Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'

Beletra Almanako, 2012, №14

La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy.

Teatro gastas en BA per versa monologo de Karnasko Sansón Carnasco kontraŭ Don Quijote, verkita de Abel Montagut kaj prezentita de li en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, 2012, №14′

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj.

Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo.

Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne povas kompreni, kial tio okazis. Pri Esperanto mi aŭdis kaj legis antaŭe. Sed nur tiam mi subite-hazarde decidis rigardi, kiel do funkcias tiu nekutima lingvo. Mi eĉ la daton memoras – la lasta dekado de aprilo. Mi ekvidis Esperantajn skribaĵojn en la blogo de konato, do intereso aperis. Tio iam okazas al mi: aperas subita deziro pri io ekscii, legi, rigardi k.t.p.
Legu la tutan artikolon ‘Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto’

IEK: Sciencfikcio kaj Robotoj

Konferencanoj en la Litomiŝla tombejo ĉe la lasta ripozejo de Karolo Piĉ (Foto: Petro Chrdle)

Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.

Legu la tutan artikolon ‘IEK: Sciencfikcio kaj Robotoj’

Harry Harrison forpasis

Foto: Paul Tomlinson. http://harryharrison.files.wordpress.com/2007/10/hh-2006-3d.jpgLa renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).
Legu la tutan artikolon ‘Harry Harrison forpasis’

Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:
Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj’

La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La 2an de aŭgusto en Hanojo, kadre de la speciala kunveno en la 97a Universala Kongreso de Esperanto, estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012.
Legu la tutan artikolon ‘La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012′

Nia Trezoro: Lajos Tárkony

Nia trezoro

Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.

54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn Tárkony-volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932, 1976) kaj poemaron kun praktike lia tuta poezia verkaro: Soifo (1964). Legu la tutan artikolon ‘Nia Trezoro: Lajos Tárkony’

Nova senpaga e-libro: Maigret hezitas

La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas.

La sukceso de ĉi tiu libro instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

Ĉar la presita stoko de Maigret hezitas elĉerpiĝis antaŭ kelkaj jaroj, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) decidis donaci la libron al la esperantista legantaro en elektronika formo.
Legu la tutan artikolon ‘Nova senpaga e-libro: Maigret hezitas’

Kion fari, Zam? Ram pam pam!

Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010.

Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera kanto, kiam oni uzas almenaŭ iun melodion voĉe. Do strikte dirante, mi ne opinias tion vera “muziko”.
Legu la tutan artikolon ‘Kion fari, Zam? Ram pam pam!’

Beletra Almanako, №13

Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la ĉefredo.

Originala prozo malfermas la buntan enhavon de la februara almanako: La kri’ de Mari’ de Ulrich Becker, Tange de Miguel Fernández, La nigrevestitaj virinoj de Júlia Sigmond, Kurkulio de Tim Westover.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, №13′

Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns

Nia trezoro

Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) en Dekdu poetoj, aperinta ĉe eldonejo Literatura Mondo en 1934. Temis pri tre talenta junulo, filo de gimnazia instruisto pri matematiko, junulo aktiva ankaŭ en la movado: apenaŭ pli ol dudekjara li estis redaktoro de La Ondo de Daugava (1932–34), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo, ekde 1933 versoj el lia plumo pluras en Literatura Mondo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns’

Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski

Nia trezoro

La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay:

Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
<…>
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv’)
Pri la malkovro, ke pasiv ‘
Dialektikas kun pasio.

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski’

La Verko de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova kun 7 ricevitaj voĉoj, ĝin sekvas alia hajkaro: Rudimentaj momentoj de Lilia Nikolova kun 6 voĉoj.

Sekvas en la listo Esperanta versado de Jaroslav Krolupper (4 voĉoj), Epizodoj de Lode Van de Velde (3 voĉoj), La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson (2 voĉoj) kaj La silika hakilo de Jorge Camacho (1 voĉo). Ne ricevis voĉojn Orgeno de Mihail Ŝĉerbinin kaj Poemoj pri diversaj universoj de Sébastien Garant.
Legu la tutan artikolon ‘La Verko de la Jaro 2011′

La albumo, kiu ensorĉas…

Rêverie. Revado: 2 KD. – San Donato Milanese: DownBridge, 2011.

ReverieLa Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – en 2011 ili koncertis en multaj Esperanto-aranĝoj, prezentante la aktualan dulingvan duoblan albumon Revado.
Legu la tutan artikolon ‘La albumo, kiu ensorĉas…’

Eldonitaj antaŭ unu jarcento


En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda esperantisto kaj medicinisto Nikolaj Kabanov, kiu estis ankaŭ la redaktoro de ĉi tiu libroserio.
Legu la tutan artikolon ‘Eldonitaj antaŭ unu jarcento’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.