Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'
9 Junio 2016 de AlKo

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton en Permo
(Foto: Julia Riĥsijeva)
La 4an de junio 2016 en la Perma ŝtata nacia esplora universitato sukcese pasis la kvina Perma Lingva Festivalo. Ĝin salutis la dekano de la fakultato de la nuntempaj fremdaj lingvoj kaj literaturoj Boris Proskurin kaj la estro de la katedro pri lingvistiko kaj tradukado Natalja Ĥoroŝeva. La docento de la katedro Anna Markovna Podgaec prezentis la historion de LF, abunde menciante la rolon de esperantistoj. Salutparolis ankaŭ Irina Gonĉarova, kiu pli detale rakontis, kial ĝuste esperantistoj lanĉis la lingvajn festivalojn. Ŝi dufoje prezentis Esperanton en la klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj.
Legu la tutan artikolon ‘La kvina Lingva Festivalo en Permo’
5 Junio 2016 de AlKo

Informilo 2
Praktikaj informoj pri BET-52
La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9).
La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an de julio. Ni antaŭvidas pli ol 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 30 landoj.
La partoprenantoj de BET-52 loĝos en jenaj lokoj:
Legu la tutan artikolon ‘Bonvenon al Birštonas!’
3 Junio 2016 de AlKo

Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj.
Legu la tutan artikolon ‘Subteneblo por partopreni la UKon’
2 Junio 2016 de AlKo
La Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), prezentas la programon de BET-52.
Legu la tutan artikolon ‘Programo de BET-52′
2 Junio 2016 de AlKo
Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B kiuj ekoficos en la 101a Universala Kongreso de Esperanto. El la ok personoj kiuj kandidatiĝis por la ses lokoj, intertempe du retiris siajn dokumentojn. Tio signifas ke la ceteraj estas rekte elektitaj al la Komitato, la supera organo de la Asocio.
En la jaroj 2016-2019 la individuajn membrojn en la Komitato reprezentos
Legu la tutan artikolon ‘UEA: Komitatanoj B sen balotoj’
1 Junio 2016 de AlKo
“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!’
31 Majo 2016 de AlKo
Ĉu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101an UKon en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso.
Legu la tutan artikolon ‘Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando’
30 Majo 2016 de AlKo
Vortoj de komitatano Z
Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon la oficiala alvoko de UEA. Tre riĉan rikolton ĝi ne kolektis, sed unue almenaŭ ŝajnis, ke la individuaj membroj ricevus la eblecon uzi sian solan ŝancon iom influi la konsiston de sia gvidantaro. Por ses lokoj anonciĝis ok kandidatoj, ne multe, sed kun ili la balotado ja havus pli da senco ol en 2013, kiam ili estis nur sep. Eĉ tiu modesta gustumo de demokratio tamen restis nur revo, ĉar Johan Derks kaj Roy McCoy retiriĝis el la konkurso kaj la ses aliaj kandidatoj elektiĝis aŭtomate.
Legu la tutan artikolon ‘Oni ne blagu en Nitro’
29 Majo 2016 de AlKo
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena.
BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)
La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!
La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49 en Utena (2013)’
26 Majo 2016 de AlKo

Proksimiĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Por ke ĉio funkciu glite kaj glate, okazis kelkaj kunsidoj de la Loka Kongresa Komitato kaj la volontuloj, laste la 21–23an de aprilo. Ankaŭ ĉi-jara Tutslovakia Esperanto-kongreso estis plejparte dediĉita al la preparoj de la unua UK en Slovakio. Ĝi okazis ekde la 24a de aprilo en la venonta UKejo, do en Slovaka Agrikultura Universitato, por pli bone konatiĝi kun la kongresejo. En Nitro kunvenis ĉirkaŭ 50 partoprenantoj el dek landoj, inkluzive de Clay Magalhães, la konstanta kongresa sekretario de UEA.
Legu la tutan artikolon ‘En Nitro bunte kaj abunde’
22 Majo 2016 de AlKo

Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon)
Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ el kvin aliaj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo’
20 Majo 2016 de AlKo
Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.
Legu la tutan artikolon ‘Svedoj kongresis en … Pollando’
18 Majo 2016 de AlKo

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.
Legu la tutan artikolon ‘Israelo: Duoble rekorda kongreso’
16 Majo 2016 de AlKo
La 15a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Familioj, kies ĉi-jara temo estas “Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco”. Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al tiuj idealoj, inkluzive de la tri aspektoj ĉi-jare emfazataj: (1) La sano kaj bonfarto de infanoj kaj junuloj, (2) Ekvilibro inter laboro kaj familio kaj la rezultaj sanefikoj, kaj (3) Pli alta vivokvalito por pli aĝaj personoj.
Legu la tutan artikolon ‘Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj’
14 Majo 2016 de AlKo

La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)
BET-2010
Interkomunika kaj kleriga aranĝo
La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an de julio pasis ties fermo. Kio estis BET? Stranga estas la demando, ĉu ne? Oni diras – ĝi estas aranĝo. Aranĝoj ekzistas diversaj. Kiu, se pli precize? BET, precipe la litovaj BET-oj laŭ sia programo imitas Universalajn Kongresojn. Ĉu BET estas kongreso, almenaŭ kongreseto? La vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, partopreninta nian BET-on, diris kategorie: “Ne, BET ne estas kongreso!”.
Povas esti, ke aliaj partoprenintoj de BET havas aliajn respondojn. Elekto inter diversaj aranĝoj ja estas granda: lingvofoiro, seminario, konferenco, festo, festivalo, universitato, praktikejo, tendaro, somerumado ktp. La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en sia gratula mesaĝo al BETanoj imagis BET-on fenomeno (eksterordinara?), aranĝo kun eduka valoro. Ĉu BET estas edukejo? Kio finfine estas BET? Respondi la demandon povos finlege ankaŭ la legantoj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-46 en la plej nova urbo de Litovio’