Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Birštonas atendas vin

Povilas JegorovasIntervjuo kun Povilas Jegorovas

Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.

Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40?

BET-40 en Birštonas en 2004 estis tre sukcesa, interalie, ankaŭ pro la alloga loko. Antaŭ du jaroj en junio 2014 pro sanproblemoj mi dum unu monato kuracis min en la sanatorio “Versmė” de Birštonas. Ĉar mi havis sufiĉe multe da tempo, mi multe promenis tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kaj malkovris, ke la urbo dum tiuj 12 jaroj multe ŝanĝiĝis, plibeliĝis, sed samtempe konservis sian trankvilan etoson. Verdire, mi estis ravita pro la etoso kaj la urba beleco. Do, al mia kapo tuj venis penso ankoraŭfoje aranĝi BETon en ĉi tiu urbo.

Uzante la okazon, mi esploris la kondiĉojn, loĝeblecojn kaj jam tie mi decidiĝis organizi BET-52 en Birštonas. Krome, ankoraŭ ekde 2004 restis multaj kontaktoj en tiu urbo, urba municipo, sanatorioj k. s. Do, ne estis hezito pri elekto de la loko por BET-52.

Kiom da personoj aliĝis, kaj el kiuj landoj?

Legu la tutan artikolon ‘Birštonas atendas vin’

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

Attila KaszásEl ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto, la Estraro de UEA elektis la 47-jaran hungaron Attila Kaszás [prononcu Kásaŝ]. Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

Legu la tutan artikolon ‘Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”’

Strato Zamenhof aperis en Ĥerson

Херсон

La Gugla mapo jam montras la Zamenhofan straton en Ĥerson (verde substrekita)

La 19an de februaro Vladimir Mikolajenko, la urbestro de la Ukrainia urbo Ĥerson, subskribis dokumenton pri ŝanĝo de 93 nomoj de stratoj, placoj, parkoj k. s. en la urbo kadre de la senkomunismiga geografi-noma kampanjo, realigata en Ukrainio. Ekzemple, avenuo Georgi Dimitrov ricevis la nomon de S-taj Cirilo kaj Metodio, strato Vojkov iĝis Juda strato (Jevrejskaja), strato Gorjkij iĝis Teatra strato ktp.

Pro ĉi tiu decido sur la mapo de Ĥerson aperis strato Ludwik Zamenhof. Antaŭe ĝi havis la nomon de Dimitr Blagoev, fondinto de la Bulgara Laborista Socialdemokratia Partio, kiu en 1919 transformiĝis al la Bulgara Kominista Partio kaj Blagoev iĝis la unua prezidanto de ĝia Centra Komitato. La nova nomo de la strato Blagoev estas elektita ne hazarde.

En novembro 1889 la 29-jara Lazarj Markoviĉ Zamenhof eklaboris en Ĥerson kiel okulkuracisto, sed, ne sukcesinte konkurenci kun sia kolegino, en majo 1890 li forlasis ĉi tiun urbon kaj revenis al Varsovio. Sian restadon en Ĥerson Zamenhof mem jene prezentis en sia fama letero al Alfred Michaux, skribita la 21an de februaro 1905.

Legu la tutan artikolon ‘Strato Zamenhof aperis en Ĥerson’

La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio

La 65a Kongreso de SAT

Fragmento el la komuna foto (Sendis Gražina Opulskienė)

Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn internaciajn aranĝojn en la sama jaro. LEA do decidis kunigi tiujn du aranĝojn kaj en la programo de la 65a kongreso de SAT konservi laŭeble ĉiujn tradiciajn programerojn de BET. Kaj tio estis realigita. Ankaŭ la partoprenantaro de la 65a kongreso de SAT estis esence BETa. Tial oni povas konkludi, ke reale la tradicio de BEToj daŭris kaj ne estis rompita, kvankam la 29a BET okazis nur en 1993 en Priekuli (Latvio). Pro tio la 65a kongreso de SAT ĉiam aperas en la statistiko de BEToj kaj ankaŭ en nia serio pri la Litoviaj BEToj.
Legu la tutan artikolon ‘La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio’

Filmkonkurso pri amikeco en UK

UK-101Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

Legu la tutan artikolon ‘Filmkonkurso pri amikeco en UK’

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule por UEA en Roterdamo dum kelksemajna aŭ kelkmonata periodo.

