Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'
27 Decembro 2011 de AlKo
La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.
En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.
En 2012 ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.
Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?
Ĉiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?’
22 Decembro 2011 de AlKo
Kapriol’! Aventur’: KD. – Terband: TRbandstudio, 2009.
La grupo Kapriol’! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn).
Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la kantojn de Kajto – vi ricevos sufiĉe ĝustan impreson (tio ne mirindas, ja du membroj de Kapriol’! – Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse – antaŭe ludis en Kajto). Laŭ la asertoj de la grupanoj mem, “ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj” – kaj tio estas absolute vera, almenaŭ koncerne ĉi tiun diskon, ĉar kelkaj ĝiaj fragmentoj prezentas, fakte, bizaran miksaĵon inter modernaj kaj tradiciaj melodioj kaj ritmoj; ankaŭ kombino de akordiono kaj diversaj ŝalmoj/flutoj kun moderna (sed modera!) drumo sonas iom neordinare.
Legu la tutan artikolon ‘Pli danca, ol kanta’
20 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decembro en la arta gastejo de la publika biblioteko Belinskij en Jekaterinburgo okazis la Ruslanda premiero de la dokumenta filmo The Universal Language (La universala lingvo) de la Novjorka reĝisoro Sam Green.
Post la spektado 21 spektantoj alte taksis la filmon kaj diskutis kelkajn problemojn, kiujn prezentis la reĝisoro. Li sobre traktas la nuntempan Esperanto-movadon kaj la ideon de la internacia lingvo. La intervjuoj kun eminentaj esperantistoj interplektiĝis kun unikaj arĥivaj dokumentoj, kaj ili kreas absolute spektindan majstroverkon laŭ la formo kaj enhavo.
Legu la tutan artikolon ‘Unuafoje en Ruslando’
1 Decembro 2011 de AlKo
Per la decembra kajero, jam ricevita de pluraj abonantoj poŝte kaj elŝutebla por la ret-abonantoj, La Ondo de Esperanto fermis la 2011an jaron, dum kiu estis festitaj la dudekjariĝo de la refondo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.
La ĉefpaĝa artikolo de la konata Ĉilia aktivulo José Antonio Vergara daŭrigas la polemikon pri la loko kaj rolo de la de Esperanto kaj esperantistoj en la moderna mondo, al kiu en la tri antaŭaj Ondoj kontribuis Grigorij Arosev, Giorgio Silfer kaj Trevor Steele. Iliaj artikoloj kaj la koncepto “plivastismo” de Vergara estas daŭre diskutataj en nia retejo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron 2011′
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov.
Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano (Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas (Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en La Brita Esperantisto (aŭtuno 2003, №955). En 2005 la prelegoteksto estis eldonita kiel la dua kajero en la kleriga serio Sed ne el katedro. Ĉe pretigo de la nuna elektronika eldono la aŭtoro iom ampleksigis la komencan (biografian) parton.
Legu la tutan artikolon ‘Dostojevskij en Esperanto: senpaga e-libro’
20 Novembro 2011 de AlKo
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.
La eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l’ fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: “Fonto”’
5 Novembro 2011 de AlKo
Por mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959).
Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por la tuta Esperantujo, ĉar la 6an de novembro 1924 naskiĝis Bill (literature: William) Auld, eble la plej ŝatata kaj populara esperantisto en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento. Okaze de la naskiĝdatreveno de la aŭtoro de La infana raso ni reaperigas la intervjuon, kiu aperis en La Ondo de Esperanto post lia elekto kiel la Esperantisto de la jaro 1998. Li estis la unua, kiu ricevis ĉi tiun honoran titolon.
(AlKo)
Legu la tutan artikolon ‘Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”’
1 Novembro 2011 de AlKo
Antaŭ dek tagoj la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estis dissendita al la paperaj abonantoj, kaj ĝia elektronika (pdf) versio ekde la 30a de oktobro estas elŝutebla por la abonantoj elektronikaj. Sed du ampleksaj tekstoj el la novembra Ondo — Ĉu malesperi de Trevor Steele kaj la intervjuo kun la Civita konsulo Giorgio Silfer — jam kelkajn tagojn antaŭ la dissendo iĝis legataj diskutataj en la retejo “La Balta Ondo”.
