Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'
21 Marto 2014 de AlKo
Novelo de Julian Modest
Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio okazas ĉirkaŭ ŝi. Tamen ĉio aspektis normala. Nora iris al sia laborejo, posttagmeze revenis hejmen. Matene ŝi ĉiam vekiĝis je la sesa horo, eniris la banejon kaj poste kuiris kafon. Rosen kaj ŝi trinkis la kafon kun plezuro. Antaŭe dum la matena kaftrinkado ili konversaciis, ĝenerale pri ĉiutagaj kaj banalaj problemoj: kion Nora devas aĉeti, ĉu dimanĉe ili iros al la vilao, aŭ ĉu Rosen forgesis pagi la fakturojn por la elektrokurento kaj la akvo. Tamen dum la lastaj tagoj ili ne konversaciis, kvazaŭ ili nerimarkite malkutimiĝis konversacii.
Legu la tutan artikolon ‘Nora’
21 Februaro 2014 de AlKo
Poŝamiko venkis, evoluo zorgigas
La lingvoekzercilo Poŝamiko de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts gajnis jam por la kvara sinsekva fojo la unuan lokon en la listo de la plej furore venditaj varoj ĉe la Libroservo de UEA en 2013. La vendita nombro (178) tamen estas multe sub tiu en 2012 (326) sed pli ol duoblo de tiu de la antaŭa multjara ĉampiono, Vojaĝo en Esperanto-lando. La libro de Boris Kolker leviĝis el la sepa loko en 2012 al la dua en 2013, kvankam de ĝi vendiĝis 10 ekzempleroj malpli ol en la antaŭa jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Libroservo de UEA en 2013′
19 Februaro 2014 de AlKo
BibLO (la biblioteko de La Ondo) estas librokolekto de la redakcio de La Ondo de Esperanto (en Kaliningrado, Ruslando), kiu kreskas danke al la eldonaĵoj de Sezonoj, al recenzoekzempleroj de libroj, al donacoj, kaj ankaŭ danke al aĉetoj.
Ĉi-vintre ni aĉetis en Roterdamo kaj en Berlino 15 malnovajn librojn. Kelkaj el ili estis en KEB (Kolektiva Esperanta Biblioteko, kiun ni prizorgis dum 1982-1998 kaj poste donacis la tutan kolekton al la biblioteko de la Krasnojarska Esperanto-Klubo), sed ni devis denove aĉeti ilin por BibLO.
Kelkaj el la aĉetitaj libroj ŝtopas breĉojn en nia kolekto de la libroj pri/en Esperanto kaj interlingvistiko, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. En 2015 aperos la kvina eldono de ĉi tiu kolekto, konata kiel la Ruslanda Bibliografio.
Vidu ĉi-sube la liston de la novakiritaj brokantaĵoj.
Legu la tutan artikolon ‘BibLO: 15 novaj brokantaĵoj’
11 Januaro 2014 de AlKo
Jonny M. Foresto: Ret-albumo. – Jonny M, 2013.
Se mi ne eraras, mi jam aŭdis unu kanton el la nova akustika albumeto de Jonny M en lia koncerto kadre de FESTO. Ĝenerale ĉio sonas en ordo, mi daŭre ŝatas la kantovoĉon de Jonny M. Mi tre ĝojas, ke li prenis la tempon por lingvaj korektoj de Ricardo Cash (sen ke mi kontrolis ĉiun unuopan vorton de la kantotekstoj) – tre laŭdinda paŝo al ĝenerale pli bona nivelo de Esperanto-muziko!
Legu la tutan artikolon ‘Jen kio estas akceptebla nivelo en Esperantujo’
16 Novembro 2013 de AlKo
Poemo de Aleksandro Mitin
1.
Kiel diris unu fama verkistino,
Poezio estas vortoj plus muziko.
Dum centjaroj logas homojn per fascino
Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko.
Sed parolas kritikistoj, ke finfine
Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika.
Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine
Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.
Legu la tutan artikolon ‘Stilaro’
10 Novembro 2013 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por unu sama branĉo.
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA’
7 Novembro 2013 de AlKo
La 5an de novembro 2013 forpasis
Daniel Luez (1924–2013)

Legu la tutan artikolon ‘Daniel Luez forpasis’
30 Septembro 2013 de AlKo
Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.
Legu la tutan artikolon ‘FESTO 2013: Estis bonega festivalo!’
19 Septembro 2013 de AlKo
Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”.
En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj Zsófi Zimonyi.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, junio 2013′
3 Aŭgusto 2013 de AlKo
Rakonto de Julian Modest
Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nebezonata lingvo’
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj.
Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holsmo la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La hobito de John Ronald Reuel Tolkien.
La Hobito estas unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. Ĝi rakontas pri la aventuroj de la hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l’ Ringoj, tradukis la poemojn de La hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.
Legu la tutan artikolon ‘La hobito reaperis’
3 Junio 2013 de AlKo
Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj.
Fine de majo en Kaŭno (Litovio) estis presita nova libro en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj – La aventuroj de Ŝerloko Holsmo.
Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.
Legu la tutan artikolon ‘La aventuroj de Ŝerloko Holmso – finfine en Esperanto!’
9 Majo 2013 de AlKo
Originala novelo de Miĥail Korotkov

Miĥail Korotkov en sia naskiĝregiono Altajo (2012).
Kio povas esti pli bona ol tia rosa aŭgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekiĝi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj freŝon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, ĉiu vivas en sia propra mondeto.
Legu la tutan artikolon ‘Eksa kosmopiloto’
22 Aprilo 2013 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2012 (Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda, Wolfgang Kirschstein), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 23 konkursaĵojn de 14 aŭtoroj el sep landoj: Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Pollando, Ruslando. (En la antaŭa Liro-2010 partoprenis 39 verkoj de 22 aŭtoroj el 10 landoj.)
La 14an de aprilo 2013 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2012.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2012′
17 Aprilo 2013 de AlKo
La kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la Litovia urbo Visaginas.
Legu la tutan artikolon ‘Asorti koncertos en BET-49′