ‘UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron’

Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK

UK-100La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91a UK en Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.

Legu la tutan artikolon ‘Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK’

Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo

TEJO

Ĉiu kun komputilo: de maldekstre: Stefan MacGill (UEA), Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO). Radojica Petrović (ILEI), Nico Huurman (kasisto de TEJO), Tomasz Szymula (Ĝenerala Sekreario de TEJO), Veronika Poór (TEJO). La prezidanto de TEJO ne aperas en la bildo.

(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de plenumitaj taskoj kaj la laborplano por la sekva periodo estis interaktive kaj real-tempe kreitaj. TEJO subvencipetis al la Eŭropa Volontula Servo (EVS) kaj pere de tio sukcesis ricevi monsumojn por alpreni du volontulojn por plenumi praktikajn taskojn por junaj esperantistoj.

Legu la tutan artikolon ‘Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo’

Forpasis Pierre Babin

La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis

Pierre Babin (1919-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Pierre Babin’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.