Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo

KrynicaIĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.

La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.

Legu la tutan artikolon ‘Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo’

Drakoj, batalantaj sur via tablo

Drakoj

Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni en la rolludo. Vi povas tie ankaŭ elŝuti la tutan regularon kiel 111-paĝan libron kaj rolulformularojn — foliojn kun detalaj statistikoj, kiujn oni bezonas por ludi. Kompreneble, ĉio estas senpaga.

Legu la tutan artikolon ‘Drakoj, batalantaj sur via tablo’

La Baltiaj Esperanto-Tagoj

DiagramoAntaŭ nelonge en La Balta Ondo aperis statistika tabelo, kiu montris la jarojn, lokojn kaj la nombrojn de la partoprenantoj en ĉiuj BEToj. Surbaze de ĉi tiu tabelo Antanas Grincevičius faris diagramon, kiu pli bone ol la tabelo vidigas la du ĉefajn tendencojn.

Legu la tutan artikolon ‘La Baltiaj Esperanto-Tagoj’

Jelena Ŝevĉenko forpasis

La 5an de septembro 2015 post longa malsano en Moskvo forpasis

Jelena Georgijevna Ŝevĉenko (1962-2015)

Jelena Ŝevĉenko

Ŝi naskiĝis la 7an de novembro 1962 kiel Jelena Gorbatenko en Angarsk (Siberio), lernis Esperanton fine de la 1970aj jaroj, kaj en 1980 ekloĝis en Moskvo kiel studento pri ĵurnalismo en la Moskva Ŝtata Universitato.
Legu la tutan artikolon ‘Jelena Ŝevĉenko forpasis’

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Birštonas

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de la regiona nacia naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Ĝi estas malnova kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo, facile atingebla buse kaj aŭtomobile, estas ideala loko por laboro kaj ripozo.

Legu la tutan artikolon ‘La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj’

Kreskas la membraro de UEA

La 1an de septembro la nombro de individuaj membroj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) atingis 5382. Tio estas precize 600 pli ol la 1an de septembro antaŭ unu jaro, kiam la nombro estis 4782. Evidente la granda UK estas la ĉefa kaŭzo de la 12,5-procenta kresko. La 100a UK en Lillo altiris 2698 aliĝintojn, dum pasintjare en Bonaero la nombro estis 706.

Legu la tutan artikolon ‘Kreskas la membraro de UEA’

ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano

La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONESARtaj KONfrontoj en ESperanto.

Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj pretigos por la partoprenantoj koncertojn, prelegojn, prezentadojn, spektaklojn kaj aliajn eventojn.

Legu la tutan artikolon ‘ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano’

BET: Historia tabelo

BET-52Antaŭ la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas, La Balta Ondo memorigas la historion de BET. Dum la Sovetia periodo BEToj por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetianoj preskaŭ ne povis partopreni.

Unue la aranĝo nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1–14an de aŭgusto en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.

Legu la tutan artikolon ‘BET: Historia tabelo’

Vide el Krimeo

ZajdmanDum multaj jaroj mi estis gvidanto de la aktiva Esperanto-Klubo Tero en Jalta (mi fondis ĝin en 1977), aktiva ano de UkrEA kaj ties vicprezidanto; en 2011 kaj 2012 oni nomis min la Esperantisto de la jaro en Ukrainio.

Post la referendumo en Krimeo kaj ŝanĝo de la potenco en Kievo, somere 2014 mi kaj estraranino de UkrEA, jaltanino Nastja L. estis organizantaj Ukrainian Esperanto-tendaron en Tarĥankut (Krimeo). Sed tiam Kievaj esperantistoj demandis, ĉu mi ricevis la rusan pasporton, kaj se jes – kial mi restas vicprezidanto kaj membro de UkrEA. Poste klariĝis, ke laŭ la statuto de UkrEA oni povas elasociigi min nur aŭtune en la vica kongreso. Al la kongreso mi, Nastja kaj la klubo Tero sendis sciigon, ke ni ĝisrevidas la asocion. Nuntempe en UkrEA restis nur du jaltaj esperantistoj.

Legu la tutan artikolon ‘Vide el Krimeo’

La 71-a IJK: La Komitato pli surprizis ol la programo

Fotoj: Clemens Fries

Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo grandeco. Kaj tio eĉ malgraŭ la plej granda en la lastaj jaroj karavano – 59 personoj (tiel!) venis al la IJK kune, rekte el la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio).

Legu la tutan artikolon ‘La 71-a IJK: La Komitato pli surprizis ol la programo’

La unua jubileo de SES

Foto: Andrzej Sochacki

La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.

Legu la tutan artikolon ‘La unua jubileo de SES’

NASK: Denove en Norda Karolino

NASK 2015

NASK: Lee Miller instruas (Foto: Ellen Eddy)

La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, kaj ĉiuj konstruaĵoj estis bone klimatizitaj. La klasĉambroj jam estis pretaj kun komputilo, interreto, projekciilo, kaj sonsistemo. La tereno funkcias komplete per sendrata interreta sistemo.

Legu la tutan artikolon ‘NASK: Denove en Norda Karolino’

Fina statistiko de Lillo

UK-100Laŭ la definitiva statistiko, al la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89).

Legu la tutan artikolon ‘Fina statistiko de Lillo’

Nova programo de Radio Esperanto

RadioLa 16an de aŭgusto post longa paŭzo aperis la 32a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando).

En la programo:

  1. Enkonduke
  2. La jubilea kongreso en Lillo
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2015, №7
  5. Literatura konkurso Liro-2015
  6. Kantas Jonny M.: Eternan lumon

Legu la tutan artikolon ‘Nova programo de Radio Esperanto’

Giorgio Silfer: En la Esperanta Civito ne ekzistus “krimea problemo”

Giorgio Silfer“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato.

Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia komunumo) vivas ankaŭ esperantistoj; REU akceptas la reproprigon de Krimeo fare de Rusio kaj pretas akcepti esperanto-societon el Krimeo, eĉ investi tie per okazigo de eventoj; UkrEA opinias tion jure kaj morale neakceptebla kaj petas la opinion de Roterdamo; UEA respondas, ke Krimeo daŭre apartenas al Ukrajno, ĉar tio estas la vidpunkto de Unuiĝintaj Nacioj.

Legu la tutan artikolon ‘Giorgio Silfer: En la Esperanta Civito ne ekzistus “krimea problemo”’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.