Kiel ĉiam, ankaŭ en la novembra kajero oni trovas multajn artikol(et)ojn pri la Esperanto-vivo: ekzemple, pri la landaj kongresoj en Ĉeĥio, Meksiko kaj Japanio-Koreio, pri tri sinsekvaj altnivelaj aranĝoj en Poznano, du lingvaj festivaloj en Ruslando, pluraj turismecaj renkontiĝoj en Germanio kaj Ĉeĥio kaj pri aliaj interesaj eventoj en pluraj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Novembro: La lasta Moskva “Ondo”’
22 Oktobro 2011 de AlKo

La juna disĉiplo Yvart kaj la majstro Brassens (Foto de Birgit)
Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981.
La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj al Brassens – unu en la franca kaj du en – Esperanto, volonte konsentis verki por La Ondo etan artikolon pri sia artista baptopatro.
Legu la tutan artikolon ‘Duobla jubileo de Georges Brassens’
8 Oktobro 2011 de AlKo
Vinilkosmo lanĉis subtenan kampanjon post savado de diskoj, kiuj ne forbrulis, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingado de la incendio. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis tion kio ne estis konservinda, kaj por ne forĵeti la sendifektaj diskojn ni decidis vendi ilin subtene al Vinilkosmo je malalta prezo. Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj.
Legu la tutan artikolon ‘Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj’
1 Oktobro 2011 de AlKo
Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando).
La Ondo de Esperanto
Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene publikigata rete en la hiperteksta formato (t.e. prezentomaniero, dosierformo) html.
Sed post kelkaj jaroj evidentiĝis, ke ĝuste pro la pleneco de la senpaga reta versio, pluraj legantoj preferis legi ĝin rete sen aboni. Pro tio ekde la 2005a jaro, en la reta versio de La Ondo aperas nur la plej grava materialo. Post tiu ŝanĝo kelkaj personoj, kiuj dum jaroj alkutimiĝis legi la tutan Ondon rete, diris al ni, ke ili ŝatus daŭrigi la legadon de La Ondo en la reto, eĉ se necesos modesta pago.
Legu la tutan artikolon ‘Ne nur papere’
30 Septembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj.
Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la bretoj estas okupitaj de niaj propraj eldonoj. Nur dekon da jaroj mi respondecas pri la eldonagado de FEL, kaj hodiaŭ mi, je mia miro, konstatis ke mi scias tre malmulte pri la jaroj antaŭ ol mi “respondecis”. Jen do! Ĉu Esperanto havas historion?
Mia ĉefo petis min verki artikoleton, panoraman, pri nia eldonado.
Legu la tutan artikolon ‘FEL: Prestiĝa eldonejo en prestiĝa sidejo en prestiĝa metropolo’
29 Septembro 2011 de AlKo
Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara valo, vera pilgrima loko por esperantistoj el la tuta mondo. Somere 2006 tie jam okazis FESTO.
Ĉi-jare estis instalitaj du scenejoj: la ĉefa en la malantaŭa korto de la kastelo subĉiele, kaj la pli eta scenejo en la plej granda ejo apud la kastelo funkciis, kiam la granda scenejo ne povis esti uzata pro pluvo. La drinkejo funkciis ĉefe nokte kvazaŭ drinkeja dancejo por la noktemuloj kaj bieremuloj, kaj en la pli trankvila gufujo oni babilis, teumis kaj umadis ĉe kandeloj.
Legu la tutan artikolon ‘FESTO: moderna muziko en malnova kastelo’
26 Septembro 2011 de AlKo
Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie.
Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de Bouba Rimbaud (el la hispana Jorge Camacho). Tradukita poezio venas de Iulian Tănase (Ionel Oneţ el la rumana), Gerður Kristný (Baldur Ragnarsson el la islanda).
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, junio 2011′
25 Septembro 2011 de AlKo
Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011.
La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”.
Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas bonan guston pri belaj melodioj. Kaj malgraŭ ĉiuj aŭtoraj sinpravigoj (de la speco “mia nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”) lia kantmaniero estas sufiĉe interesa, iom diskreta, sed tamen dolĉe intima kaj vere tutkora. La rezulto de tiu miksaĵo de popularaj kaj vere belaj melodioj, prezentitaj de sincera voĉo kun ĉarma Esperanto-prononco estas ja ege bona!
Legu la tutan artikolon ‘Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!’