Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
24 Oktobro 2015 de AlKo
La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo.
La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1587 temaj etikedoj. La legantoj skribis 2023 komentojn.
Legu la tutan artikolon ’1000!’
21 Oktobro 2015 de AlKo

Povilas Jegorovas kaj Osmo Buller en la Litovia parlamentejo (Sejmo) okaze de gazetara konferenco pri la estonta UK-90 en Vilno.
Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. En ĉi tiu retejo ni iom post iom prezentos ilin. La unua prezentato estas Osmo Buller, por kiu BET-52 estos la unua internacia esperantista aranĝo, kiun li partoprenos post la fino de sia kariero kiel Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio.
Legu la tutan artikolon ‘Osmo Buller partoprenos en BET-52′
19 Oktobro 2015 de AlKo
Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando.
Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed kaj arta, kaj konfronta. Malgraŭ la nomo, ne temas pri konkurso de artaĵoj. Koncertoj, teatraĵoj, filmoj, libraj kaj aliaj prezentoj – kvankam grava parto de la programo – estas akompanataj de ne malpli gravaj prelegoj kaj diskutoj, inkluzive de la podiaj, kiuj ne estas oftaj en Esperantujo: pri seksismo, finvenkismo-raŭmismo, pollanda Esperanto-movado ktp. Ĉi-jare granda debato mankis, kion mi notas kun bedaŭro.
Legu la tutan artikolon ‘Se septembro, Arkones’
13 Oktobro 2015 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2016′
12 Oktobro 2015 de AlKo
La fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ iliaj dezirlistoj.
Subvencion ricevis Biblioteko Carlos Domingues de Brazila Esperanto-Ligo (€180), Bulgara Esperanto-Asocio (€191), Esperanto-biblioteko en Rumonge (Burundo; €377), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy (€133), Filipina Esperanto-Junularo (€157), Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio; €145), Esperanto Nicaragua (€158) kaj Biblioteko de La Ondo de Esperanto (Ruslando; €156).
Legu la tutan artikolon ‘Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj’
10 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao estis kuracata la litova poeto kaj prozisto Balys Sruoga, reveninta el la nazia koncentrejo Stuthof. Ĉi tie li verkis sian skuan verkon Arbaro de Dioj pri la koncentrejo. (En 1970 ĝin esperantigis la elstara esperantisto kaj aŭtoro de Esperanto-vortaroj Konstantinas Puodėnas, sed nur du fragmentoj de la traduko estis publikigitaj en Litova Stelo 1993, №3 kaj 1996, №1.)
Legu la tutan artikolon ‘Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano’
7 Oktobro 2015 de AlKo
La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la Pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio “InterCity”. La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 mil donitaj voĉoj.
Unu el la dek trajnoj cirkulos ĉiutage inter Varsovio kaj Bjalistoko. En la voĉdonado pri ĝi plej multe da voĉoj ricevis la nomo Esperanto, kiun preferis 3986 personoj, en la dua loko restis Narew (2511 voĉoj) kaj en la tria Bojary (nur 201 voĉoj).
Legu la tutan artikolon ‘Trajno Esperanto veturos en Pollando’
5 Oktobro 2015 de AlKo
La 25an de septembro tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis la 31an festivalon ARKONES en Poznano, ricevis el la manoj de Halina Gorecka la oktobran kajeron de La Ondo, kaj intertempe pluraj abonantoj en Eŭropo jam ricevis kaj (ek)legis ĉi tiun revuon.
La oktobran kajeron de La Ondo malfermas en la tria paĝo artikolo de Peter Baláž pri la deka sinsekva esperantista partopreno en la ĉiujara Eŭropa Esperanto-Unio en la Ekonomia Forumo, kiu la 8-10an de septembro okazis en la pola urbo Krynica-Zdrój. Sur kelkaj sekvaj paĝoj en la sekcio Eventoj sekvas raportoj pri vivo esperantista, interalie, pri la kongreso de SAT en Slovakio, pri la landaj kongresoj en Irano kaj Rumanio kaj aliaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘La oktobra Ondo aperis’
3 Oktobro 2015 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro.
La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos pri la historio de la strato. La prezento rilatos ankaŭ al la 60-jariĝo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kie ĝi ekfunkciis novembre 1955 ĉe la placo komence de Nieuwe Binnenweg. La nunan domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 UEA aĉetis en 1961.
Ankaŭ prof. Humphrey Tonkin povus kompetente paroli pri la strato de la Centra Oficejo – li verkis pri ĝia ĉirkaŭaĵo la libron Tuj apude – sed la temon de lia prelego, UN ĉe la sojlo de nova epoko, donis alia datreveno, la 70a de la fondo de Unuiĝintaj Nacioj.
Krome Povilas Jegorovas parolos pri la historio de Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tiu aranĝo, komencita en 1959, estis tre grava por la Sovetunia movado kaj daŭre estas populara internacie. En 2016 la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Birštonas, Litovio.
Legu la tutan artikolon ‘Malferma Tago la 28an de novembro’
2 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de tiu ĉi jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.
Legu la tutan artikolon ‘Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko’
30 Septembro 2015 de AlKo
La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.
Legu la tutan artikolon ‘SAT kongresis en Slovakio’
29 Septembro 2015 de AlKo
La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.
Legu la tutan artikolon ‘Irano: Dialogi tutmonde’
28 Septembro 2015 de AlKo

Ne nur seriozaj grandaĝuloj partoprenas la italajn kongresojn (Foto: Ranieri Clerici)
Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“Italoj ne kapablas organizi ion ajn. La Itala Kongreso de Esperanto estas escepto”’
23 Septembro 2015 de AlKo

ĈET-3 Molėtai: La Litovia grupo
Kadre de la preparado de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), la Organiza Komitato de BET-52 decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ni publikigos artikolojn, kiuj aperis en la Esperantaj kaj Sovetiaj gazetoj kaj fotojn, kiuj estis faritaj en la respektivaj BEToj.
Legante la tekstojn, kiuj aperis en oficialaj tiutempaj gazetoj de USSR, oni devas konsideri, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj devis enkadrigi ilin en la oficialan Sovetiecan ideologion, kaj ke la vorto “Esperanto” antaŭ 50-55 jaroj ankoraŭ ne estis vaste uzebla en la gazetaro, kaj vi legos ĉi-sube, ke oni nomis la esperantistan tendaron turista ktp.
La unua ero en nia serio estas la 3a Ĉebalta Esperantista Tendaro (ĈET-3), kiu okazis la 1-10an de aŭgusto 1961 en la urbo Molėtai, kiu tiutempe havis nur ĉ. du mil loĝantojn.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: ĈET-3 en Molėtai (1961)’
22 Septembro 2015 de AlKo
Kiel kutime, la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj la redaktoro de ĉi tiu gazeto Aleksander Korĵenkov partoprenos en la 31a ARKONES, kiu okazos la 25-27an de septembro en Poznano.
la abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenos ARKONESon, ricevos sian ekzempleron de la oktobra kajero de La Ondo en la Arkonesejo. Sed nur tiuj, kies nomoj estas en la listo de la aliĝintoj. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, sed planas veni al ARKONES, bonvolu sciigi tion al ni, por ke ni ne sendu al vi la revuon poŝte, sed donu ĝin al vi surloke.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo en Arkones’