Legu la tutan artikolon ‘UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj’

Giorgio Silfer en Litovio

Historio de la Esperanta literaturo prezentita en Vilno

Vilno
Giorgio Silfer prezentas HELon, sidas Povilas Jegorovas (Foto: Marijus Dilba)

La 19an de februaro 2016 en Vilno, en la prestiĝa Ĵurnalista Domo okazis prezento de la fundamenta 748-paĝa libro Historio de Esperanta literaturo de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita en 2015 de la Kooperativo de Literatura Foiro en Svislando. Ĝin prezentis unu el la aŭtoroj, Giorgio Silfer. En la evento partoprenis 30 esperantistoj de la Litovia ĉefurbo. La kunvenon gvidis kaj enkondukon faris prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Dum unu horo Giorgio Silfer parolis pri diversaj periodoj de la Esperanta-literaturo lige kun la evoluo de la movado ĝenerale kaj kiel tio reflektiĝas en la libro. La libro estas rezulto de 15-jara intensa laboro.

Legu la tutan artikolon ‘Giorgio Silfer en Litovio’

Interlingvistika sesio en UAM

Foto: Rafael ZebrettoLa persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Ruslando, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Legu la tutan artikolon ‘Interlingvistika sesio en UAM’

Moskvanoj renkontiĝas

Ьщылмщ
La 30an de januaro post longa paŭzo okazis la kvara Moskva Esperanto-renkontiĝo. Ĝi daŭris pli ol ok horojn.

Legu la tutan artikolon ‘Moskvanoj renkontiĝas’

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

 NASKLa Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj elstarajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.

Legu la tutan artikolon ‘NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!’

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis

Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

Sapoĵnikov

Legu la tutan artikolon ‘Viktor Sapoĵnikov forpasis’

Nova sonprogramo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduke
2. Festo de longa kolbaso: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
3. Esperanto-novaĵoj
4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №2
5. Ĵomart kaj Nataŝa: «Kiam mi restas sola»

Legu la tutan artikolon ‘Nova sonprogramo de Radio Esperanto’

Konatiĝu: Stano Marček

Stano Marček
Stano Marček gvidas Esperanto-kurson en Internacia Esperanto-Semajno en Coma Ruga (Hispanio, 2010).

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-52 gvidos kurson de Esperanto. Hodiaŭ li mem prezentas sin.

Mia nomo estas Stano (oficiale Stanislav) Marček. Feliĉe edziĝinta, 63-jara patro de du infanoj Linda kaj Viktor, avo de du karaj genepoj Amelia kaj Marko. Slovako, naskiĝinta kaj daŭre loĝanta en la urbo Martin en Slovakio, kie okazis plurfoje la fama Somera Esperanto-Studado (SES).
Legu la tutan artikolon ‘Konatiĝu: Stano Marček’

Tri prelegoj en la 44a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la Malferma Tago, kiu okazos jam por la 44a fojo sabaton, la 30an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Legu la tutan artikolon ‘Tri prelegoj en la 44a Malferma Tago’

La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)

BET-26
BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin).

Enkonduko de la ĉeforganizinto

La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en la historio de BET-oj – ĝin partoprenis 608 esperantistoj. Trie, ĝi estis vere internacia, ĉar krom sovetianoj ĝin partoprenis esperantistoj el Bulgario, GDR, FRG, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Hungario kaj Belgio. Post la disfalo de Sovetunio la partoprenantaro de BET-oj draste falis pro aperintaj limoj, bezonataj vizoj, signifa altiĝo de prezoj k. s. Nur post kelkaj jaroj la kvanto de esperantistoj dum BET-oj rekreskis.

Legu la tutan artikolon ‘La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.