Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'

Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

MASIanoj kun libroj de SezonojLa 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB).

Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti same silente, kiel ĝi startis, sed la mencio pri ĝi en la artikolo pri la penetrado de masianoj en liberajn spacojn, logis la atenton de Aleksander Korĵenkov, kiu proponis donaci al LEB kelkajn librojn de la Kaliningrada eldonejo Sezonoj. Tio inspiris nin fari el la librotransdonadoj al LEB kaj aliaj okazaĵoj, ligitaj kun Esperanto-libroj, publikajn eventojn en liberaj spacoj. La unuan aranĝon ni organizis en la nesto de LEB – la Domo sub la Arbo.
Legu la tutan artikolon ‘Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj’

La marta Ondo

La Ondo de Esperanto, marto 2013Dennis Keefe aperigis pasintjare en La Ondo de Esperanto kvar artikolojn, en kiuj li traktas Esperanton el la vidpunkto de merkatiko, kiun li mem universitat-nivele instruas. En la marta kajero de La Ondo aperis – kiel la ĉefartikolo – plia kontribuo de profesoro Keefe kun la titolo “Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto”.

Sekvas ĝin la rubriko Eventoj kun pluraj artikol(et)oj pri la esperantista agado en multaj landoj de la mondo. En la sekcio Tribuno estas presitaj interesaj tekstoj de Dafydd ab Iago pri la klimata ŝanĝiĝo en Eŭropo, de Katarína Nosková pri kreado de subtekstoj por muzikaj filmetoj kaj ampleksa artikolo de Rubén Fernández Asensio pri la problemoj, kiujn Katalunio frontas survoje al memstariĝo.
Legu la tutan artikolon ‘La marta Ondo’

APERO-7

Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ kursfinantojn, memlernantojn kaj ĉiujn esperantoparolemulojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ la ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Esperanto. La kondiĉoj por tio estis bonegaj – ĉiuj kune loĝis en unu 14-ĉambra dometo. La aĝo de la homoj variis de 19 ĝis 62 jaroj, tamen plej multas gejunuloj. Inter la 44 partoprenantoj estis sep homoj el aliaj Ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.
Legu la tutan artikolon ‘APERO-7′

Nia libroproduktado en la 2012a jaro

La 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.
Legu la tutan artikolon ‘Nia libroproduktado en la 2012a jaro’

Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011.

KajtoLa muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, daŭrigas la tradicion jam longe konatan al la esperantistaj muzikemuloj.
Legu la tutan artikolon ‘Iom pala daŭrigo’

Patric ekkantis en Esperanto!

Patric (Foto de André Hampartzoumian)Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio.

Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro de Okcitanio”, kiel oni ofte nomas lin, kantu en Esperanto siajn kantojn, ŝajnos al iu “freneza”. Ja Patric neniam estis esperantisto, kaj miaj antaŭaj provoj kantigi lin en Esperanto estis malsukcesaj.
Legu la tutan artikolon ‘Patric ekkantis en Esperanto!’

La amo ja ekzistas!

Manŭel. Ĉu plu ekzistas amo?: KD. – Udine: Rovere Emanuele, 2012.

Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo la aŭtoro kuraĝis prezenti ankaŭ kelkajn proprajn komponaĵojn.
Legu la tutan artikolon ‘La amo ja ekzistas!’

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell

Wolf-Dietrich Fehrenbacher (urbestro de Aalen), Floréal Martorell (la premiito), Françoise Eriksen (amikino de Flo). Dr. Rainer Kurz (vicprezidanto de FAME). Fotis Karl Heinz Schaeffer

Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto.

La Urbestro de Aaalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon de la muzikkulturo en Esperanto pro ĝia herolda efiko de la internacia idearo, kiun flegas la esperantistoj. Dum la festa matineo en la urba biblioteko Gunnar Fischer, la konata DĴ Kunar kaj GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko, profunde parolis pri la grava rolo de muziko por la movado kaj speciale ties junularo kaj elokvente sukcesis montri, kial ĝuste Flo indas ricevi tiun kulturpremion de la FAME-fondaĵo.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell’

Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie BoultonMarjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj.

Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Marjorie Boulton’

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. Eble ne infekto ĝi estas, sed io grandioza, por kies apreco mi estas tro stulta aŭ tro maljuna”. Tiel tekstas letero de Kálmán Kalocsay al Baldur Ragnarsson, aperigita en la prologo al Ŝtupoj Sen Nomo (1959), la unua poemaro de la islanda poeto. Evidente Kalocsay estis nek tro stulta nek tro maljuna, li nur ĝis la radikoj firmis ĉe malmodernisma grundo kaj kredeble vidis en la poezio de Ragnarsson atencon kontraŭ la tiam juna poezia vivo de nia lingvo. Ni danku la obstinon de Juan Régulo Pérez kiu eldonis la poemojn.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Baldur Ragnarsson’

Kiel kolekto de krimnoveloj

Eterne Rima. Taglibro de brutulo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.
Legu la tutan artikolon ‘Kiel kolekto de krimnoveloj’

Forgesita en la ŝranko

Tone. Repe, Ritme, Sone…: Demo-disko. – São Paŭlo: [Tone], 2009.

Mi plene kulpas pri pli ol dujara prokrasto de la recenzo (la redakcio eĉ tente ekmotivis min per honorario, honeste dirante, ne tre rapidiginta la aferon), ĉar mi nek aŭskultas, nek ŝatas la repon, des pli la Esperantan. Ne opiniu min rasisto, sed blankula fanfarona fingrogesta klaŭnado ja vere abomenindas, sen ŝanco de egalrajta konkurenco kun afrikdevenaj gangsteroj, vulgare ornamitaj en kilogramojn da falsa oro sur ĉiuj partoj de muskolaj ebonitaj korpoj, kutime malemaj lerni nian karan lingvon.
Legu la tutan artikolon ‘Forgesita en la ŝranko’

La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo

Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d’Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun tamen la koncertejo en la centro. La suno kaj la bela vetero ankaŭ varmigis la etoson kaj ebligis al la partoprenantoj sunumi, bani sin en montaraj lagoj kaj ekskursi en la montaro, en la urboj Besançon kaj Neuchâtel en Svislando.

La interkona vespero okazis vendrede, la 17an de aŭgusto, kaj konsistis ĉefe el ludoj kaj poste estis malfermo de la trinkejo kun fona muzika etoso, kaj homoj babilis ĝis ne tro malfrue post noktomezo.

Sabate vespere la koncerto de Zhou-Mack Mafuila donis viglan kaj varmdancigan tonon laŭ la ritmoj de la Afrika rumbo kaj regeo por la malfermo de la arta programo de FESTO 2012.
Foto de Sjoerd Bosga Legu la tutan artikolon ‘La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo’

Mozaiko kaj nevidebla lumo

Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3).

La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon da “modernstilaj, liberformaj poemoj en la serba kaj en Esperanto”. Jam kelkfoje mi recenzis dulingvajn poemarojn, kie Esperanton paralelas slava lingvo, eĉ se ne libere regata de mi. Ĉiam estas interese kompari. Ĉi-foje ne temas pri traduko, nur ĉe unu peco estas menciita tradukinto, evidente la aŭtorino verkis en du lingvoj samtempe.
Legu la tutan artikolon ‘Mozaiko kaj nevidebla lumo’

Nia trezoro: William Auld

Bill AuldNia trezoro

Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ.

Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, Auld kaj liaj kamaradoj Dinwoodie, Rossetti kaj Francis ekredifinis la poezion per sia kunpublikigita poemaro Kvaropo. Sed en Spiro de l’ pasio, la Aulda volumero, la stilo ne tro devias de la parnasisma rimemo, malkiel postaj liberversaj kaj nerimaj eksperimentoj, komence en lia ĉefverko La infana raso (1956). Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: William Auld’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.