Arkivo por la kategorio 'Esperanto-Kulturo'
10 Junio 2015 de AlKo
Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 paĝoj; 500 ekzempleroj. – (Serio Scio, №2). – Prezo: 6 eŭroj (papere), 3 eŭroj (elektronike).
“De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenta socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj Paroladoj <…> estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”, – skribis Gaston Waringhien en sia biografia skizo pri Zamenhof (1887 kaj la sekvo, p. 20).
Por ke ĉi tiuj gravaj tekstoj estu je dispono de la esperantista legantaro, ni decidis reeldoni la intertempe elĉerpitan kolekton, kiun ni aperigis antaŭ pluraj jaroj kiel la duan volumon en la serio Scio. En ĉi tiu volumo estas 11 paroladoj de Zamenhof, el kiuj 8 estis faritaj je la malfermo de la ok unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘“Kongresaj paroladoj” reeldonitaj papere kaj rete’
20 Majo 2015 de AlKo
Originala novelo de Miĥail Korotkov

Miĥail Korotkov en sia naskiĝregiono Altajo (2012).
Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehasteme kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.
Legu la tutan artikolon ‘Iom da geheno’
26 Marto 2015 de AlKo
La lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis pasintjare la plej furora titolo de la Libroservo de UEA. Tiel estis ĉiam ekde 2011, sed la surprizo de 2014 estis la ĉiamverda klasikaĵo Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto, kiu konkeris la duan lokon pro grandaj mendoj el Koreio. La plej dezirata novaĵo estis Homoj de Putin de Kalle Kniivilä, premiita kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando.
Legu la tutan artikolon ‘Libroservo de UEA en 2014: “Poŝamiko” venkis, vendoj malkreskis’
14 Januaro 2015 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2014 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 11 konkursaĵojn de 11 aŭtoroj el 4 landoj — Aŭstralio, Germanio, Kazaĥstano, Ruslando. (En Liro-2013 partoprenis 6 konkursaĵoj de 6 aŭtoroj el 4 landoj.)
La 14an de januaro 2015 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2014.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2014′
25 Decembro 2014 de AlKo
Consuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi ĝin post ni. Se tiu estis patrino Ursula, ŝi skoldis nin, kvazaŭ kulpus ni ke la aŭtobuso fiksiĝis en trafiko.
Legu la tutan artikolon ‘Sten Johansson: Calle Zacamil’
24 Decembro 2014 de AlKo
1.
Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en la interesa, nova lando – Italio. Li estis atendata de la ĉeftrejnisto de la loka futbalteamo. Pli ĝuste, Leo devintus lin atendi. Sed aŭta ŝtopiĝo korektis la planojn de Leo – en plej bona okazo neniu atendos iun ajn. En malplej bona – la intervjuo estos nuligita. Sed tio ne devis okazi.
Legu la tutan artikolon ‘Grigorij Arosev: Muziko kaj maro’
23 Decembro 2014 de AlKo
Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio jam estas forgesita. Ĉu li devas tuŝi malnovajn vundojn? Eble jes. Li ne povis forgesi sian promeson. Tiam, tre delonge, li promesis al si mem, ke li nepre revenos ĉi tien. Nepre revenos. Kaj tiu ĉi tago venis subite. Dum longa tempo li prokrastis sian revenon. Ĉiam li trovis kialojn por ne ekiri, sed nun li decidis. Li diris al si mem: mi devas iri kaj ekiris. Dum la pasintaj jaroj li meditis nur pri tio.
Legu la tutan artikolon ‘Julian Modest: La peko’
4 Decembro 2014 de AlKo
Aperis la antologio Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto av Leif Nordenstorm och Sten Johansson (Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el la Esperantaj originaloj de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson).
Tio estas la titolo de la 231-paĝa nova libro en la sveda lingvo. Ĝi estas antologio kun 29 noveloj el diversaj epokoj, stiloj, landoj kaj kontintentoj. Ĝi estas frukto de plurjara laboro. La ideo estas, ke svedlingvaj neesperantistoj havu eblecon konatiĝi kun Esperanta literaturo, kaj ke nia literaturo fariĝu konata, ĉar ĝi tion meritas.
Legu la tutan artikolon ‘Esperantaj noveloj tradukitaj sveden’
12 Novembro 2014 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2015′
4 Oktobro 2014 de AlKo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu el la malnova organiza teamo, kaj la organizado ŝuldiĝas al la persista laboro de du aŭ tri personoj. Ankaŭ la arta programo estis aparta, pro veno de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio.
Legu la tutan artikolon ‘La aparta Festo’
3 Septembro 2014 de AlKo
Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke tio povas havi iom da utilo. Se ne alian utilon, do tion, ke tiamaniere eblos eviti naskiĝon de mitoj pozitivaj kaj negativaj.
Legu la tutan artikolon ‘Vilmos Benczik: Libroeldonado sen mitoj’
14 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas la grupo Asorti, Melono, Platano kaj Zhou-Mack Mafuila. Partoprenos ankaŭ Floréal (Flo) Martorell el EUROKKA/Vinilkosmo.
En la programo
Legu la tutan artikolon ‘Viva Vento 2014′
10 Aŭgusto 2014 de AlKo
En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.
Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton’
7 Aŭgusto 2014 de AlKo
Poezio:
Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio;
Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio;
Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio.
Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2014′
4 Julio 2014 de AlKo
Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la publikon per sia nekutima muziko kun Esperantaj tekstoj.
Legu la tutan artikolon ‘Konatiĝu kun Ŝanĝo’