Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Censo en Krimeo

KrimeoEn oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.

Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii la demandon pri la ŝtata aparteno de ĉi tiu teritorio, ni vidu la rezulton de la censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010).
Legu la tutan artikolon ‘Censo en Krimeo’

Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

KazanoLa 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la urba plenumkomitato pri la nomŝanĝo.

Legu la tutan artikolon ‘Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?’

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro

UK-101Kadre de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro okazos la 69a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.

La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro 2016.

Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro’

Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos ses komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) difinas:
Legu la tutan artikolon ‘Elektoj en UEA komenciĝas’

BET-52: Paŭlo Moĵajevo

MoĵajevoNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Post Osmo Buller kaj JoMo nun estas la vico de Paŭlo Moĵajevo (Павел Можаев), kiu en BET-52 koncertos, prelegos kaj eble ankaŭ instruos. Paŭlo afable konsentis prezenti sin mem:

«Mi estas Paŭlo Moĵajevo, kaj mi naskiĝis, kreskis kaj plu vivas en Krimeo. Profesie mi estas medicinisto, post la fino de la Krimea medicina universitato mi specialiĝis pri ĥirurgio, poste estis invitita instrui la disciplinon kun longa nomo “Topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio” en mia alma mater.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Paŭlo Moĵajevo’

Radio Esperanto 35

Radio EsperantoLa 6an de decembro, la unuan vintran dimanĉon de 2015 aperis la 35a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduko
2. Hilda Dresen: “Vintro” (Halina Gorecka)
3. Esperanto-novaĵoj
4. “La Ondo de Esperanto”, 2015, №12
5. Zamenhofa Tago 2015
6. Kanzono de Manŭel

Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto 35′

Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj

Foto: Clay Magalhães

En la Libroservo (foto: Clay Magalhães)

75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la plej freŝa el ili, Tamen ĝi moviĝas!, la tria volumo de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, pri kiu rakontis ĝiaj redaktoroj Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. Jam prezentita estis ankaŭ novaĵo, kiu ankoraŭ ne aĉeteblis sed baldaŭ aperos, nome reviziita eldono de la jam klasika verko La danĝera lingvo, pri kiu parolis ĝia aŭtoro Ulrich Lins.

Legu la tutan artikolon ‘Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj’

Ignat Bociort forpasis

La 2an de decembro 2015 en Berlino forpasis la eminenta rumana esperantisto

prof. d-ro Ignat Bociort (1924-2015)

Bociort
Legu la tutan artikolon ‘Ignat Bociort forpasis’

Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

ButkevičiusLa ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio.

Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). Dum 1990–1991 li studis en la Litovia Akademio de Administrado. En 1995 li magistriĝis pri administrado en la Teknologia Universitato (Kaŭno); staĝis en Germanio (1994), Danlando (1998) kaj Usono (1999, 2001); doktoriĝis pri sociaj sciencoj (ekonomiko) en 2008.

Legu la tutan artikolon ‘Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52′

La Ondo de Esperanto en 2016

La Ondo de EsperantoFine de majo 2016 la populara gazeto La Ondo de Esperanto havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991.

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas siajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en nia tradicia Ronda Tablo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en 2016′

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno

UEATri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

Legu la tutan artikolon ‘UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno’

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Tamen ĝi moviĝasPer la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj kaj verkoj temas pri la Esperanta kulturo, dum tiuj de Interlingvo inter lingvoj traktas prilingvajn demandojn. Tamen ĝi moviĝas! estas kolekto de eseoj pri la Esperanto-movado. Same kiel en la antaŭaj volumoj, ankaŭ ĉi-foje la temaj limoj tamen ne estas tute striktaj.

Legu la tutan artikolon ‘UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj’

Esperanto en la 47a konferenco de ALTE

ALTEDe la 11a ĝis la 13a de novembro okazis en la itala urbo Perugia la 47-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies institucia membro por Esperanto estas UEA. Zsófia Kóródy, membro de la Komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), reprezentis UEA en la konferenco, kies loka organizanto estis la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj de Perugia (Universita per Stranieri di Perugia). La konferenca ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolo. Krom el eŭropaj landoj, partoprenantoj venis ankaŭ el ekster Eŭropo, ĉar ĉiam pli da ekstereŭropaj universitatoj kaj lingvoekzamenaj centroj uzas la KER-sistemon.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en la 47a konferenco de ALTE’

Vojaĝo al estonteco

Hameln

La partoprenantoj kun la fantomo de la Süntel-monto antaŭ la Süntel-fago (speciala speco kun kurbiĝintaj branĉoj, kiu kreskas nur ĉi tie)

“Ĉu vi parolas la klingonan?” (“tlhIngan Hol Dajatlh’a'?”), estis demandita Martin Netter de la Filmwelt-Center en Bakede. Bedaŭrinde (ankoraŭ) ne, sed li povis prezenti al ni kelkajn ekspoziciaĵojn kun klingonaj literoj el sia kolekto – la plej granda privata kolekto de eksponaĵoj pri Star Trek (Stela Vojaĝo).

Demandita li estis ne en la klingona, kiu estis speciale inventita de Marc Okrand por Star Trek, sed en Esperanto, kiu pli aĝas ol la klingona. Grandan sukceson Esperanto ĵus atingis ĉe Duolingo: jam pli ol 170 mil homoj dum duona jaro aliĝis al la kurso por parolantoj de la angla. Kaj nun estas preparata Esperanto-kurso por hispanparolantoj, same kiel kurso de la klingona por la anglaparolantoj.

Legu la tutan artikolon ‘Vojaĝo al estonteco’

Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)

BET-9

Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento de BET-9 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1967 en Vilno, la ĉefurbo de Litovia SSR. Samtempe en Kaltanėnai (Švenčionys-a distrikto, Litovia SSR) okazis samtitola tendaro, kiu transformiĝis al SEJT-9. La teksto pri BET-9 aperis sen subskribo en la samizdata bulteno Unuiĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.