Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
4 Januaro 2017 de AlKo
Ni kun ĝojo informas, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi dek senpagajn parolsesiojn.
Ni volonte akceptas pliajn geonklojn, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la genevojn. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj.
Legu la tutan artikolon ‘Ekfunkciis la projekto EKPAROLU’
28 Decembro 2016 de AlKo
La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.
Legu la tutan artikolon ‘Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA’
27 Decembro 2016 de AlKo

Post la skrutinioj komunikitaj de dek balotejoj (inkluzive tri subbalotejoj) el dek, jen la definitiva rezulto de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2016.
Voĉoj esprimitaj entute: 158.
Voĉoj validaj: 149, el kiuj 7 sindetenaj.
Por la Verda Listo: 103 (72,54%). En 2011: 130 (73,44%).
Por la Blanka Listo: 39 (27,46%). En 2011: 24 (13,55%).
Legu la tutan artikolon ‘Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21′
26 Decembro 2016 de AlKo
La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko.
La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon por krei ludojn pri koloraj kulturaĵoj, vestoj, manĝaĵoj, landoj… en plenkolora mondo. Ĉirkaŭ deko da gvidantoj el kvar landoj aktive preparas riĉan programon.
Legu la tutan artikolon ‘Subtenu la 46an Internacian Infanan Kongreseton’
24 Decembro 2016 de AlKo
La 15an de decembro, matene, Kuba Esperanto-Asocio (KEA) senvualigis buston memore al d-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La ceremonion ĉe la sidejo de KEA en Havano ĉeestis Adrian Chrobot, komisiito pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la pollanda ambasado, kaj Rosa Teresa Rodríguez, direktoro pri internaciaj rilatoj de la kuba kulturministerio, reprezentantoj de la Kuba Asocio de Lingvistoj kaj dudeko da geesperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘La unua Zamenhofa busto en Kubo’
23 Decembro 2016 de AlKo

En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska)
La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.
Legu la tutan artikolon ‘Naskiĝtaga festo en Bjalistoko’
22 Decembro 2016 de AlKo

La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster la esperantista mondeto neniu havas tiujn scion.
Legu la tutan artikolon ‘Novtipa Zamenhof-Tago en Moskvo’
20 Decembro 2016 de AlKo

La 11an de decembro okazis la sepa Moskva Esperanto-renkontiĝo. Tiuj renkontiĝoj en la hejmo de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova jam iĝis tradicio, ĉi-jare okazis tri tiaj MERoj, plus septembra tritaga eksterurba MER-6.
Legu la tutan artikolon ‘MER: Nova tradicio en Moskvo’
19 Decembro 2016 de AlKo

Kaŭno: Povilas Jegorovas raportas pri la agado de LEA en 2016
(Foto: Aleksejus Karpovas)
Daŭras la multjara tradicio de litoviaj esperantistoj meze de decembro organizi la Zamenhof-Tagojn kaj kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĉi-jare al Kaŭno por la du aranĝoj, okazintaj la 10-11an de decembro venis 129 esperantistoj el 15 urboj de Litovio kaj kvar gastoj el Latvio.
Legu la tutan artikolon ‘Tradiciaj Zamenhof-Tagoj en Kaŭno’
18 Decembro 2016 de AlKo
La 18an de decembro 2016 aperis en la reto la 40a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la lasta ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
La programo daŭras 26 minutojn.
Amplekso: 24 Mb.
En ĉi tiu programo
1. Enkonduke
2. Jessentuki: kuracurbo en Kaŭkazo
3. Esperanto-novaĵoj
4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №11-12
5. La Esperantisto de la Jaro 2016
6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: «Branĉo»
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Amir Hadžiahmetović
Legu la tutan artikolon ‘La lasta ĉi-jara programo de Radio Esperanto’
17 Decembro 2016 de AlKo

Hodiaŭ, la 16an de decembro 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.
Legu la tutan artikolon ‘Aperis nova libro – Fundamento de la homaj rajtoj’
16 Decembro 2016 de AlKo
Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.
Legu la tutan artikolon ‘UEA renovigis sian Statuton’
15 Decembro 2016 de AlKo

Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan retkatalogon kaj, ricevinte la menditajn librojn mi plurfoje konstatis ke la katalogo enhavas erarojn.
Sciante pri oftaj eraroj, mi ne multe atentis jenan muzikan eldonaĵeton:
«Розеноер И. Белла серо я л’урбетто: Дума: Для голоса и ф.-п. / Слова Заменгофа. – СПб.: Иогансен, ценз. 1886. – 3 с. МЗ 188/1188».
Legu la tutan artikolon ‘Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo’
15 Decembro 2016 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015).
En ĉi tiu jaro 14 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Stefan MacGill: la Esperantisto de la Jaro 2016′
15 Decembro 2016 de AlKo

Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.
Legu la tutan artikolon ‘Nova retejo de E@I pri la Manifesto de Prago’