Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
30 Junio 2015 de AlKo

Novaj nomŝildoj jam aperis (http://www.evening-kazan.ru/)
Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto (улица Эсперанто) en Kazano kaj strateto de esperantistoj (переулок эсперантистов) en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazrbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥstano. Oni jam ŝanĝas la nomŝildojn.
Legu la tutan artikolon ‘Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton’
27 Junio 2015 de AlKo
La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj aferoj de la organizado de BET-52 respondecos kaj ilin koordinos la vicurbestro Kederys. Krome, oni interkonsentis pri jenaj konkretaj aferoj:
1. La urba municipo kune kun la urba turisma informcentro je sia kosto eldonos libreton pri Birštonas en Esperanto por ĉiuj partoprenantoj de BET-52. La tradukadon kaj redaktadon prizorgos LEA.
Legu la tutan artikolon ‘La urbo Birštonas helpos al BET-52′
25 Junio 2015 de AlKo

Audrys Antanaitis en la mezo de la malferma rondo en Aukštadvaris (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)
Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario.
Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis tradicia – ĵurnalista laboro, praktikado de la lingvo kaj distraĵoj. Se necesus telegrafe raporti, sufiĉus kelkaj ŝlosilaj vortoj: malfermo, diskutoj, tagmanĝo, paroligoj, kvizo, banejo, kantado, prelego kaj fermo.
Sed la esperantista seminario tute neatendite ricevis apartan gravecon pro tio, ke en ĝi estis proklamita laŭreato de grava premio de la Litovia Ĵurnalista Asocio (LĴA).
Legu la tutan artikolon ‘Ĵurnalista Esperantujo en Litovio’
24 Junio 2015 de AlKo
En februaro 2015 la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31a de majo. Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100a Universala Kongreso.
La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Legu la tutan artikolon ‘Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj’
21 Junio 2015 de AlKo
En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: La Organiza Komitato ekfunkciis’
20 Junio 2015 de AlKo
La 17an de junio 2015 forpasis en Vilno la litova esperantisto Antanas Mekys (1917-2015)

Honora Membro de UEA ekde 2003. Li naskiĝis la 17-an de novembro 1917 en la vilaĝo Vilūnaičiai de la distrikto Pakruojis. En 1940 li finis instruistan lernejon en Šiauliai kaj en 1946 la ekonomikan fakultaton de la Vilna Universitato, ĉe kiu li lektoris kvar jarojn kaj poste laboris ĉe la ŝtata komitato pri planado ĝis sia emeritiĝo. Pri Esperanto li ekinteresiĝis en 1933, sed serioze li ekstudis ĝin kaj ekaktivis movade en 1959. Ekde 1965 li estis aktiva kursgvidanto.
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Antanas Mekys’
19 Junio 2015 de AlKo
Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro de Hodler, al kiu ĉi-monate estas dediĉita la rubriko “Nia trezoro”.
Ne konvenas nun aŭdigi ŝafblekojn por la paco. La potenculoj de la tero volis (ĉu ili vere volis aŭ ĉu ilin voligis la cirkonstancoj?), ke la kanono parolu. Ni lasu ĝin paroli. Se ĝi dume helpus resaĝigi la homaron, ni nur povus ĝin beni.
Legu la tutan artikolon ‘Hector Hodler: Super’
15 Junio 2015 de AlKo
La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis en pluraj el la ĉefaj urboj de la lando, inklude de Madrido kaj Barcelono.
En Barcelono la venkinto estis koalicio “Barcelona en comú” (Barcelono Kolektive), kiun gvidis konata aktivulino por la rajtoj de la homoj elpelitaj el siaj hejmoj pro domŝuldoj, nomata Ada Colau (Ada Kolaŭ’). Unu el la interesaj trajtoj de ilia kampanjo estis la utiligo de afiŝoj en dudeko da lingvoj, inter kiuj Esperanto. Ili estas plu alireblaj en la retejo de la kampanjo, ĉe la adreso https://barcelonaencomu.cat/es/material-de-campana
Legu la tutan artikolon ‘La nova urbestrino de Barcelono kampanjis en Esperanto’
12 Junio 2015 de AlKo
Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj.
Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne apenaŭ iu aŭdacis serioze prognozi tian sukceson. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfesis, ke “ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj”.
Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 25 000 Esperanto-lernantoj ĉe duolingo.com’
9 Junio 2015 de AlKo
Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7an de junio estis registritaj jam 5050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.
Legu la tutan artikolon ‘UEA havas jam pli da membroj ol en 2014′
5 Junio 2015 de AlKo

La kolokvo okazis parte en la universitato de Neuchâtel kaj parte en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (sur la supra foto), kie funkcias Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).
De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do la du eventoj devis havi klarajn ne konfuzigeblajn nomojn.
Legu la tutan artikolon ‘TTK: Fruktodona evento’
31 Majo 2015 de AlKo
La 21an de majo en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado.
Laŭ la statistiko estis ricevitaj entute 1154 voĉoj, sed preskaŭ 800 (pruvite: 783, sed eble ni malrimarkis kelkajn neamase donitajn falsvoĉojn) estis donitaj de almenaŭ tri fraŭdulo(j), kiuj sukcesis rompi la regulon pri la eblo doni nur unu voĉon. Plejmulto da falsitaj voĉoj venis de iu, kies IP-adreso estas registrita en Pollando (tio povas esti nur artifiko de la entuziasma manietulo, reale loĝanta en tute alia lando) Da validaj voĉoj reale estas 371.
La rezulto de la voĉdonado
Legu la tutan artikolon ‘Kie kongresi post tri jaroj?’
22 Majo 2015 de AlKo

Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).
Legu la tutan artikolon ‘UEA kaj Esperanto en la Monda Eduka Forumo de Unesko’
16 Majo 2015 de AlKo

Matthieu Desplantes en la Plurlingvula Renkontiĝo
La 1-4an de majo okazis en Berlino la Plurlingvula Renkontiĝo (Polyglot Gathering) – kvartaga aranĝo por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Peter Baláž (la kunordiganto) kaj Matthieu (mi).
Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon babili kun multe da interesaj homoj en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas (diversnivele): Esperanto, franca, angla, slovaka, rusa kaj germana. Mi parolas (uzante sufiĉe larĝan difinon de “paroli lingvon”) nur ses lingvojn (jes, tiu kunveno estas loko, kie eblas diri “Mi parolas nur ses lingvojn”!), sed multaj partoprenantoj scipovis pli; kelkaj eĉ parolis dekduon da ili. Mi tre ĝojis esti ĉirkaŭata de aliaj frenezuloj, kun kiuj eblas ŝanĝi lingvon plurfoje meze de diskuto kaj kiuj konsideras vortojn kiel “morfologio” tute normalaj.
Legu la tutan artikolon ‘Plurlingvula renkontiĝo en Berlino’
14 Majo 2015 de AlKo

Enric Baltasar, kunordiganto de LKK, donacas librojn en kaj pri Esperanto al la skabenino pri kulturo, Maria Carmen Tormos, inter kiuj staras la prezidanto de HEF José Antonio del Barrio (Foto: Denver Djego Garrison)
La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.
Legu la tutan artikolon ‘Hispana kongreso en turisma ponto’