Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
20 Novembro 2015 de AlKo
La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne povis ne tuŝi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: “Tiu ĉi krima perfortaĵo trafas nin ĉiujn. Ĝi atakas ĉion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de ĉiu homo, nia sento de aparteno al la unusama homaro”.
Legu la tutan artikolon ‘Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota’
19 Novembro 2015 de AlKo
Ni daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Pasintfoje ni rakontis pri Osmo Buller, kaj nun venas la vico de Jean-Marc Leclercq, kiu en Esperantujo estas pli konata kiel JoMo kaj lastatempe kiel jOmO.
jOmO komencis muziki en jaro 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la jaroj 1990aj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio), produkis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas’
19 Novembro 2015 de AlKo
Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016.
Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2016; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2016. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de aprilo en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.
Legu la tutan artikolon ‘Serĉata: Nova redaktoro de “Esperanto”’
18 Novembro 2015 de AlKo
La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis
Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Irina Mironova forpasis’
17 Novembro 2015 de AlKo

Jorge Camacho prelegas en la Kataluna Kongreso (Fotis: Lluis Aragay)
Ekde la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro okazis en Mataró la 37a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tiel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrido, Majorko aŭ Skotlando.
La solenan inaŭguron partoprenis la urbestro de Mataró kun kortuŝaj vortoj pri nia movado. Inter la podiuloj ĉeestis konataj fakuloj pri diversaj objektoj, kiel Fabianne Berthelot (psikologio), István Ertl (tradukado kaj beletro), Jorge Camacho (poezio), Nicolau Dols (filologio) aŭ Igor Sosa (historio). Ili ĉiuj pritraktis diversajn aspektojn de la enmigrado kaj rifuĝintoj, temo ĉiam pli aktuala nialande sed ankaŭ tutmonde.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa kongreso en Katalunio’
16 Novembro 2015 de AlKo
La 14an de novembro forpasis en Zagrebo
Lucija Borčić (1921-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Lucija Borčić forpasis’
15 Novembro 2015 de AlKo
Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo en la kvartalo Demänová de la Slovakia urbo Liptovský Mikuláš la 14an de novembro ĉi-jara okazis gaja festo en junulara Esperanto-etoso.
Ĉi-sube ni aperigas superrigardon pri la agado de E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

Skiza historio
Legu la tutan artikolon ’10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj’
13 Novembro 2015 de AlKo
Kun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande.
La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda esperantistaro.
Legu la tutan artikolon ‘Monda Pupfestivalo 2015′
7 Novembro 2015 de AlKo

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj E@I estas aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle: cyber bullying).
La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ: elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenadon de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – dum konsiderinde longa tempo. Kiberia ĉikanado povas okazi per interreto (ekzemple, per retpoŝto, babilejoj, sociaj retoj, videoj en interretaj portaloj), aŭ per poŝtelefono (ekz. tra SMSoj aŭ ĝenvokoj).
Legu la tutan artikolon ‘Retejo pri kiberia ĉikanado’
5 Novembro 2015 de AlKo
Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.
Legu la tutan artikolon ‘En Vikipedio konkursas tradukantoj’
3 Novembro 2015 de AlKo
La aŭtuneco de la novembra Ondo, dissendita antaŭ dek tagoj el Kaŭno kaj Olŝtino, sentiĝas jam en la kovropaĝa foto, kiun Antanas Grinceviĉus faris en Birŝtonas iun belan oktobran tagon. Birŝtonas, la urbo de la 52aj Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-52), estas priskribata en la plej freŝa Ondo fare de Vitaŭtas Šilas.
Lia artikolo, ornamita de belaj fotoj, estas en la centraj paĝoj de la revuo, sed la tria-paĝa ĉefartikolo, verkita de Paveł Fischer-Kotowski, estas dediĉita al la 31a ARKONES, kiu okazis fine de septembro en Poznano. Ĉi tiun artikolon sekvas kvin paĝoj de la primovada sekcio Eventoj, kun informoj pri pluraj okazaĵoj organizitaj de esperantistoj en pluraj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘La novembra Ondo aperis’
31 Oktobro 2015 de AlKo

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1964 en Veisiejai (Lazdijai-a distrikto de Litovia SSR) kun 153 partoprenantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)’
29 Oktobro 2015 de AlKo
La 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio“, okazontan la 28-29an de julio 2016 en la Slovakia urbo Nitra, kie tiutempe okazos ankaŭ la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en la periodo kiam Slovakio prezidos Eŭropan Union.
Legu la tutan artikolon ‘Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento’
28 Oktobro 2015 de AlKo
La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando)
Ewa Bondar (1922-2015)
Legu la tutan artikolon ‘Ewa Bondar forpasis’
28 Oktobro 2015 de AlKo
La 14an de oktobro 2015 en sia 85a vivojaro forpasis en Madrido
Darío Rodríguez López de Silva
(1931-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Darío Rodríguez forpasis’