Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Afrika Kongreso de Esperanto

AfrikoLa sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.

Legu la tutan artikolon ‘Afrika Kongreso de Esperanto’

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…”

La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.

La aŭtoroj de la dek plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.

Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!’

Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto

Tre konata estas la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj. Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t. n. “apo”. (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis 11).

Legu la tutan artikolon ‘Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj’

Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52

GalorZbigniew Galor naskiĝis en Szczecin (Pollando). Li estas  sociologo, universitata profesoro, estro de Katedro pri Ĝenerala Sociologio ĉe la Universitato de Szczecin. Magistriĝis pri sociologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie li ankaŭ nun loĝas. Doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio en la universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj habilitiĝis pri sociologio ĉe UAM en Poznano.

Liaj esplorinteresoj:

  • filozofio antropologia kaj socia
  • sociologio teoria
  • socia-ekonomia evoluo, laboro, senlaboreco
  • (lumpen)proprietaĵo, marĝeniĝo kaj ekskludo
  • sociologio de kulturo, speciale: klasa, eŭropa, socimarĝena; subkulturo
  • sociologio de Esperanto-movado kiel socia lingva movado

Legu la tutan artikolon ‘Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52′

BET-52. Restas du monatoj

BET-52Ekzakte post du monatoj, la 2an de julio komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. Je la 2a de majo 2016 al BET-52 aliĝis 264 esperantistoj el 27 landoj. La plej multaj aliĝoj, nature, estas el Litovio – 129 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 23 aliĝintoj.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52. Restas du monatoj’

BET-43 en Šiauliai: la plej granda en la 21a jarcento

BET-43Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon (Foto: Choe Taesok)

Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43

La 14-22-an de julio 2007 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara kongreso de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun la urba Esperanto-klubo “Ruto”.

La aranĝon partoprenis 322 esperantistoj el 18 landoj. Sekve, tiu ĉi BET fariĝis la plej amasa en tiu ĉi jardeko, jarcento kaj jarmilo. Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj.

Legu la tutan artikolon ‘BET-43 en Šiauliai: la plej granda en la 21a jarcento’

La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo

Sankt-PeterburgoEn Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina.

Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj en la formo de kelkdek-minutaj enkondukaj lecionoj. La Peterburga lingva festivalo uzas blokojn po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe – tiel la partoprenantoj ĉiuhore havas elekton inter kelkaj lingvoj. Ĉi-jare okazis 50 eventoj, 38 lingvoj estis prezentitaj (inter ili la albana, la armena kaj la dotrakia unuafoje), okazis kelkaj prelegoj kaj parola klubo en Esperanto.

Legu la tutan artikolon ‘La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo’

La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando

MoskvoLa 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”.

La sesio pasis en la tre oportuna Centro de la pedagogia majstreco, en granda hela ĉambro, kun ĝusta kvanto da tabloj por ke ĉiu ekzamenato sidu sola kaj sur la tabloj de la unua vico komforte lokiĝu kvar PIVoj, Esperanta flageto kaj manĝetaĵoj. Ĉiuj ekzamenkondiĉoj estis ricevitaj danke al la organizaj klopodoj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kies kunordiganto Irina Gonĉarova estas helporganizanto de ĉiuj Moskvaj KER-sesioj.

Legu la tutan artikolon ‘La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando’

BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado

Ilona KoutnyIlona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko interesis ŝin dekomence, tial ŝi lernis kelkajn lingvojn kaj longe okupiĝis pri komputa lingvistiko.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado’

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Estraro de UEA

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill)

La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj la lasta kunsido de la nuna Estraro, kies mandato finiĝos post tri monatoj ĉe la 101a UK en Nitro. Unu estrarano, Stefano Keller, iom antaŭtempe forfalis de la teamo, ĉar li sendis demisian leteron en la tago antaŭ la kunsido. Lia letero tamen ne multe klarigis pri la kialoj de tiu decido.

Sube estas resumo pri tre selektitaj partoj de la ampleksa diskutado en la estrara kunsido. Sekvos informoj pri pliaj partoj de la kunsidado.
Legu la tutan artikolon ‘La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo’

Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga

Kaluga

La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis en la gimnazio №19 kaj kolektis ĉirkaŭ 300 gastojn, ĉefe lernejanojn.

Legu la tutan artikolon ‘Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga’

La Ondo por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj

La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo aŭ relative grand-ekrana platkomputilo (tabulkomputilo).

Por la posedantoj de librolegiloj, saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo ne estas oportuna. Speciale por ili la redakcio de La Ondo de Esperanto ĵus enretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub (Electronic Publication). Oni povas legi ĝin helpe de pluraj aparatoj.

Legu la tutan artikolon ‘La Ondo por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj’

Demisio de Stefano Keller

Stefano KellerLa 22an de aprilo 2016 Stefano Keller sendis al la Komitato de UEA jenan mesaĝon:

«mi informas vin per tiu ĉi mesaĝo pri mia demisio – pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa – el mia estrara funkcio/ofico ĝis nun plenumita kiel estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj, hodiaŭ anoncita al la Estraro, Ĝenerala kaj Vica Ĝenerala Direktoroj de UEA.

Legu la tutan artikolon ‘Demisio de Stefano Keller’

Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

BET-40

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ testo de la orgazinaj kapabloj de la aktivuloj de LEA, kiuj estis preparantaj la 90an Universalan Kongreson de Esperanto, planitan por Vilno unu jaron post BET-40. Laŭ la impresoj de la partoprenintoj la testo estis ege sukcesa, kaj tio aŭguris ankaŭ la sukceson de la 90a UK.

Ĉi-foje ni proponas tri artikolojn pri BET-40 kaj esperas, ke multaj el tiuj, kiuj nun legas ĉi tiujn liniojn, mem venos al Birštonas okaze de la 52a BET, kiu okazos en ĉi tiu urbeto la 2–10an de julio 2016.
Legu la tutan artikolon ‘Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)’

Instruado en BET-52

BET-52En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio en Birštonas (Litovio), ĉiutage okazos kursoj de Esperanto. Eblos elekti inter kvar lingvoniveloj, kaj estos granda elekto de kursgvidantoj, ĉar ok instruistoj pretas gvidi kursojn de diversaj niveloj. Ni antaŭvidas tiajn nivelojn:
Legu la tutan artikolon ‘Instruado en BET-52′



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.